Al la enhavo

edziĝfesto de la sveda reĝidino

de Iippa, 2010-junio-19

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Greedn (Montri la profilon) 2010-junio-22 07:20:43

Eddycgn:
Greedn:Estas belaj ludoj kun tradicioj...
Pardonu, sed la historia scienco montras ke monarkoj ciam estis nur homoj, ofte tre banalajn.
Ĉu estas rusaj civitanoj kiuj volus ankoraŭ la carojn?
(Ili mortigitis dum la revolucio 1918).
Ilin mortigis dum la civita milito en 1918 post la du revolucioj (februaro kaj oktobro) en 1917.

Tiuj homoj ekzistas en Rusio, ili sekvas ultra-konservativajn openiojn,kuij bazas sur la ortodoksisma konfesio, nacia memidenteco kaj monarkio. Mi pensas ke ne estas multe da tiuj homoj, iom el ili estas nepolitikema, simple havas nur genezajn sentojn.
Estas pli multe da homoj, kuij nostalgiadas pri USSR

Miland (Montri la profilon) 2010-junio-22 07:45:01

Greedn:>>>La monarkio koncentras en la reĝa familio, precipe la monarko, la nacian esperon, gloron kaj belecon

Pardonu, sed la historia scienco montras ke monarkoj ciam estis nur homoj..
Ambaŭ diraĵoj estas veraj, miaopinie. Ankaŭ mi demandis vin (kiel Eddycgn), ĉu rusoj volas caron - ne nur carecan ŝtatan prezidanton, sed Veran Caron.

sinjoro (Montri la profilon) 2010-junio-22 09:34:21

Laŭ mi monarĥio estas malbona kaj malmoderneca politika reĝimo. La antikvaj kialoj reĝi (pro dia volo, pro milita plejpotenco ktp.) en moderna, racia mondo ŝajnas esti senvaloriĝintaj. Feliĉe dum la lastaj du jarcentoj la plejparto de iamaj monarĥioj ŝanĝiĝis al respublikoj, dum kiam la kontraŭa procezo okazas tre malofte.

Pri tiu geedziĝa ceremonio anoncis ankaŭ polaj televidaj novaĵservoj kvazaŭ pri iu vere tre grava okazaĵo.

Reen al la supro