Към съдържанието

edziĝfesto de la sveda reĝidino

от Iippa, 19 юни 2010

Съобщения: 22

Език: Esperanto

Miland (Покажи профила) 22 юни 2010, 07:45:01

Greedn:>>>La monarkio koncentras en la reĝa familio, precipe la monarko, la nacian esperon, gloron kaj belecon

Pardonu, sed la historia scienco montras ke monarkoj ciam estis nur homoj..
Ambaŭ diraĵoj estas veraj, miaopinie. Ankaŭ mi demandis vin (kiel Eddycgn), ĉu rusoj volas caron - ne nur carecan ŝtatan prezidanton, sed Veran Caron.

sinjoro (Покажи профила) 22 юни 2010, 09:34:21

Laŭ mi monarĥio estas malbona kaj malmoderneca politika reĝimo. La antikvaj kialoj reĝi (pro dia volo, pro milita plejpotenco ktp.) en moderna, racia mondo ŝajnas esti senvaloriĝintaj. Feliĉe dum la lastaj du jarcentoj la plejparto de iamaj monarĥioj ŝanĝiĝis al respublikoj, dum kiam la kontraŭa procezo okazas tre malofte.

Pri tiu geedziĝa ceremonio anoncis ankaŭ polaj televidaj novaĵservoj kvazaŭ pri iu vere tre grava okazaĵo.

Обратно нагоре