Al la enhavo

Kiel oni signas proksiman objekton?

de Brado, 2010-junio-24

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Brado (Montri la profilon) 2010-junio-24 13:06:10

Mi volas scii kiel oni ĝuste signas proksiman objekton per "ĉi". Kiu ĝustas?

- Rigardu ĉi tiun bananon!
- Rigardu ĉi tion bananon!
- Rigardu ĉi-bananon!

Mi vidas multajn manierojn, tiel supere. Dankon pro via helpo!

Chainy (Montri la profilon) 2010-junio-24 13:20:01

Brado:Mi volas scii kiel oni ĝuste signas proksiman objekton per "ĉi". Kiu ĝustas?

- Rigardu ĉi tiun bananon!
- Rigardu ĉi tion bananon!
- Rigardu ĉi-bananon!

Mi vidas multajn manierojn, tiel supere. Dankon pro via helpo!
La jena formo estas ĝusta: Rigardu ĉi tiun bananon (aŭ "tiun ĉi bananon")

Ne eblas diri "Rigardu ĉi tion bananon", nur "Rigardu ĉi tion"

Kelkaj uzas la memstaran 'ĉi' tiusence, sed tio ne plaĉas al multaj! Ekzemple, kelkaj diras simple, "Rigardu ĉi bananon"...

johmue (Montri la profilon) 2010-junio-24 13:30:32

Brado:Mi volas scii kiel oni ĝuste signas proksiman objekton per "ĉi". Kiu ĝustas?

- Rigardu ĉi tiun bananon!
- Rigardu ĉi tion bananon!
- Rigardu ĉi-bananon!
La tria maniero estas ofte uzata se temas pri adverbo.

Ekzemple: "Mi venos ĉi-vespere." (anstataŭ "ĉi tiun vesperon")

Aŭ: "ĉi-jare", "ĉi-okaze", "ĉi-kiale", "ĉi-flanke", "Venu ĉi-supren!" ktp.

kas

Johannes

Brado (Montri la profilon) 2010-junio-24 14:01:04

Ha, dankon al Chainy kaj johmue! Nun mi komprenas.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-junio-24 14:32:43

Brado:Mi volas scii kiel oni ĝuste signas proksiman objekton per "ĉi". Kiu ĝustas?

- Rigardu ĉi tiun bananon!
- Rigardu ĉi tion bananon!
- Rigardu ĉi-bananon!

Mi vidas multajn manierojn, tiel supere. Dankon pro via helpo!
Viaj tri frazoj estas eraraj:

“Ĉi tiun” kaj “ĉi tion” estas bone por proksimigi la koncernataj aferoj. Sed:

“Rigardu ĉi tiun bananon!” : La banano esta nerekta objekto ( tiu kiu ricevas ). Do ne havas akuzativon.

“Rigardu ĉi tion bananon!” Oni ne devas diri “ tio(n) banano(n)”. Du o-vortoj ( du substantivoj ) neniam iras kune.

“Rigardu ĉi-bananon!” Ankaŭ estas erara ĉar “ĉi” estas:

( Vidu la Reta Vortaro ):
Adverba vorteto uzata antaŭ aŭ post montraj adjektivoj, pronomoj kaj adverboj por esprimi plian proksimecon en spaco aŭ en tempo: tiu ĉi ĉi tie ĉio ĉi .

Mi kredas ke mi certas pri ĉi tiuj klarigoj. Sed esperas ke aliaj konfirmu!

johmue (Montri la profilon) 2010-junio-24 14:41:13

Belmiro:“Rigardu ĉi tiun bananon!” : La banano esta nerekta objekto ( tiu kiu ricevas ). Do ne havas akuzativon.
Certe ĝi estas rekta objekto. Oni rigardas ion. Rigardi estas transitiva. Tamen vi povas ĝin uzi netransitive kaj diri ke oni rigardas al io.

Do "Rigardu ĉi tiun bananon!" estas gramatike tute ĝusta frazo. Alternativo estas "Rigardu al ĉi tiu banano!" Mi ĉiukaze preferus la unuan manieron.

Espi (Montri la profilon) 2010-junio-25 19:26:11

johmue:
Belmiro:“Rigardu ĉi tiun bananon!” : La banano esta nerekta objekto ( tiu kiu ricevas ). Do ne havas akuzativon.
Certe ĝi estas rekta objekto. Oni rigardas ion. Rigardi estas transitiva. Tamen vi povas ĝin uzi netransitive kaj diri ke oni rigardas al io.

Do "Rigardu ĉi tiun bananon!" estas gramatike tute ĝusta frazo. Alternativo estas "Rigardu al ĉi tiu banano!" Mi ĉiukaze preferus la unuan manieron.
Belmiro, mi devas konsenti al Chainy kaj johmue. sal.gif

Amike

Belmiro (Montri la profilon) 2010-junio-27 09:54:37

johmue:
Certe ĝi estas rekta objekto. Oni rigardas ion. Rigardi estas transitiva. Tamen vi povas ĝin uzi netransitive kaj diri ke oni rigardas al io.
Espi:
Belmiro, mi devas konsenti al Chainy kaj johmue.
Karaj
Jes, post dua pensado, mi konsentas ke vi pravas. Vi certe pravas kvankam pro iu nedefina kialo tio igas min iom malkonforte.

Dankon al vi pro via reago!

Belmiro

darkweasel (Montri la profilon) 2010-junio-28 16:15:06

Chainy:

Kelkaj uzas la memstaran 'ĉi' tiusence, sed tio ne plaĉas al multaj! Ekzemple, kelkaj diras simple, "Rigardu ĉi bananon"...
Jes - sed neniam *rigardu ĉi-bananon. Tio estus kvazaŭ oni dirus *rigardu la-bananon. Oni diru rigardu ĉi bananon sen ligstreko.

Espi (Montri la profilon) 2010-junio-28 21:21:17

Saluton,

la ĉapitro pri ĉi en PMEG certe helpos kompreni pli bone tiun ĉi temon.

Amike

Reen al la supro