Đi đến phần nội dung

Estas mi esperantisto ...

viết bởi Andybolg, Ngày 27 tháng 6 năm 2010

Tin nhắn: 36

Nội dung: Esperanto

maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 09:36:20 Ngày 28 tháng 6 năm 2010

zan:Mi timas La Finan Venkon. Kiam Esperanto fariĝos la tutmonda komuna lingvo, iuj el la homoj ankoraŭ restos malavantaĝaj. Japanaj esperantistoj ofte opinias, ke Esperanto estas pli neŭtrala ol la angla. Nun gravas nur "ol la angla". Se la angla perdus sian potencon, la vorto "ol la angla" ankaŭ malaperus. Se tiel, ĉu oni ankoraŭ dirus, ke Esperanto estas neŭtrala? Nur anstataŭiĝos Esperanto anstataŭ la angla. Tion mi ne deziras.
Vi pravas. Esperanto estas tro eŭrocentra. La vortaro de esperanto estas precipe eŭropa. Bedaŭrinde, Zamenhof ne konis aziajn kaj afrikajn lingvojn. Sed la vortfarado en esperanto similas al vortfarado de aziaj lingvoj. Krome, mi pensas, ke la necesaj neologismoj devas veni en esperanton precipe el neeŭropaj lingvoj. Tiel oni povas iome korekti la ekzistantan misbilancon. Mi imagas ke oni povus krei novan planlingvon kun pli ekvilibrita vortaro. Tamen evidente ne ekzistas solvo ĝusta por ĉiuj.

utku (Xem thông tin cá nhân) 14:36:31 Ngày 28 tháng 6 năm 2010

Andybolg:Kion vi pensas? Ĉu vi kredas je la "Fina Venko"? Mi ankaŭ ĝojus, se vi rakontus viajn historion kaj spertojn de Esperanto.
Jen mia rakonto:

Mi tre ŝatis verki, sed tute ne volis, ke aliaj povu legi tion, kion mi skribis. Do mi kreis novan alfabeton, sed post nelonge, kiam mi havis eble 12 aŭ 13 jarojn, mi dubis pri, ke iu povus facile deĉifri tian fonetikan alfabeton. Poste, mi inventis alian sistemon (verŝajne ĝi estis baza kriptologia metodo). Mi ŝanĝigis literojn al aliaj literoj laŭ iliaj ordoj. (Ekz. se i estis la dua litero de vorto ĝi ĉiam fariĝis o, se estas kvina, alian ktp.). Tiel, la ĉifritaj tekstoj ankaŭ estis elparoleblaj. Sed ĉar la turka estas alglua lingvo, kaj vortoj de tiuj novaj tekstoj estis longegaj, kaj kriptado estis malfacila. Pro tio, mi komencis malalglui sufiksojn, kaj ordigis frazojn kiel la angla. Krome, kelkaj vortoj havis aĉajn sonojn kaj mi iel ŝanĝis ilin, malregule laŭ la kripta metodo. Ankaŭ mi akceptis kelkajn pruntovortojn, kiuj estas internaciaj konataj vortoj. Iom post iom, kripta sistemo preskaŭ maleperis, kaj mi havis veran planlingvon, nekonscie. Sed mi ne havis celon, krom tio, ke aliaj ne komprenu min. Tiam mi nenion sciis pri aliaj planlingvoj.

Iam mi legis ion pri Esperanto en libro, kaj kompreneble mi treege scivolis, kio estis tiu lingvo. Internacia, neŭtrala, facillernebla lingvo! Estis tre bona ideo. Mi serĉadis sed mi nenion trovis en mia mezgranda urbo Manisa, kaj eĉ en granda najbara urbo İzmir. Tiam, interreto ne estis komuna, aŭ nur mi ne uzis, kaj kelkajn jarojn plu, mi ne povis lerni Esperanton.

Poste, kiam mi finfine ekkonis Esperanton, mi vere elreviĝis! Antaŭe, mi ĉiam pensis ke Esperanto estis perfekta lingvo. Sed nun ĝi tute ne estis tiel laŭ mi. Mi estis tre malfeliĉa pro tio. Mi longe serĉis perfektan planlingvon kiun mi ŝatos. Iome plaĉis al mi Mirad, Sona kaj Loĵban, sed ne pli ol Esperanto. Mi neniam trovis la plej taŭgan lingvon. Kaj mi denove ekplanis novan lingvon. Mi havis sperton, sed mi ne sukcesis konstrui perfektan lingvon kiun mi ŝatus. Mi longe provadis, sed mi neniam kredigi min, ke mi atingis perfektecon. Mi plurplurfoje provis sed ne! Estus eble krei novan planlingvon, kiu estas pli bona ol Esperanto, sed ne multe pli. Laŭ mi ne estus logike, preterlasi la grandan centjaran historion de Esperanto, nur pro tia eta plibonigo. Do mi revenis al Esperanto pasintjare.

Malgraŭ, ke mi ankoraŭ havas malfacilecon pri lernado kaj parolado, kaj mastri Esperanton estas tre malproksime al mi, tamen mi ŝatas, reklamas, instruas kaj do iel uzas ĝin. Krome, mi ankoraŭ estas planlingvisto, mi preskaŭ ĉiutage kreas novan lingvon. ridulo.gif Sed tio ne estas pli ol ŝatokupo.

Je la fina venko, mi volas kredi. Se la mondo vivadas kelkajn jarcentojn plu, ni atingos finan venkon, per Esperanto aŭ alia simila lingvo. Sed mi ne scias, ĉu Esperanto sukcesos pli frue aŭ ne. Mi volas la finan venkon kaj ne timas. Mi opinias kiel Allan Argolo, kaj mi timas ke venonta internacia lingvo estos la ĉina. Se la fina venko ne venos, tiam kion fari ni? ridulo.gif La malfacilecon, kiun zan menciis, tiam havos eŭropanoj. Sed nuntempe, ni vidas ke plej multe ĉinoj uzas Esperanton. Tio estas avantaĝo. Laŭ mi, ĉar la lingvoj de Ĉinio estos decidigaj pri la sekvonta internacia lingo, la lernado kaj disvastigado de Esperanto en tiu lando, estos efike por pli frua fina venko.

Andybolg (Xem thông tin cá nhân) 21:28:59 Ngày 28 tháng 6 năm 2010

Ankaŭ mi longe pensis pri la malperfekteco de Esperanto. Post kiam mi eklernis la lingvon, mi legis pri Esperantidoj: Ido, Interlingua, Lingua Franca Nova, ktp. Post tio, mi legis pri aliaj planlingvoj. Ankaŭ al mi tre plaĉis Loĵbano, sed mi trovis la gramatikon tro stranga. Mi tiam decidis, ke perfekta lingvo simple ne ekzistas. Do, ia "Fina Venko" verŝajne neniam okazos. Esperanto estas tro "eŭropa" kaj "neperfekta", kaj oni neniam decidus, kiu el la aliaj planlingvoj plej taŭgus.

Todeskaefer (Xem thông tin cá nhân) 23:47:55 Ngày 28 tháng 6 năm 2010

Mi legis iuj monatoj antaŭe la irana registaro interesiĝis promocii esperanton esti alternativa internacia lingvo anstataŭ la angla. Ili ŝanĝis ilian pozicion pri la afero tute, kiam ili lernis la bahaja komunumo promocias esperanton ankaŭ. Se mi scias la historion ĝuste, Zamenhof kreis esperanton por komunikado inter malamikaj grupoj de personoj, kun espero promocii pacon. Sed la irana ekzemplo montras la lingvo ĉi tiuj personoj estas parolanta ne gravas. Ili malamos aliajn personarojn tamen

Do mia respondo estas ne. Mi kredas "Fina Venko" estas ne grava. Ni uzu esperanton por komunikado inter amikaj personoj kiu volas lerni la lingvon

jan aleksan (Xem thông tin cá nhân) 08:00:28 Ngày 29 tháng 6 năm 2010

Mi persone plej ŝatas la lingvojn de Larry Sulky: Ilomi, Konya, kaj Qakwan

trovebla tie

Andybolg (Xem thông tin cá nhân) 08:15:20 Ngày 29 tháng 6 năm 2010

jan aleksan:Mi persone plej ŝatas la lingvojn de Larry Sulky: Ilomi, Konya, kaj Qakwan

trovebla tie
Rigardante vian nomon, oni pensus ke vi plej ŝatas Tokiponon lango.gif

jan aleksan (Xem thông tin cá nhân) 11:19:17 Ngày 29 tháng 6 năm 2010

Andybolg:
jan aleksan:Mi persone plej ŝatas la lingvojn de Larry Sulky: Ilomi, Konya, kaj Qakwan

trovebla tie
Rigardante vian nomon, oni pensus ke vi plej ŝatas Tokiponon lango.gif
Ja mia nomo estas tokipona (tamen erara, "ks" ne eblas, devus esti jan alesan aŭ jan alekan).

Sed tokipono ne estas por internacia komuniko. ĝi estis kreita pro amuzo kaj estas ja amuza. Sed lasttempe, mi iom seniluziĝis kiam mi malkovris ke kelkaj vortoj aldoniĝis... sed preskaŭ neniu scias kion ili signifas :/

tamen mi ja interesiĝas pri tiaj lingvoj, kiel Bon Wen.

maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 20:06:13 Ngày 30 tháng 6 năm 2010

maratonisto:Krome, mi pensas, ke la necesaj neologismoj devas veni en esperanton precipe el neeŭropaj lingvoj. Tiel oni povas iome korekti la ekzistantan misbilancon. Mi imagas ke oni povus krei novan planlingvon kun pli ekvilibrita vortaro. Tamen evidente ne ekzistas solvo ĝusta por ĉiuj.
Cetere, mi ĝojas ke dum la ĉampionado monda de piedpilko en Afriko Suda en esperanto oni uzas la afrikan vorton vuvuzelo.

diogotux (Xem thông tin cá nhân) 22:02:38 Ngày 10 tháng 7 năm 2010

Mi interesiĝis pri Esperanto, ĉar mi pensis ke ĝi estis sekto, kaj mi ĉiam volis partopreni sekretan sekton. Post tio, mi malkovris ke la Esperanto-movado estas ne sekto, sed movado malferma al ĉiuj. Tamen mi ne povas ĝin priskribi pli klare, ĉar ĉi tie homoj eĉ vorton "Esperanto" ne konas. Por mi sektige.
Mi volas ke Esperantismo fariĝu sekreta sekto. (ĉu ne iel ĝi tia jam estas?)

tucarj (Xem thông tin cá nhân) 22:36:08 Ngày 10 tháng 7 năm 2010

ni ĉiuj devas uniigi nin por ke la fina venko okazos

----------------------------------------------
Vidu kaj komentu: Utila kaj Vanta rido.gif

Quay lại