Späť na obsah

Pri mezoriento

od Frankouche, 6. júla 2010

Príspevky: 21

Jazyk: Esperanto

Frankouche (Zobraziť profil) 17. júla 2010 10:47:13

Laŭlonge la landlimo Libanio/Israelo estas tre kurioza loko : iu landlima tombo !

Por Libanio, li estis "Ŝeĥ Abbad" islama preĝisto, por Israelo, li estis "Rabbi Aŝi", juda preĝisto.

Kompreneble, ĉiu diras ke la tombo estas en sia lando.

Tial la landimo estas sur la tombo kaj dividas ĝin per krado !

Vidu fotojn tie, tie kaj tie

Jen estas interesa paĝo "fotaro el hezbollalando" , pri tiu landlimo kaj tiu tre eta loko "fingro de Galileo", el tre bona ĵurnala blogo pri mezoriento. Vidu mirindajn fotojn de libanaj/israelaj vilaĝoj kiuj ŝajnas miksitaj kaj unuiĝi.
Kio ankaŭ mirindigus vin estas beleco kaj eteco de tiu reĝiono kaj la apudeco de domoj laŭlonge la landlimo. Oni povus paroli sin supere.

utku (Zobraziť profil) 17. júla 2010 10:59:55

Eddycgn:La antikvaj (romaj ktp) nomis Turkion "Asia Minor" = Malgrandasio...
Laŭ terminologio uzata en Turkio, Mezoriento konsistas el landoj, kiuj estas inter Turkio, Irano kaj Saudiarabio. Estas strange ke preskaŭ neniu turko klasifikas turkion en Mezoriento. Multaj vidas ĝin kiel parto de Eŭropo (kelkaj kiel EU-lando, kelkaj kiel ekzemple Bosnio) , kelkaj ĝin klasas en Azio kun aliaj tjurkaj landoj, kelkaj opinias ĝin ponto inter oriento kaj okcidento, kaj malmultaj akceptas mezorientecon, precipe post tria kvarono de dudeka jarcento. Tio sendube estas pro la malestimeco de mezorientaj landoj kaŭze de malstabileco kaj terorismo.

Frankouche (Zobraziť profil) 17. júla 2010 12:41:12

utku:Laŭ terminologio uzata en Turkio, Mezoriento konsistas el landoj, kiuj estas inter Turkio, Irano kaj Saudiarabio. Estas strange ke preskaŭ neniu turko klasifikas turkion en Mezoriento. Multaj vidas ĝin kiel parto de Eŭropo (kelkaj kiel EU-lando, kelkaj kiel ekzemple Bosnio) , kelkaj ĝin klasas en Azio kun aliaj tjurkaj landoj, kelkaj opinias ĝin ponto inter oriento kaj okcidento, kaj malmultaj akceptas mezorientecon, precipe post tria kvarono de dudeka jarcento. Tio sendube estas pro la malestimeco de mezorientaj landoj kaŭze de malstabileco kaj terorismo.
Veras ke mi ne memoras je aŭdi ke Turkio estas en mezoriento, proksimoriento, oriento...
Mi tamen bone memoras la vorton "Malgrandazio" sur maljuna mapo kun Turkio.

Mi ne scias ĉu Turkio estas en Eŭropo kaj Eŭropas. Mi tamen fieras kiel eŭropano ke iu lando demandas pri iĝi ano de Eŭropa unio kaj mi ne komprenas kial oni daŭrigas tiun aferon de aniĝo, sen klara respondo, humiligante Turkion. Eŭropaj politikestroj ne tre kuraĝas.

Frankouche (Zobraziť profil) 24. júla 2010 22:01:54

Jen loko kiu revigas min : Ktesifono ĉefurbo de Sasanidoj

Tiu loko estas en Irakio, "Mezopotamio", loko kie ekis niajn civilizaciojn, inter riveroj "Tigro" kaj "Eŭfrato".

En tiu loko estas mirinda konstruaĵo : maljuna "iŭan" de 30 metroj, brike. La plej alta volbo de brikoj.

Vidu fotojn, tie tie kaj tie

bukvodel (Zobraziť profil) 27. júla 2010 15:33:25

Mahmud Ahmadineĵad diris ke la Usono atakos la Mezorienton post 3 monatoj.

Frankouche (Zobraziť profil) 27. júla 2010 17:14:23

bukvodel:Mahmud Ahmadineĵad diris ke la Usono atakos la Mezorienton post 3 monatoj.
Ĉu vi estas amiko de Paŭlo la polpo ? rideto.gif

Mi ne kredas tiun fakton (ataki Iranion, ĉu ne ?) ĉar Usono jam estas enfeke en Afĥanistanio. Ĝi ne bezonas alian militon. Kaj tiu ago eksplodigos la tutan mezorienton inter kun/kontraŭ-Usono popoloj kaj landoj.
Ĉu tio estas intenco de Usono, mi pensas ke ĝi preferus uzi sian israelan aliancanon, kiu havas malmulte amikojn en tiu reĝiono, kaj ne disigos mezorientajn landojn.

bukvodel (Zobraziť profil) 28. júla 2010 5:35:19

Frankouche:
bukvodel:Mahmud Ahmadineĵad diris ke la Usono atakos la Mezorienton post 3 monatoj.
Ĉu vi estas amiko de Paŭlo la polpo ? rideto.gif

Mi ne kredas tiun fakton (ataki Iranion, ĉu ne ?) ĉar Usono jam estas enfeke en Afĥanistanio. Ĝi ne bezonas alian militon. Kaj tiu ago eksplodigos la tutan mezorienton inter kun/kontraŭ-Usono popoloj kaj landoj.
Ĉu tio estas intenco de Usono, mi pensas ke ĝi preferus uzi sian israelan aliancanon, kiu havas malmulte amikojn en tiu reĝiono, kaj ne disigos mezorientajn landojn.
Vi verŝajne pravas Mahmud Ahmadineĵad diris tion nur por obteni atenton, kaj por ekskuzi sian premado de demokratio en Iranio.

Miland (Zobraziť profil) 3. augusta 2010 11:53:54

Historie Esperanto estas plej forta en Irano el ĉiuj islamaj landoj. Ĉu Esperanto-parolantaj Iranoj povus influi la situacion bone?

bukvodel (Zobraziť profil) 24. augusta 2010 7:56:04

Unu gazhano kies metal-metiejo estas detruita de Izraelanoj demandis al izraelanoj kial ili detriuis lian laborejon kie tuta lia familio laboradis.

Izraelanoj respondas al li ke ili detruis lian metal-metiejon ĉar en ĝi li havas aparataron konvenan por fabriki armilojn.

Kaj gazhano diris al izraelanoj ke ili ankaŭ povas juĝi lin pro seksperforto. Izraelanoj demandis lin ĉu li seksperfortis iun kaj gazhano diris ke ne. Do izraelanoj demandis kial ili devas juĝi lin pro seksperforto se li neniun seksperfortis. Gazhano respondis "Do mi havas konvenan aparataron".

Frankouche (Zobraziť profil) 27. augusta 2010 23:36:09

La 3 aŭgusto, nova milito preskaŭ alvenis inter Israelo kaj Libanio.

Israela armeo provis forŝiri arbon en la "blua linio", "ia landlimo inter Libanio kaj Israelo", por meti, ŝajne, videajn kameraojn por observi la landlimon. Vidu.
Tiu landlimo estas tamen unu el plej danĝeraj en la mondo.

Malgraŭ kelkaj avertoj de UNIFIL (soldatoj de UN), israelaj soldatoj ne haltis kaj batalo alvenis. Vidu.

Rezultoj : 2 libanaj, 1 israela militistoj kaj 1 libana ĵurnalisto, mordiĝitaj.

La morgaŭo, israela armeo revenis kaj forŝiri la arbon, sen pafoj de libana armeo.

Israelo diris ke la arbo estis en Israelo.
UNIFIL kaj UN diris ke la arbo estis en Israelo.
Libana ministro diris ke la arbo estis en Libanio. Ke "blua linio" ne estas la landlimo, sed nur la ĉespaflinio; kaj ke la libana armeo rajtis pafi al israelaj soldatoj por defendi sian landlokon.

Fakte, por iuj :
Blua linio estas :
- Landlimo inter Israelo kaj Libanio
- Linio de ĉespafigo inter Israelo kaj Libanio (kiu ne estas landlimo!)

Do, po iuj :
Israelo kaj UN: Israelo rajtis.
Libanio: Libanio rajtis, kaj UN ne rajtas decidi landlimojn inter Isralo kaj Libanio

Tio kio mi ne komprenas:

- Kial israela armeo sendis siajn anojn, ĉu ĝi sciis ke estis ĉiam mortigaj problemoj en landlimo ? Sen averti UNIFIL ?
Kun problemo de le "libera ŝiparo" de Ghaza, ŝajnas al mi, ke la israela armeo disorganiziĝas. Ĝi sendis siajn soldatojn al problemoj kaj mortoj.
- Kial UNIFIL faris nenion, por ĉesigi batalon inter Libana kaj Israela soldatoj ?
Ĝi movis UN soldatojn sed ne enmiksiĝi, por ĉesigi pafojn !
- Ĉu la arbo estis en libana loko, kiel diris libanan ministron; KIAL, la dua tago, kiam israela armeo revenis kaj finfine forŝiris la arbon, kial la libana armeo ne pafis al israela armeo denove ?

Kio estas interesa, nun pripensu :
- Kial Hezbollah, libana oficiala kontraŭstaro, ne movis kaj kontraŭatakis ?
- Kial israela armeo ne kontraŭatakis denove (kiel en milito de 2006) ?

Nahor