目次へ

Suben=Malsupren?

packoro,2010年7月8日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

packoro (プロフィールを表示) 2010年7月8日 6:35:55

Bonan tagon al ĉiuj!
Mia opinio estas:suben=malsupren.Ĉu mi estas prava?
Diru al mi vian opinion kaj kialon, mi petas!

tommjames (プロフィールを表示) 2010年7月8日 11:21:44

Mi scias ke iuj vortaroj difinas ilin kiel sinonimojn, sed laŭ mi ili havas iomete malsamajn nuancojn. Dum "suben" signifas "al suba loko" (loko kiu estas iel sub io), "malsupren" signifas nur ke la alteco de la moviĝanto malpliiĝas. "Suben" do ŝajnas al mi enhavi pli da informaĵo.

En praktiko ili probable estas interŝanĝe uzeblaj en plej multaj kazoj, sed ekzemple se avio flugus en la aero, mi dirus "ĝi flugas malsupren" por la ideo ke ĝia alteco simple malpliiĝas, sed "ĝi flugas suben" se mi volus emfazi ke ĝi iras sub ion (eble sub la nubojn).

packoro (プロフィールを表示) 2010年7月9日 5:18:43

Saluton al sinjoro tommjames!
Koran dankon al vi pro via helpado!
Nun mi jam komprenas tiun malsamon inter la du vortoj.
Redankon!

先頭にもどる