Til innholdet

Kiel oni prononcas...

fra Seth442,2010 7 12

Meldinger: 12

Språk: Esperanto

Seth442 (Å vise profilen) 2010 7 12 04:42:58

Mi havas iom demandojn.

Unue, kiel oni prononcas "scii?"
Ĉu oni prononcas "sci" aŭ "sci i"

Due, kio estas la diferenco inter "ai" kaj "aj."

Ĉu vi rekomendas retpaĝon por helpi min?

Leporino (Å vise profilen) 2010 7 12 10:07:37

Ĉi tie vi povas aŭdi kiel oni prononcas esperantan vortojn: www.forvo.com. Estas tre utila. okulumo.gif

scii = "sci i"

"ai" estas prononcita "a i".
"aj" estas prononcita kiel la anglan "i".

sal.gif

Roberto12 (Å vise profilen) 2010 7 12 18:11:39

Per SAMPA, ili estas:

scii = ["stsi.i]
aj = [aI]

Seth442 (Å vise profilen) 2010 7 12 19:14:00

Dankon =)

Mi havas alia demandon. Kial la vorto "hodiaŭ" havas akcenton en "i" anstataŭ "a."
Mi pensis ke la akcento devas esti en la vokalo antaŭ ol la fina vokalo.
(La due fina vokalo. Mi petas, helpu al min diri ĉi tion.)

KoLonJaNo (Å vise profilen) 2010 7 12 19:46:35

Saluton!

Seth442:Dankon =)

Mi havas alia demandon. Kial la vorto "hodiaŭ" havas akcenton en "i" anstataŭ "a."
Mi pensis ke la akcento devas esti en la vokalo antaŭ ol la fina vokalo.
(La due fina vokalo. Mi petas, helpu al min diri ĉi tion.)
La regulo postulas ke la akcento estas sur la antaŭlasta silabo.

La vorto hodiaŭ havas tri silabojn kaj la lasta estas diftongo:

ho-di-aŭ

Komparu ghin kun alia trisilaba vorto balau:

ba-la-u

En tiu vorto au ne estas diftongo, sed du vokaloj aparte prononcendaj.

Vespere el Rejnlando,
Kolonjano

Seth442 (Å vise profilen) 2010 7 12 20:41:07

Dankon, kio bona ekspliko!
Mi ne sciis kio estas diftongo, sekve mi esploras ĝin. Mi sciiĝis ke Esperanto havas ses da diftongojn: aj, ej, oj, uj, aŭ, kaj eŭ.

Sed kio oni disiras vorton al silaboj? Ĉu oni devas halti malantaŭ ĉiu diftongo kaj vokalo? Ĉi tio estas nekorekta, ĉar "saluton" = sa-lu-ton, ne sa-lu-to-n.

KoLonJaNo (Å vise profilen) 2010 7 12 23:05:18

Saluton!

Seth442:Dankon, kio bona ekspliko!
Mi ne sciis kio estas diftongo, sekve mi esploras ĝin. Mi sciiĝis ke Esperanto havas ses da diftongojn: aj, ej, oj, uj, aŭ, kaj eŭ.

Sed kio oni disiras vorton al silaboj? Ĉu oni devas halti malantaŭ ĉiu diftongo kaj vokalo? Ĉi tio estas nekorekta, ĉar "saluton" = sa-lu-ton, ne sa-lu-to-n.
Silabo enhavas almenau vokalon aŭ diftongon, do sola konsonanto n ne estas aparta silabo.

Se por vi estas malfacile distingi silabojn, simple akcentu la antaŭlastan vokalon|diftongon en vortoj, kiuj enhavas pli ol unu, ekz.

antaŭ = antaŭ

antaŭa = anta

Nokte el Rejnlando,
Kolonjano

Senegaùlo (Å vise profilen) 2010 7 12 23:30:07

Maleblas prononcadi esperanton laŭregule, eĉ post tutviva praktikado.

Matthieu (Å vise profilen) 2010 7 13 07:52:38

Senegaùlo:Maleblas prononcadi esperanton laŭregule, eĉ post tutviva praktikado.
Mi sukcesis post kelkaj monatoj da neintensa praktikado. Eble mi estas superhomo. demando.gif

rafano (Å vise profilen) 2010 7 13 09:43:43

Seth442:Mi havas alia demandon. Kial la vorto "hodiaŭ" havas akcenton en "i" anstataŭ "a."
Mi pensis ke la akcento devas esti en la vokalo antaŭ ol la fina vokalo.
(La due fina vokalo. Mi petas, helpu al min diri ĉi tion.)
Ŭ ne estas vokalo, sed konsonanto (aŭ almenaŭ traktata kiel konsonanto). Do, en la vorto "hodiaŭ" i estas la vokalo antaŭ ol la fina vokalo, kaj la fina vokalo estas a.

Tibake til toppen