Al la enhavo

Gaza, maloftaj bildoj

de ritarita, 2010-julio-20

Mesaĝoj: 59

Lingvo: Esperanto

ritarita (Montri la profilon) 2010-julio-20 08:30:33

Temas pri maloftegaj bildoj de Gazao. Mi aldonos novajn, kiam eblas.

Gazetoj nur montras fotojn pri detruado, por pli kulpigi Israelon.
Kial?
Ĉar VI ne volas fotojn pri nedetruado, por pli kulpigi Israelon.

Bildoj:
01-varoj
02-bazarego 1 (vidu malsupren en la retpaĝo)
03-hotelo
04-akvoparko
05-rajdado 1
06-piedpilko
07-rajdado 2 (10 fotoj, alklaku sagon supre dekstre)
08-plaĝo 1
09-bazarego 2
10-bazarego 3
11-bazarego 4
12-belecejo/gimnastikejo/saŭno 1
13-belecejo/gimnastikejo/saŭno 2
14-belecejo/gimnastikejo/saŭno 3 (fotoj dekstre en la paĝo)
15-tunelo kolapsas (5 fotoj, alklaku "View all 5 images" dekstre supre)
16-plaĝo 2 (12 fotoj, alklaku sagon supre dekstre)
17-stokejo de rizo/tritiko (4 fotoj, alklaku sagon supre dekstre)
18-drogo, alkoholo, Viagra (9 fotoj, alklaku sagon supre dekstre)
19-kanta festivalo (multaj fotoj, alklaku sagon supre dekstre)
20-motorboata konkurso (5 fotoj, alklaku sagon supre dekstre)
21-veturila eksposicio (7 fotoj, alklaku sagon supre dekstre)
22-festo de Ramadano(multaj fotoj, alklaku sagon supre dekstre)
23-[url=http://safaimages.photoshelter.com/gallery-image/A... 2010/G0000yxwTAjjfwpU/I0000pqYl54WNFlQ]korpokulturado[/url] (multaj fotoj, alklaku sagon supre dekstre)
24-piedpilka lernejo (8 fotoj, alklaku sagon supre dekstre)
25-ora bazaro (6 fotoj, alklaku sagon supre dekstre)
26-nokta vivo (multaj fotoj, alklaku NEXT supre dekstre) (Ramallah)
27-popmuzika koncerto (multaj fotoj, alklaku NEXT supre dekstre) (Ramallah)
28-trajno (multaj fotoj, alklaku sagon supre dekstre)

Filmetoj:
01-hamasuloj mortigas gazaanojn dum edziĝofesto
02-Hamaso detruas domojn de gazaanoj
03-bazarego
04-edziĝa festego
05-produkti heroon
06-akvoparko
07-Palestina Oktoberfest (Ramallah)
08-urbocentro de Gaza

La temo estas: maloftaj bildoj kaj honesta informado. Bv ne iri ekstertemen. Dankon pro via respektemo.
.

leosur (Montri la profilon) 2010-julio-20 14:29:00

Oh mi nun koncias kaj mi apogas Israelon, oni devas neniigi tiujn barbarojn kiujn audacas amuziĝi. demando.gif demando.gif

ritarita (Montri la profilon) 2010-julio-20 15:03:24

Leosur, vi rajtas daŭre apogi tion, kion vi preferas: eĉ Hamason, eĉ spektinte la filmeton. Nur gravas, ke vi informiĝas sen trompiĝo.

Mi daŭre apogos pacon por ĉiuj kaj senmensoge.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-julio-20 19:28:36

Rita,

Estas paradokso en kion vi montras: kial Hamaso permesas amuzaĵojn kiel akvoparkon, piedpilkon, ktp, kaj samtempe malpermesas muzikon? Tial bezonas esti atenta pri datoj kaj eventoj ĉrkaŭ la bildo (sed bedaŭrinde ni ne havas).

Ekz la video: povas esti ke membro(j) de la familio estas (aŭ estis...) apoganto(j) de Fataho, kaj eble pro tiu kialo ili atakis (ĝi estis filmita en 2007, kiam Hamaso forpuŝis fatahon kaj ĉaŝis iliajn apogantojn).

Mi ne diras ke ĝi falsas aŭ ke vi malpravas montrante ĝin, sed estas io stranga laŭ mi

ritarita (Montri la profilon) 2010-julio-20 19:41:38

jan aleksan:kial Hamaso permesas amuzaĵojn kiel akvoparkon, piedpilkon, ktp, kaj samtempe malpermesas muzikon?
Jan, dankon pro via racia kaj laŭtema komento. Bedaŭrinde, mi ne havas respondon. Mi nur scias, ke ekz. en Irano dancado kaj muzikumo ne estas laŭleĝaj (oficiale ne eblis kanti tie dum la 80-aj jaroj).

Mi nuligos la frazon "ĉar ili kantis" (tion diras arabulo en la filmeto).

bukvodel (Montri la profilon) 2010-julio-27 13:37:57

Al mi ŝajnas ke ĉi tiuj bildoj nur pravigas la ghazanojn, ili uzas iliajn tunelojn ne nur por veturigi armilojn, sed ankaŭ kaj precipe por veturigi bezonajhojn.

Ĉu infanoj de Ghaza ne havas rajton havi novajn vestojn? Precipe se ĉi tiuj vestojn ne aspektas esti tro luksaj, chu ili devas esti nudaj?

Ĉu ghazanoj ne rajtas iri al plaĝoj kaj pasigi tempon tie, kiam estas varmege kaj ili ne havas elektron por ke iliaj klimatiziloj funkciu. Kion alian ili devas fari se ili ne havas laboron ĉar tuta ghaza industrio estas detruita de Israelo?

Ĉu vi, Ritarita, vivante en Italio ne iras al plaĝoj, ne uzas elektron kaj klimatizilon, ne aĉetas novajn vestojn?

Ĉu Ghazanoj ne havas rajton iom ĝoji, kiel Italianoj, kiel Israelanoj?

bukvodel (Montri la profilon) 2010-julio-27 15:10:06

Ĉi tie mi prezentas tradukon de kelkaj ekstraktoj el la artikolo de Nadeĵda Kevorkova publikiĝita en Russian Newsweek#30. Nadeĵda mem vizitis Ghazan kaj priskribas tion kion ŝi vidas.

...Kaj {ghzanoj} relernis la forgesitan antikvan scipovon konstrui el argilo domojn. Se fiksrigardi, iuj tegmentoj estas kovritaj per lignoladoo, polietileno aŭ simple per kartono. Sed de malproksime oni povas foti tiel, kiel ĉi tie ĉio estas bona...

...Se ech la plej riĉaj havas akvon, chi tiu akvo estas amara. En Ghaza ne estas alia akvo. Same kiel ne estas aparataro por bori novajn fontojn de akvo....

...Preskaŭ ĉio, kio estas vendata en ghazaj vendejoj, estas alveturita el Egiptio. Ĉi tio estas kontrabando, sed en Ghaza ne estas propra produktado. Ĉar ne estas unu laborejo aŭ fabriko kiu postvivis la operacio "Konflikto de la Gaza Sektoro(2008-2009)"....

...Preskaŭ chio, kio estas vendata ĉi tie, estas danĝera: oni povas fari bombon el sukero kaj (minerala) sterko, kaj poste meti ĝin en infanan aŭton....

...Preskaŭ du trionoj da loĝantoj de Ghaza estas rifuĝistoj, alivorte, ili ne havas propran teron. Tio signifikas ke ili ne havas laboron char ĉiuj lokaj fabrikoj estas detruitaj....

...Du virinoj el eksaj sovetaj respublikoj, kies edzinoj vivas en Ghaza, rakontas kiel ili trairis tunelojn al siaj familioj, post ol ili senesperiĝis ricevi de israela estaro la permeson por trai la limon. Tiam ne estas multaj tuneloj, la paso kostis 1000 dolaroj kaj eĉ pli. Sed oni ne prenis eĉ unu kopejkon de ili. Unu el virinoj rampis 700 metrojn kun siaj infanoj....

...Dum 7 monatoj oni {israelanoj} mortigis 7 najbarojn. Antaŭ 2 semajnoj oni bombis ilin. Antaŭ kelkaj tagoj alvenis {israelaj} tankoj kaj detruis la irigacion. Antaŭ unu semajno israeloj venis kaj prenis la ĉevalon de najbaro-farmanto kiu plugis kun chi tiu ĉevalo. Post du tagoj oni redonis ghi al li, oni uzis ĝin por serĉi minojn....

Belmiro (Montri la profilon) 2010-julio-27 16:10:35

bukvodel:Ĉi tie mi prezentas tradukon de kelkaj ekstraktoj el la artikolo de Nadeĵda Kevorkova publikiĝita en ...
Vi malrespektis la volon de la aŭtorino de tiu ĉi fadeno. Ŝi demandis ( PETIS ):

La temo estas: maloftaj bildoj kaj honesta informado. Bv ne iri eksterteme.

Krome ekzistas jam alian fadenon pri Gaza – kiun mi taksas tre interesa kaj kiun mi provos traduki al mia gepatra lingvo – En tiu ĉi alia fadeno vi povas libere komenti.

Amike
Belmiro

Frankouche (Montri la profilon) 2010-julio-27 17:29:47

...honesta informado
Kio estas honesteco de informado ?
Honesta informado povas esti tre subjektiva kaj partieca.

Mi dubas pri la honesteco de tiu temo.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-julio-27 20:48:07

Frankouche:
Belmiro:...honesta informado
Kio estas honesteco de informado ?
Honesta informado povas esti tre subjektiva kaj partieca.

Mi dubas pri la honesteco de tiu temo.
“... honesta informado” ne estas miaj vortoj sed la vortoj de Ritarita kaj mi ne volas diskuti pri tio kvankam mi havas ideon pri la afero.

Mi estas certa ke vi scias kion mi volas diri ĉar vi vigle partoprenis en la alia fadeno.

Reen al la supro