Al la enhavo

Gaza, maloftaj bildoj

de ritarita, 2010-julio-20

Mesaĝoj: 59

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2010-julio-27 21:24:59

Belmiro:
Frankouche:
...honesta informado
Kio estas honesteco de informado ?
Honesta informado povas esti tre subjektiva kaj partieca.

Mi dubas pri la honesteco de tiu temo.
“... honesta informado” ne estas miaj vortoj sed la vortoj de Ritarita kaj mi ne volas diskuti pri tio kvankam mi havas ideon pri la afero.

Mi estas certa ke vi scias kion mi volas diri ĉar vi vigle partoprenis en la alia fadeno.
Certe.

bukvodel (Montri la profilon) 2010-julio-28 05:28:58

Belmiro:
bukvodel:Ĉi tie mi prezentas tradukon de kelkaj ekstraktoj el la artikolo de Nadeĵda Kevorkova publikiĝita en ...
Vi malrespektis la volon de la aŭtorino de tiu ĉi fadeno. Ŝi demandis ( PETIS ):

La temo estas: maloftaj bildoj kaj honesta informado. Bv ne iri eksterteme.

Krome ekzistas jam alian fadenon pri Gaza – kiun mi taksas tre interesa kaj kiun mi provos traduki al mia gepatra lingvo – En tiu ĉi alia fadeno vi povas libere komenti.

Amike
Belmiro
Vi volas bildoj de Ghaza? Vi volas maloftajn bildojn?

Eblas ke la bildoj kiuj montras normalan vivon en Ghaza estas maloftaj ĉar normala vivo en Ghaza estas tro malofta?

Anstataŭ googlu "destroyed Gaza photo" aŭ vizitu oftajn bildojn de Ghaza

ritarita (Montri la profilon) 2010-julio-28 07:09:46

bukvodel:Anstataŭ googlu "destroyed Gaza photo"...
Sufiĉas gugli "Gaza" por trovi nur detruaĵojn.
Maloftajn bildojn de Gaza vi ne trovos per Guglo.

ritarita (Montri la profilon) 2010-julio-28 07:10:36

bukvodel: Vi volas maloftajn bildojn?
Mi ja trovis ilin, vi ne.
Mi respekteme sugestas, ke vi kreu fadenon pri oftaj bildoj alialoke, dankon.

ritarita (Montri la profilon) 2010-julio-28 07:12:33

bukvodel:Ĉu infanoj de Ghaza ne havas rajton havi novajn vestojn?.......
Kie vi legis, ke miaopinie ili ne rajtas?
Bv relegi pri kio temas mia fadeno kaj ne iri ekstertemen. Dankon.

ritarita (Montri la profilon) 2010-julio-28 07:23:00

Frankouche:Mi dubas pri la honesteco de tiu temo.
Vi rajtas dubi tion, kion vi preferas. Mi dubetas vian neŭtralecon.

Mi montras verajn bildojn sed ne asertas, ke detruadaj bildoj malveras.
Do, malhonesteca estas nur via komento.

ritarita (Montri la profilon) 2010-julio-28 09:16:05

Belmiro:“... honesta informado” ne estas miaj vortoj sed la vortoj de Ritarita kaj mi ne volas diskuti pri tio kvankam mi havas ideon pri la afero.
Belmiro, mi dankas vin pro via kompreneco kaj respektemo rideto.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-julio-28 09:31:56

ritarita:[..]
Maloftaj bildoj de Gaza vi ne trovos per Guglo.
Ne, sed eble rekte el Israela registaro!!

ritarita (Montri la profilon) 2010-julio-28 09:34:42

AlfRoland:Maloftaj bildoj ... eble rekte el Israela registaro!!
Tiujn bildojn vi trovos plejparte en la araba-palestina/araba gazetaro.
Bv eksperimenti, alklaku la ligilojn.
Dankegon pro via laŭtema komento rideto.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2010-julio-28 11:47:10

ritarita:
Frankouche:Mi dubas pri la honesteco de tiu temo.
Vi rajtas dubi tion, kion vi preferas. Mi dubetas vian neŭtralecon.

Mi montras verajn bildojn sed ne asertas, ke detruadaj bildoj malveras.
Do, malhonesteca estas nur via komento.
Mi neniam diris ke mi estas neŭtrala en tiu afero.
Sed mi certe nek apogas ekstremistan israelan registaron (nek aliaj elstremistuloj).

Kion vi celas kun viaj fotoj ?
Vi skribis :
Gazetoj nur montras fotojn pri detruado, por pli kulpigi Israelon.
Do, vi volas malpli kulpigi Israelon (kiu jam kulpas laŭ vi). Do vi apogas Israelan registaron, eĉ ĉu tio ne estas via intenco !

Eĉ ĉu viaj fotoj veras, ili, kun via frazo pri nedetruado kaj kulpigi..., estas ekster kunteksto. Kaj tiu kunteksto ne estas normala vivo tie fore, vi bone scias tion.
Tio tre ŝokigas kaj provokante.
Mi ne diras ke tio estas malhonesteca, sed ke tio ne estas honesteca.

Vi povintus montri tiujn fotojn kaj multajn aliajn tre ĝojajn fotojn de Ghaza (vidu en Flickr) sen montri detruadojn, skribante "neŭtralan" komenton, aŭ simple nenion!

Reen al la supro