Supersignoj mortu!
de jan aleksan, 2010-julio-22
Mesaĝoj: 50
Lingvo: Esperanto
jan aleksan (Montri la profilon) 2010-julio-22 10:00:33
Mi, nome de mia sekreta organizo oficiale faras puĉon kontraŭ esperantistaro enkondukante alternativon al supersigno! la duoblaĵo njaknjaknjak
ekz: ĉ -> cc
ŝ -> ss
ĝ -> gg
ĵ -> jj
ŭ -> u
ĥ -> hh
eĉ se sinsekvoj de literoj eblas en esperanto (kiam oni kunmetas du radikojn) ĝi fakte ege maloftas, kaj preterireblas metante "o". Kaj ĝi permesas malaperigi la malbela "x" kaj la mallogika h (kiu estas entrudo de okcidentanismo)
Kion vi pensas pri mia genia ideo kiu ŝanĝos por ĉiam la estonteco de Esperanto ?
Frankouche (Montri la profilon) 2010-julio-22 10:58:30
Kelkaj aĉaj kontraŭlesperantemuloj atakas malice nian lingvon dirante ke ĝi esprimas sin per pli vortoj ol aliajn lingvojn !!
Nun vi volas plimeti literojn en vortoj ?!
Vi certe trinkis malbonan bieron
Kaj, tio ŝajnas balbutaĵo !
- Iru ggardenon por sercci la jjurnalon
- Ccu tio estas ssssssssssssserco ?
Kaj la hh tro ŝajnas "ega h" kiel "Hasan" kaj ne "Ĥaled".
sergejm (Montri la profilon) 2010-julio-22 11:25:25
x-stilo malbonas ĉefe nur tiam, kiam Esperanta teksto estas miksata kun aliaj lingvoj:
Linu'x au'xillary
Ĉapitro C'X (centdeka)
Sed tiuokaze, en aliaj lingvoj ss estas eĉ pli ofta ol kombinoj kun x, ĉefe u'x
jan aleksan (Montri la profilon) 2010-julio-22 11:56:42
Ŝajnas ke mia fia projekto fiaskas jam dekomence... Arrgg..
novatago (Montri la profilon) 2010-julio-22 12:13:55
vincas (Montri la profilon) 2010-julio-22 12:25:41
jan aleksan (Montri la profilon) 2010-julio-22 13:05:07
vincas:El kia lingvo Zamenhofo ĉerpis la ĉapelitajn literojn?El nenia, kvankam ĝi provas imiti slavajn alfabetojn kiel la ĉeĥan
Hispanio (Montri la profilon) 2010-julio-22 13:14:58
jan aleksan (Montri la profilon) 2010-julio-22 13:48:44
Hispanio:Strange ke ĉiuj la respondoj de la enketo estas jesaj aŭ pozitivaj, ĉu ne?Kompreneble, kial mi metus respondon kiu kontraŭus mian sintenon
Belmiro (Montri la profilon) 2010-julio-22 14:30:50
Laŭ mi tiuj ĉi literoj faras belan grupon! Mi tre ŝatas ilin!
Ĉu ili ŝajnas strangaj al kelkaj popoloj? Mi konsentas sed ili ja estas ne pli strangaj ol aliaj tiajn kiujn mi uzas en mia gepatra lingvo:
à; á; â; ã; ç
aŭ la grupoj:
nh; lh; ch
Koncernante la skribado nuntempe ne estas problemo. Esperantistoj ne plue uzas antikvajn maŝinskribilojn. Per komputilo oni povas “programi” nian tekstprogramon por facila skribado. Se tion momente ne eblas, tiam oni uzu “-x” kio estas bona solvo.
Mi tre ŝatas vidi miajn amikojn gapante kaj demandante: kio estas tio? Ĉu literojn?