前往目錄

Supersignoj mortu!

貼文者: jan aleksan, 2010年7月22日

訊息: 50

語言: Esperanto

vincas (顯示個人資料) 2010年7月22日下午2:51:38

Alfabeto de rumana lingvo

A, Ă, Â, B, C, D, E, F, G, H, I, Î, J, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, Ş, T, Ţ, U, V, W, X, Y, Z

Ă, Â, Î, - ĉĈ ĥĤ ĵĴ ĥĤ ŝŜ ŭŬ

Al mi la rumuna alfabeto estas iom simila al la alfabeto de Esperanto. Ĉu vere estas tia simileco?

jubilo (顯示個人資料) 2010年7月22日下午2:58:59

jan aleksan:Kion vi pensas pri mia genia ideo kiu ŝanĝos por ĉiam la estonteco de Esperanto ?
Mi pensas ke multaj naciaj lingvoj dum multaj jarmiloj uzis "specialajn" literojn kaj ĝis nun la vivo daŭrigas same....

Español! Français! Česká! lango.gif

vincas (顯示個人資料) 2010年7月22日下午3:06:29

jubilo:
jan aleksan:Kion vi pensas pri mia genia ideo kiu ŝanĝos por ĉiam la estonteco de Esperanto ?
Mi pensas ke multaj naciaj lingvoj dum multaj jarmiloj uzis "specialajn" literojn kaj ĝis nun la vivo daŭrigas same....

Español! Français! Česká! lango.gif
Vi pravas

Alfabeto de livova lingvo:

Aa Ąą Bb Cc Čč Dd Ee Ęę Ėė Ff Gg Hh Ii Įį Yy Jj Kk Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Šš Tt Uu Ųų Ūū Vv Zz Žž

Ąą Čč Ęę Ėė Įį Šš Ųų Ūū Žž

Hispanio (顯示個人資料) 2010年7月22日下午3:08:07

La specialaj literoj multe plaĉas al mi, ĉar ili donas al la lingvoj ekzotan ŝajnon lango.gif

novatago (顯示個人資料) 2010年7月22日下午3:43:52

jan aleksan:@Novatago: principe mi ne havas fortan malamon rilate al supersignoj, sed tre ofte mi vidas problemojn rilate al ili (ĉefe komputilaj). Se ili ne ekzistus tiam ne ekzistus tiujn problemojn.
Mia sperto montris al mi ke malofte oni havas problemojn komputile (oni povas vidi kaj uzi ilin eĉ en poŝtelefonoj). Oni havas problemojn ofte se oni ne ŝatas aŭ oni ne scias, uzi komputilojn kaj tiaj problemoj povas okazi ankaŭ kun aliaj lingvoj. La problemo ne estas de la lingvo sed de la uzanto kaj fojfoje de la programistoj, kiuj ne antaŭvidas internacian uzadon de siaj programoj.

Ĝis, Novatago.

horsto (顯示個人資料) 2010年7月22日下午4:00:56

Mi ankaŭ ŝatas la supersignojn kaj mi ne vidis problemon, multaj lingvoj havas supersignojn, interalie la germana.

@jan: Enkonduki vian metodon havus la grandegan malavantaĝon, ke oni ne plu prononcus ĉiun literon ĉiam sammaniere.

amemulo (顯示個人資料) 2010年7月22日下午4:40:19

La supersignoj rekonebligas Esperanton, kaj multaj aliaj lingvoj havas supersignojn.

Belmiro:ĉĈ ĥĤ ĵĴ ĥĤ ŝŜ ŭŬ

Laŭ mi tiuj ĉi literoj faras belan grupon! Mi tre ŝatas ilin!

Ĉu ili ŝajnas strangaj al kelkaj popoloj? Mi konsentas sed ili ja estas ne pli strangaj ol aliaj tiajn kiujn mi uzas en mia gepatra lingvo:

à; á; â; ã; ç

aŭ la grupoj:

nh; lh; ch

Koncernante la skribado nuntempe ne estas problemo. Esperantistoj ne plue uzas antikvajn maŝinskribilojn. Per komputilo oni povas “programi” nian tekstprogramon por facila skribado. Se tion momente ne eblas, tiam oni uzu “-x” kio estas bona solvo.

Mi tre ŝatas vidi miajn amikojn gapante kaj demandante: kio estas tio? Ĉu literojn?
ĝi okazas ankaŭ kiam mi skribas, uzante la x-stilon. (Ho, tiu lingvo uzas ofte la leteron 'x', kaj ŝajne ne elparoleblas!

Frankouche (顯示個人資料) 2010年7月22日下午9:22:54

Mi tre ŝatas la x-stilon ĉar tiu igas eŭskan rideto.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2010年7月22日下午10:45:02

Jen kiel oni povus sensupersignigi la skribon de Esperanto sen malreguligi la elparolon:

c -> ts
j -> y
ĉ -> tq
ĝ -> dj
ĥ -> x
ĵ -> j
ŝ -> q
ŭ -> w

Do eĥŝanĝo ĉiĵaŭda faridjus *exqandjo tqijawda.

Tamen mi ne serioze proponas ian tian reformon. Esperanto estas vivanta nereformebla lingvo.

Hispanio (顯示個人資料) 2010年7月22日下午11:03:12

darkweasel:Tamen mi ne serioze proponas ian tian reformon. Esperanto estas vivanta nereformebla lingvo.
Mi tute samopinias rideto.gif

回到上端