Sadržaj

1000-jara urbo Jüterbog

od Carola L., 18. travnja 2007.

Poruke: 39

Jezik: Esperanto

Mielo (Prikaz profila) 11. svibnja 2007. 21:15:09

Carola L.:Kara Ildikó,
mi jam antaŭĝojas pro via poŝtkarto.
Mielo:
mi ne povis sendi saluton al forĝisto, sed mi pensis pri li. Mi petas vin, donu al li, mian saluton.
Mi promesas, ke mi salutos lin, se ni renkontiĝos. Sed bedaŭrinde mi ankoraŭ neniam lin trafis. demando.gif

Mielo: Mi tre ŝatas la malnovajn urbojn, mi vizitus ankaŭ al Jüterbog volonte. Mi esperas, ni renkontiĝos ankoraŭ.
Tre volonte rideto.gif , nur bonvolu informi min, se vi volas veni al Germanio, ke mi havas iom da tempo por vi. Se vi estus kontenta per tre malgranda ĉambreto, vi povus loĝi ĉe mia familio kelkaj tagoj.

Nur mi devas lerni paroli Esperanton ĝis tiam. Ĝis nun mi nur monologas (ankoraŭ pli malbone ol skribas).

Amike,
Carola
Carola, vi estas tre kara. rido.gif
Mi scias, vi uzas la Esperanton tre bone. Ĉu en via urbo ne estas esperantistoj ?
Bedaŭrinde, mi nur skribas kaj mi ne monologas laŭte. rido.gif Estus bone, se ni povus interparoli. Mi bedaŭras, ke vi estas malproksime.

Carola L. (Prikaz profila) 12. svibnja 2007. 07:52:16

Mielo: Ĉu en via urbo ne estas esperantistoj ?
Bedaŭrinde ne. Pro tio mi startis tiu ĉi poŝtkartan kompanion. Mi ne nur skribis en la forumo, sed ankaŭ direkte al multaj lernu!-anoj. Ĝis nun mi ricevis nur malmultajn kartojn. Mi tre dankas(!) al la sendintoj.
Tamen mi esperas, ke mi povas fari ekspozicion kun multaj salutoj el la tuta mondo ankoraŭ en tiu ĉi jaro kaj tiel varbi por lernu! kaj entuziasmigi aliulojn en mia urbo por Eo.

Do bonvolu skribi kaj skribi.
Mi sopire antendas.

Ĝis,
Carola

Mielo (Prikaz profila) 24. svibnja 2007. 17:10:47

Carola, ĉu vi ne ricevis mian postkarton ankoraŭ ? Mi bedaŭrus.

Carola L. (Prikaz profila) 11. lipnja 2007. 16:41:23

Mi tre dankas al ĉiuj, kiuj skribis al mi. sal.gif

Mi tre petas pardonon al ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne ricevis respondon. Certe mi skribos en tiu ĉi semajno.
Samtempe mi havis multajn problemojn.
Unue mia computilo strikis ekde 3 semajnoj kaj al mi ankaŭ mankis tempon, ĉar mi havis limtagojn en la profesio kaj la familio.

ploro.gif Bonvolu pardoni!

Carola

Mielo (Prikaz profila) 22. lipnja 2007. 11:21:31

Kara Carola, mi ricevis vian postkarton. Dankon ! rido.gif Via urbo estas tre bela, mi vidus ĝin volonte. Nu, eble unufoje... sal.gif

EL_NEBULOSO (Prikaz profila) 22. lipnja 2007. 13:27:41

Carola,

mi ankaŭ recivis vian (tre bonan) poŝtkarton.

Dankon!

Geraldo

Carola L. (Prikaz profila) 23. lipnja 2007. 18:50:00

Karaj geamikoj,
mi estas ĝoja, ke vi fine ricevis la kartojn.

Mielo: mi vidus ĝin volonte. Nu, eble unufoje...
Mi tre ĝojus. sal.gif

Gerald, dankon por via respondo en Esperanto. Gratulon!

Salutas Carola

Charlie (Prikaz profila) 23. lipnja 2007. 21:41:06

Carola,
Kiom da poŝtkarton vi ricevis ĝis nun ?

Carola L. (Prikaz profila) 22. kolovoza 2007. 20:46:52

Charlie:Carola,
Kiom da poŝtkarton vi ricevis ĝis nun ?
Ĝis nun mi ricevis 19 kartojn el AT, BR, CO, CU, DE, DK, ES, FR, GB, HU, MX, NO, SE kaj VE.
Mi tre ĝojis pri ĉiuj. Koran dankon al ĉiuj adresantoj.
Tamen mi ŝatus ricevi plej multajn.

Bonvolu skribi plue. Plej malfrue al la 3a de oktobro mi volas ekspozicii viajn salutkartojn.

Koloba (Prikaz profila) 23. kolovoza 2007. 13:09:02

mi ankaŭ sendas nun karton.

Natrag na vrh