Vai all’indice

1000-jara urbo Jüterbog

di Carola L., 18 aprile 2007

Messaggi: 39

Lingua: Esperanto

Carola L. (Mostra il profilo) 18 aprile 2007 20:17:31

Karaj geamikoj de lernu!,

mi estas Carola el Jüterbog. Jüterbog estas malgranda urbo en Germanio, 70 km sude de Berlino.
(http://www.jueterbog.eu/
http://de.wikipedia.org/wiki/J%C3%BCterbog
- bedaŭrinde nur germanalingva )

Mia patruja urbo en tiu ĉi jaro havas 1000 jarojn.
Pro tio multaj gastoj venos tien ĉi. Oni parolos germanan, anglan kaj francan. Neniu ĉi tie parolas Esperanton. Mi pensas, en mia urbo mi estas la sola esperantistino. Mi lernis Esperanton per korespondendkurso jam antaŭ 15 jaroj. La fondiĝo de Esperanta grupo en mia urbo estis sen sukceso. Mi longe ne lernis plue kaj tiel ankoraŭ estas komencantino. Hazarde mi trovis lernu! en la interreto. Mi pensas, ke tiu ĉi paĝo estas tre, tre bonan eblecon lerni Esperanton!
Nun mi kredas, ke lernu! donas novan ŝancon varbi por Esperanto ĉi tie en mia urbo.

Mi volas fari malgrandan ekzpozicion kun lernu!-faldfolioj, lernu!-afiŝoj kaj Esperanto-mesaĝoj el la tuta mondo en nia biblioteko, kie la gastoj ankaŭ povas uzi interreton.

rido.gif Bonvolu helpi!
Mi ĝojus, se la uzantoj de lernu! helpus al mi. Estus tre bone, se mi povus montri viajn bildkartojn aŭ ret-mesaĝojn, kiuj pruvas, ke Esperanto interligas la landojn kaj kontinentojn kaj ke Esperanto estas bona ilo por amikeco kaj kunlaboro inter homoj el plej diversaj mondopartoj kaj de malsamaj gepatrajlingvoj.
Tial bonvolu skribi bondezirojn al la 1000-jara urbo Jüterbog.
Mi donos ilin al la urbestro kaj ekspozicios ilin en la biblioteko.

Se vi volas skribi poŝtkarton, skribu al:
Stadtbibliothek Jüterbog
Carola Langer
Mönchenkirchplatz 4
14913 Jüterbog
Deutschland

Mi kore dankas vin kaj sendos al vi poŝtkarton “1000 Jahre Jüterbog”.
Amike Carola

Carola L. (Mostra il profilo) 18 aprile 2007 20:25:24

Jen estas fabelo el mia urbo. saliko korektis mian tradukon. Mi kore dankas al li.

La forĝisto de Jüterbog

En la urbo Jüterbog iam vivis forĝisto. Lia domo staris proksime de la Neumarkt-pordego. Iun malfruan vesperon, kiam ĉiuj jam estis enlitigintaj por dormi, alvenis viro kun azeno. Li petis la forĝiston, ankoraŭ najli hufferojn al sia besto. Nun la forĝisto vere estis laca pro la taglaboro, sed li estis bonulo kaj li volonte faris komplezon al homoj. Tial li ankoraŭ serĉis kelkajn taŭgajn hufferojn kaj najlis ilin al la azeno.
Kiam la laboro de la forĝisto estis finita, la nekonato konfesis al li, ke li ankoraŭ ne havas restadejon por la nokto. Kiu gastejestro ankoraŭ nun akceptus fremdulon! Tial la forĝisto ankaŭ gastigis lin, kaj la azenon ili starigis en la ĉevalejon.
Venontan matenon la fremdulo frue ekstaris kaj preparis ĉion necesan por la daŭrigo de sia vojaĝo. „Kiom mi ŝuldas al vi, majstro?“ li demandis la forĝiston. „Lasu“, opiniis tiu, „tiu komplezo kostas nenion. Mi deziras al vi bonan vojaĝon!“ Sed la nekonato ne volis iri sen danki. Tial li diris al la forĝisto: „Do, esprimu tri dezirojn, mi plenumos ilin al vi.“ Pri tio la forĝisto tre miris, sed li opiniis, ke li ja povus provi tion, kaj se la deziroj ne plenumigus, tiam ankaŭ ne estus malbone. Kaj li rapide elpensis tri tre strangajn dezirojn. Kaj li diris: „Se vi povas plenumi dezirojn, tiam mi deziras jenon:
- Unue mia malnova apogsego ĉe la forno kapttenu ĉiun tiom longe, kiom mi volas.
- Due mia pomarbo malantaŭ la domo ne liberigu tiun, kiu sidas sur ĝi, antaŭ ol mi tion volas.
- Kaj trie el mia karbosako iu nur eliru, se mi liberigas lin el ĝi.“
Tiuj kuriozaj deziroj vere tre mirigis la migranton, sed li kapjese montris sian konsenton kaj diris: „Bone, estu tiel! Ankoraŭ foje koran dankon, majstro forĝisto.“ Tiam li surazenigis kaj rajdis for.

Pasis kelkaj jaroj, kaj la forĝisto apenaŭ pensis pri la deziroj, neniam li elprovis ilian plenumon. Tiam iun vesperon iu frapis je lia pordo. Li malfermis, kaj antaŭ li staris - la Morto. Tiu diris al li: „Majstro, via tempo estas finita, mi venas por preni vin.“ Certe vi povas imagi la ektimon de la forĝisto!? Kiam li iomete trankviliĝis, li pensis, ke la Morto venas iomete tro frue kaj ke li lasu al li ankoraŭ iom da tempo. Kaj li rememoris siajn dezirojn, kiuj ankoraŭ ne estis plenumitaj. Tial li afable petis la Morton eniri kaj ripozi, intertempe li volas prepari sin por la vojaĝo. La Morto konsentis, kaj la forĝisto petis lin sidiĝi en lian malnovan apodsegon. Li komforte aranĝu sin. Tion li ankaŭ faris. Sed kiam la forĝisto restadis tro longe ĉe sia preparado, la Morto volis eksalti kaj kapti la forĝiston. Sed li ne kapablis forlasi la apodsegon. Tial li ekkoleris, estis furioza kaj insultis, sed la sego firmtenis lin kvazaŭ per cenoj. La Morto ja ne sciis, ke la forĝisto eldiris sian unuan deziron, kiu estis plenumita. Kiam nun nenio helpis kaj ĉiu tirado kaj ŝirado ne estis utila, li komprenis, ke la forĝisto trompis lin. Tial li ekpetis kaj altrude petegis. Finfine la forĝisto cedis. Sed li metis kondiĉon: Se li rajtus vivi ankoraŭ dek jarojn, la Morto estus libera. Tion tiu solene promesis. Poste la forĝisto liberigis lin, kaj tuj la Morto malaperis.

La dek promesitaj jaroj fulmrapide pasis, kaj denove la malbonulo staris antaŭ li. „Forĝisto, via tempo estas finita, venu!“ Pro sekureco li tuj kaptis la viron ĉe la nuko: „Ĉi-foje vi ne ree trompos min!“ Sed ankaŭ nun la forĝisto sciis kion fari. Li diris: „Jes ja, mi plenumas mian promeson, mi tuj venos. Antaue permesu, ke mi surmetas mian mantelon, por ke mi ne sentu froston en via malvarma akompano. Intertempe pluku al vi kelkajn pomojn, certe vi estas malsata. Ĵus ili estas maturaj, kaj la eskalo ankoraŭ staras ĉe la arbo, nur suprengrimpu!“ La Morto estis malfidema, sed la maturaj pomoj estis tiom allogaj, ke li ne havis la forton rezisti la tenton. Rapide li grimpis la eskalon, dume la forĝisto iris por preni sian mantelon. Sed la forĝisto tute ne pensis pri tio, kaj li vokis al li malice: „Nur restadu supre!“ La Morto subite fariĝis suspektema kaj rapide volis malsuprensalti por kapti sian viktimon. Sed li ne sukcesis, same kiel jam antaŭ dek jaroj. Ne helpis insiste peti kaj furiozi, li denove estis superruzita. La forĝisto ankaŭ elpensis specialan aldonon. Li venigis la submajstrojn, kaj ili nun batis la fiulon per ferostangoj, ke ĉiuj liaj ostoj tremegis. En sia mizero li denove petis, ke la forĝisto liberigu lin, por ĉiam li volas lasi lin trankvila kaj neniam li volas reveni. Tion la forĝisto nur atendis. Post kiam la Morto ankoraŭfoje ripetis sian promeson, la forĝisto liberigis lin. Malice la forĝisto kaj liaj submajstroj postrigardis la Morton, kiu lame kaj kaduke malaperis.

Survoje renkontis la penige irantan la Diablo. „Kiel vi fartas, amiko?“ li demandis. Komence la Morto ne volis respondi, sed finfine li tamen rakontis sian malagrablan travivaĵon kun la forĝisto. „Ho“, nun ankoraŭ mokridis pri li la Diablo, „mi estus aranĝinta la aferon tute alimaniere! Kial vi estis tiom stulta? Do, atendu, mi venĝos vin ĉe la forĝisto. Tuj mi iros por preni lin en la inferon! Tio estos rostaĵo!“ Tiel la Diablo iris al la forĝejo, frapis sur la pordon kaj petis tranoktadon. Ĉar jam estis malfrue la forĝisto nur rigardis singarde tra la serurtruo. Kiam li ekvidis la kornohavulon, li lasis la riglilon antaŭ la pordo kaj vokis laŭte: „Bona amiko, estas jam malfrue en la nokto. Je tiu tempo mi ne povas malfermi la pordon. Sed se vi povas rampi tra la serurtruo, mi gastigos vin.“ La diablo ridis kaj pensis: Se ne temos pri io alia, mi vin tamen kaptos! Kaj huŝ li glitis en la truon; sed dum la eligo ĉe la alia flanko atendis lin malbona surprizo. La forĝisto estis pli ruza ol la Diablo, kaj li estis metinta sian karbosakon antaŭ la serurtruon. Tiel la diablo falis en tiun nigran malliberejon. Tuj la sako estis ligfermita. Poste la submajstroj portis la sakon sur la amboson kaj prenis siajn pezajn forĝmartelojn. Estiĝis gaja ludo, kiam ili en la takto batis sur la sakon. La diablo saltis tien kaj reen, sed la marteloj trafis bone, kaj baldaŭ li estis ege molbatita. Kio alia restis al li ol petegi pri libero kaj promesi al la forĝisto, ke li por ĉiam volas lasi lin trankvila. Tiajn vortojn la forĝisto volonte aŭdis kaj li malfermis la sakon. Fulmrapide la Diablo fuĝis tra la serurtruo.

Laŭdire li forkuris de Jüterbog en alian direkton ol la Morto, por ke li ne rerenkontu lin. Ja, malbonŝancon sekvas moko. Sed mi ne scias, ĉu la ruza forxgisto ankoraŭ hodiaŭ vivas en Jüterbog, ĉar ja nek la Morto nek la Diablo volis havi lin.

"Der Schmied von Jüterbog" tradukis el germana de Carola Langer
(el "Sagen aus Heide und Spreewald". - Bautzen : Domowina-Verl.)

Charlie (Mostra il profilo) 18 aprile 2007 20:54:43

Saluton Carola, Gratulon al via urbo pro ĝia mila naskiĝtago. Morgaŭ mi certe sendos al vi poŝtkarton de la angla laga regiono.

Pino (Mostra il profilo) 21 aprile 2007 07:38:38

Bela rakonto. Gratulon! Sed nun, kie estas la forĝisto? Ĉu li estas nun laca kaj alta?

Mi skribas postkarton. Mi bondeziras longan vivadon por Jütebog.

manu_fr (Mostra il profilo) 26 aprile 2007 17:03:54

Saluton kara !

Ĉu vi laboras en biblioteko ?
Jen mi sendis amikan poŝtkarton hodiaŭ, kun tre bela stampilo de la biblioteko de Sélestat (simple prononcu Selesta).
Rigardu la imaĝon sube (espereble ĝi funkcias).
Ĝi montras la literon "S" farita de monaĥo en mezepoka libro (Le Livre des Miracles de Sainte-Foy = la libro de la mirakloj de Sankta-Foa).
La biblioteko de Selestat ne situas en la reĝiono, kie mi loĝas, sed ĝi estas ege riĉa en tiaj trezuroj.
Ĉu vi ŝatas la Mezepokon ?
Ankaŭ la poŝtkarto montras la bazilikon, de kie mi loĝas, ĉar ĝi estas ege fama loko en Sudfrancio (pro la restoj de Sankta Maria Magdalena).

amike

Manu

Carola L. (Mostra il profilo) 26 aprile 2007 18:14:17

Saluton Charlie, Pino kaj Manu,

bonvolu pardoni, ke mi respondas nur hodiaŭ.
La preparado de la festo postulas multe da tempo. Ĉiuj enloĝantoj de la urbo partoprenas.

Mi jam ĝojas, ĉar vi volas skribi poŝtkarton. Se mi ricevas ilin, mi sciigos al vi kaj sendos al vi karton de mia urbo.

Mi tre esperas, ke ankaŭ aliuloj skribos al la 1000a naskiĝtago de la urbo Jüterbog.

Mi senpacience atendas kartojn kaj estas scivola pri kiu poŝtkarto havos la plej longan itineron. Al la forsendinto/-ulo de ĝin mi sendos malgrandan surprizon.

sal.gif Amike,
Carola

Bonvolu ne senti inhibiciojn, korekti miajn erarojn. Mi ankoraŭ lernas E-on.

Carola L. (Mostra il profilo) 26 aprile 2007 18:20:54

Pino:Sed nun, kie estas la forĝisto?
Oni diras, ke li ankoraŭ vivas en nia urbo. Sed neniu en hodiaŭa tempo vidis lin. Mi bedaŭrinde ankaŭ ne. demando.gif

Carola

Carola L. (Mostra il profilo) 26 aprile 2007 18:53:17

manu_fr:
Ĉu vi laboras en biblioteko ?
Ĉu vi ŝatas la Mezepokon ?
Rigardu la imaĝon sube (espereble ĝi funkcias).
Jes. Mi estas bibliotekistino kaj mi laboras en tre bela biblioteko en iama mezepoka monaĥpreĝejo. Nun estas la urba bibblioteko.

La konstruaĵoj kaj artaĵoj el la mezepoko al mi tre plaĉas. Sed mi ne volus vivi en tiu ĉi tempo. Mi pensas, ke Mezepoko estis tre malfacila tempo.

Jes, ĝi funkcias. Bedaŭrinde mi ne konas legi skribon. Sed estas tre artlerta.

Amike,
Carola

manu_fr (Mostra il profilo) 26 aprile 2007 22:45:51

Carola L.:
mi ne konas legi skribon. Sed estas tre artlerta.
Ĉu vi volas diri, ke la teksto estas mallegebla ?
Jen jes, ankaŭ por mi !
okulumo.gif
amike

Manu

Carola L. (Mostra il profilo) 27 aprile 2007 14:06:49

Charlie:Saluton Carola, Gratulon al via urbo pro ĝia mila naskiĝtago. Morgaŭ mi certe sendos al vi poŝtkarton de la angla laga regiono.
Saluton Charlie,
hodiaŭ mi ricevis vian poŝtkarton. Koran dankon! rido.gif
Estas la unua(!) Esperanto-karto al mia urbo pro ĝia 1000a naskigtago. Mia poŝtkarto al vi morgaŭ estos survoje.

La kontrasto de la lagoj kaj montoj estas interesaj. Ĉu la laga regiono estas ferioregiono? Mi ankoraŭ ne aŭdis pri tio.

Amike,
Carola

Torna all’inizio