Virinoj kaj ilia beleco
de Terurĉjo, 2007-aprilo-18
Mesaĝoj: 68
Lingvo: Esperanto
super-griek (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 10:36:13
manu_fr:Fakte, la origino de la vorto "macho" estas Hispana, sed eĉ en la Hispanlingva "la vortaro" ankaŭ mi ne povas trovi tradukon.Terurĉjo:(...)Bedaŭrinde, ni, viroj, unuavice ŝatas, valorigas en niaj virinoj belecon eksteran, ne internan. Tio ja estas nia besta naturo. Nur poste ni komprenas, ke vera beleco estas ofte interna. (...)Saluton !
Mi pensas, ke vi plejparte eraras. Via vizio de l'amo estas tute malvera. Vi estas "macho" (francie), sed mi ne trovas la tradukon esperante.
Mi kredas ke vi mislegis la mesaĝon de Terurĉjo, ĉar li skribis unuavice , kaj li ankaŭ aldonis ke poste ni komprenas, ke vera beleco estas ofte interna.
El tio mi derivas ke Terurĉjo ne volas diri ke viroj vidas nur la eksteran belecon de inoj, sed ke tio estas la unua aĵo kiun ili vidas - kaj mi, verŝajne kune kun la plejparto de ĉiuj viroj, opinias ke tio ja veras.
Sed tamen, mi bonvolus plu legi pri via opinio.
andreasvc (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 12:27:08
Terurĉjo:Estimata Manu!Mi konsentas. Sed iuj estas pli bestaj ol aliaj
Ankaŭ vi estas poeto!
Bedaŭrinde, ni, viroj, unuavice ŝatas, valorigas en niaj virinoj belecon eksteran, ne internan. Tio ja estas nia besta naturo. Nur poste ni komprenas, ke vera beleco estas ofte interna.
Terurĉjo:Sed virinoj estas pli saĝaj ol viroj, ĉar ne ekzistas virino, kiu edziniĝis nur tial, ke ŝia edzo havas sveltajn gambojn.Ĉu vi certas? Kaj virinoj kiuj edziniĝis por mono!? Tio okazas, mi certas.
manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 14:48:07
super-griek:kaj mi, verŝajne kune kun la plejparto de ĉiuj viroj, opinias ke tio ja veras.Pardonu, sed ne estas mia kazo.
Sed tamen, mi bonvolus plu legi pri via opinio.
Simple.
La cerbo primara ekzistas same ĉe viroj kiel ĉe virinoj, sed estas la cerbo nur de la survivo (kompreneble la reprodukcio seksuala necesas por fari survivi la specon). Ĝi nomiĝas la reptilan cerbon.
Jen ne traktu virinoj kiel objektoj, mi petas.
La homo ne plu estas reptilo de longe.
Oni vivas en evoluitaj civilacioj nuntempe.
Kaj de pli, laŭ mia propra sperto, pli ofte estas la virinoj, kiuj elektas virojn, ke la kontraŭon, se vi volas scii.
En niaj okcidentaj civilizacioj, de pli, estas amuza, kiom ofte la virinoj ne plu bezonas de la viroj, de kiam ili havas infanojn.
"Viroj, por kion fari ? ", oni ofte entendas. Mi komprenas tian mesaĝon.
Verdire, mi ĉiam bedaŭregas, preskaŭ vomas, kiam oni traktas virinojn same kiel objektojn, aŭ parolas pri virinoj tiele.
Tio estas rezulto de jarcentoj de malbona edukado.
En Francio, oni ankoraŭ mortigis virinojn kun ŝtonoj, aŭ bruligis ilin, en la lastaj jaroj.
Pro tio mi ege hontas esti viro.
Kaj, parenteze, mi persone jam faris la amon kun tre "malbelajn" virinojn.
Beleco estas sento tre persona.
Tio, mi esperas, donas esperon al ĉiuj, viroj kaj virinoj, belaj kaj malbelaj, dikaj kaj maldikaj, junaj kaj maljunaj, samseksemaj kaj malsamseksemaj.
Ĉar espero estas parto de esperantismo.
Espero, ke ne ĉiuj la viroj estus primaraj.
super-griek (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 18:51:30
manu_fr:Mi komprenas kaj kredas ke estas bone ke vi vere tiel pensas, estas bela aĵo.super-griek:kaj mi, verŝajne kune kun la plejparto de ĉiuj viroj, opinias ke tio ja veras.Pardonu, sed ne estas mia kazo.
Sed tamen, mi bonvolus plu legi pri via opinio.
Simple.
La cerbo primara ekzistas same ĉe viroj kiel ĉe virinoj, sed estas la cerbo nur de la survivo (kompreneble la reprodukcio seksuala necesas por fari survivi la specon). Ĝi nomiĝas la reptilan cerbon.Mi ne konas tiun sciencan teorion, do mi ne kapablas ion aldoni, escepte ke mi en diversaj lokoj legis ke la vira kaj ina cerboj fundamente diferencas (sed mi ne scias ekzakte kiom diferencaj ili estas).
Jen ne traktu virinoj kiel objektoj, mi petas.Mi ĉiam provas agi laŭ tiu etika leĝo, kaj mi opinias ke ni en tiu-ĉi forumo ne rompis ĝin (sed ĉu eble estas nur ĝenerala konsilo?). Mi nur diris ke beleco en inoj kaj beleco en aĵoj (kaj viroj, bestoj, plantoj ktp povas esti aldonataj al tiu listo) estas esence samaj.
La homo ne plu estas reptilo de longe.Certe veras ke ni ne plu estas reptiloj, sed bedaŭrinde niaj civilacioj ne ĉiam estas tiel evoluintaj... Sed ni certe provu ilin tiel fari! Se mi ne pensus tiel, mi probable ne estus esperantisto.
Oni vivas en evoluitaj civilacioj nuntempe.
Kaj de pli, laŭ mia propra sperto, pli ofte estas la virinoj, kiuj elektas virojn, ke la kontraŭon, se vi volas scii.Kaj sciencaj studoj konfirmas tiun sperton. Tre bona observacio, miajn komplimentojn .
En niaj okcidentaj civilizacioj, de pli, estas amuza, kiom ofte la virinoj ne plu bezonas de la viroj, de kiam ili havas infanojn.Laŭ mi, estas bedaŭra aĵo (sed eble estas nur ĉar mi-mem estas viro). Tiaj deklaroj min dolorigas.
"Viroj, por kion fari ? ", oni ofte entendas. Mi komprenas tian mesaĝon.
(...) En Francio, oni ankoraŭ mortigis virinojn kun ŝtonoj, aŭ bruligis ilin, en la lastaj jaroj.Ĉu vere? Mi ne jam tion aŭdas... Mi esperis ke tiaj aferoj ne plu okazus grandkvante en hodiaŭa Francio. Verŝajne, ni estas eĉ malpli civilizitaj ol mi kredis.
Pro tio mi ege hontas esti viro.
(...)Beleco estas sento tre persona.Tute ĝuste.
Mi ĉi-tie volas citi miajn proprajn vortojn:
super-griek:Laŭ tiu teorio, la vidanto kaj la belulo ambaŭ estas kaŭzoj de la beleca sperto – sed la vidanto estas pli grava. (...)
Do se la vidanto ne povas aŭ ne volas vidi belecon, li ne vidos ĝin; se li ja povas kaj ankaŭ volas, li tamen ja vidos belecon kaj li ja spertos la plezuran belecan senton.
manu_fr:Tio, mi esperas, donas esperon al ĉiuj, viroj kaj virinoj, belaj kaj malbelaj, dikaj kaj maldikaj, junaj kaj maljunaj, samseksemaj kaj malsamseksemaj.Mi kredas ke vi volas diri primitivaj, ne primaraj (tio estus misfrancemaĵo - ĉu estas komprenebla vorto? - kiun multaj ne komprenos), sed cetere mi volas diri al ĉiuj:
Ĉar espero estas parto de esperantismo.
Espero, ke ne ĉiuj la viroj estus primaraj.
Tiu-ĉi ulo pravas, aŭskultu lin! Espero ja estas tre grava parto de esperantismo.
Mi ree provos klarigi mian opinion, esperante ke ĉiuj eblaj miskomprenaĵoj (ni ne forgesu, ke ni estas diskutantaj en alia lingvo ol niaj gepatraj!) malaperos:
Malgraŭ ke la plej grava beleco ĉe inoj estas interna, la unua aĵo kiun viroj vidas (tiel ne povus esti alimaniere) kiam ili vidas iun ajn inon, estas ilia ekstera formo. Nur se ili ekkonas inojn, ili povas vidi ankaŭ internan belecon.
Mi vidas ke vi, estimata Manu_fr, estas ulo kiu multe pripensas kaj estas opiniplena, kaj tio mi ja ŝatas kaj ankaŭ respektas, malgraŭ ke niaj opinioj foje estas malfacile kunigeblaj .
Amike,
Andreo.
manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 20:36:19
super-griek:Kaj mi, ke vi estas matura junulo. Tio plenesperas min.
Mi vidas ke vi, estimata Manu_fr, estas ulo kiu multe pripensas kaj estas opiniplena, kaj tio mi ja ŝatas kaj ankaŭ respektas, malgraŭ ke niaj opinioj foje estas malfacile kunigeblaj .
Dankon por via mesaĝo, kaj kontinuu al havi propran, repondecan vidpunkton pri inoj, sen aŭskulti stultaĵojn de maledukitaj viroj.
Ili sufiĉe plenplenas la teron.
Tio tre gravas.
amike
Manu
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 22:29:15
Nun mi fakte ekvidis tion.
Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-23 07:01:03
Terurĉjo:Oni rakontis al mi, ke eŭropanoj, krom angloj, ne komprenas humuron.Kiu rakontis al vi pri tiu ? Laŭ mi, la homoj estas similaj ĉie. Unu homo estas humura alia homo estas ne humura. Kvankam, egzistas la "angla humuro", kio estas iom bizara, "arbhumuro".
Nun mi fakte ekvidis tion.
Ĉu vi pensas, ke la ĉi-tieaj esperantistoj ne estas humura ?
manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-23 12:12:54
Terurĉjo:Oni rakontis al mi, ke eŭropanoj, krom angloj, ne komprenas humuron.Terurĉjo !
Nun mi fakte ekvidis tion.
Humuro estas tre relativa, kiel la beleco.
Kaj la "oni diras" ne faras vidpunkton objektivan.
Ŝajnas nure, ke oni (vi kaj mi) eble ne havas la saman (humuron), almenaŭ pri virinoj.
Sed mi eble tuŝis fragilan punkton, kaj tio estis utila, mi esperas.
Neniam estas tro malfrue !
Edukeme, Manu
Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-23 12:49:19
super-griek (Montri la profilon) 2007-aprilo-23 16:58:31
Géhel:Saluton,Dankon, mi ŝatas la vorton
"Macho" = virviro
Mi vidas ke vi ankaŭ estas Belgo. En kiu parto de la lando vi loĝas? Mi Antverpenie sed ne Antverpene (aŭ por tiuj kiuj ne tre bone konas la Belgian geografion : mi loĝas en la provinco Antverpenio, sed ne en la Antverpenia ĉefurbo, kiu nomiĝas Antverpeno).
Mendacapote:Mi abomenas la ĝenan kaj tedan sencon ke ĉi tiu fadeno atingis. Mi ege bedaŭras.Ni do provu ŝanĝi tiun sencon .
Mi pensas ke mi ja scias ion kion oni povas ankoraŭ fari en tiu-ĉi 'fadeno' (mi antaŭe miris pri la Anglema vorto, sed mi nun ja ŝatas ĝin):
Ni jam vidis ke beleco estas relativa. Ni estas internacia aro, kaj eble interesus kompari niajn individuajn pensojn pri (ina) beleco. Mi jam provis tion fari en mia unua mesaĝo, vi ĉiam povas ĝin (re)legi se vi deziras.