본문으로

Demandon pri -o, -ul kaj -ec

글쓴이: Pk_JoA, 2010년 7월 30일

글: 3

언어: Esperanto

Pk_JoA (프로필 보기) 2010년 7월 30일 오후 7:42:31

Saluton! Mi eskribas ĉi tio ĉar, por mi, ne estas klara kio estas la diferenco (aû kiel mi povas uzi) -o, -ul kaj -ec.

Ekzemplon: La vorto: "Kar". Kio estas la diferencio inter "karo", "karulo" kaj "kareco". Mi bone distingas la du lastaj, sed:

1) Se "karulo" aplikas al "ulo" (ĵuste)
2) Kaj, kareco aplikas al kvalitoj aû proprietoj el la vorto "kar"

Do, pro kio estas "karo"? Ĉar oni jam havas vorto por uloj kaj kavalitoj. Al kio "karo" aplikas?

Ĝis revido kaj dankon!

tommjames (프로필 보기) 2010년 7월 30일 오후 10:33:41

Pri la diferenco inter "kareco" kaj "karo", eblas diri ke "kareco" temas pri eco atribuebla al iu/io (ekzemple "ŝia kareco"), dum "karo" enhavas la ideon de la abstrakta koncepto en pli ĝenerala senco. Tamen en la praktiko "karo" povus rilati al la unue menciita ideo, kaj ankaŭ substantive indiki karan aĵon aŭ homon, depende de la kunteksto.

PMEG diras la jenon pri belo/beleco:

PMEG:belo = abstrakta ideo pri belo, bela afero aŭ belo kiel kvalito de io → beleco = belo kiel kvalito de iu aŭ io
Sed tio certe ne estas firma regulo. En la literaturo oni iafoje vidas esceptojn al tiu skemo, kie la vortoj efektive uziĝas interŝanĝeble.

Pk_JoA (프로필 보기) 2010년 8월 1일 오전 4:29:17

Dankegon al vi! Mi kredas ke mi komprenas nun ridulo.gif

다시 위로