Sisu juurde

Esperanto mankas esprimojn?

kelle poolt Jorn644, 1. august 2010

Postitused: 30

Keel: Esperanto

Chainy (Näita profiili) 3. august 2010 14:25.06

miĥil:Tio do ŝajnas esti fuŝo, supozeble temas pri instruado.
Ŝajne nenia ajn fuŝo... Rigardu en la Tekstaro - tie troviĝas multaj ekzemploj de 'edukado' kiam klare temas pri 'instruado' de lernantoj, studentoj ktp...

Ekzemple, el "Monato" la jenaj:

"Eĉ pli vunda restas la stato de publikaj servoj (transporto, edukado, sano, ...)"

"Dume evidentiĝis, ke ĉe kolegio Sakata, en gubernio Yamagata, kontraŭleĝe studis 342 ĉinoj kaj 13 japanoj: la ministrejo pri edukado kaj scienco fiksis la nombron ĉe 200."

Kaj estas multe pli da tiuspecaj ekzemploj

mihxil (Näita profiili) 3. august 2010 15:39.23

Chainy:

Do bone, eble la fuŝo estas ofta, kaj eble pro tio jam 'ĝusta'malgajo.gif Fakto estas ke tiu signifo 'instrui' mankas en PIV (almenaŭ PIV '94) kaj Revo, kaj al mi ĝi ŝajnas maldezirinda, ĉar ja la radiko 'instru/' por tio povas taŭgi.

Supozeble oni povas diri ke instruado estas ia specifa formo de edukado (tiu fare de instruistoj, 'direkti la elvolviĝon de intelektaj kapabloj'), kaj ke oni do povus uzi 'edukado' kie 'instruado' verdire pli konvenus. Probable pro nacilingvaj influoj oni emas tion fari. Sed estas iom strange ke pro tiu emo, homoj nun eĉ ne plu kuraĝas uzi ĝian originan signifo ('eduki infanon'), kaj nun ekelpensas alternativojn.

darkweasel (Näita profiili) 3. august 2010 16:56.48

miĥil:Fakto estas ke tiu signifo 'instrui' mankas en PIV (almenaŭ PIV '94) kaj Revo
Ankaŭ en PIV 2002 ĝi ne estas.

Chainy (Näita profiili) 3. august 2010 20:53.51

darkweasel:
miĥil:Fakto estas ke tiu signifo 'instrui' mankas en PIV (almenaŭ PIV '94) kaj Revo
Ankaŭ en PIV 2002 ĝi ne estas.
Evidente estas granda konfuzo ĉi tie! NPIV 2002 priskribas universitaton kiel 'centro de supera instruado... kaj esplorado..." Sed en Vikipedio, ili decidis priskribi universitaton kiel "institucio de edukado kaj esploro".

Mi provis elpensi bonan teorion por kompreni la signifon de '[bon]edukita', sed nun mi ne certas... koŝmar'

mihxil (Näita profiili) 3. august 2010 22:12.16

Sed en Vikipedio, ili decidis priskribi universitaton kiel "institucio de edukado kaj esploro".
Tio ŝajnas al mi ŝanĝinda. PIV estas libraĉo, sed al mi ŝajnas ke ĉi-kampe ĝi pravas kaj 'instruado' vere pli precize priskribas pri kio fakte temas.
koŝmar'
Jes, prave. Min daŭre genas tio. Se oni ekfoliumas en vortaro kiel PIV kaj provas kompreni la signifojn de vortoj, oni daŭre malkovras sinonimojn aŭ duonsinonimojn kaj post mallonga tempo oni, eltirinte kelkajn harojn, ekdemandas sin kial ĉio devas esti tiom diable komplika.

sergejm (Näita profiili) 4. august 2010 4:44.34

darkweasel:
miĥil:Fakto estas ke tiu signifo 'instrui' mankas en PIV (almenaŭ PIV '94) kaj Revo
Ankaŭ en PIV 2002 ĝi ne estas.
Pli atente legu ties ekzemplojn. Kelkaj el ili implicas signifon 'instrui'.
Kiam lernanto tutan jaron loĝas en lernejo kaj revenas al gepatroj nur dum ferioj, tiam oni ne nur instuas, sed ankaŭ edukas en tiu lernejo.

novatago (Näita profiili) 5. august 2010 0:24.09

sergejm:Kiam lernanto tutan jaron loĝas en lernejo kaj revenas al gepatroj nur dum ferioj, tiam oni ne nur instuas, sed ankaŭ edukas en tiu lernejo.
Fakte, en multaj lokoj de la mondo, en lernejoj ĉiam edukis kaj instruis kaj multaj gepatroj sendis lernejen al siaj gefiloj por ambaŭ aferoj, kiuj en la unuaj homaj jaroj estis tute ligitaj. Mi dirus ke tio nuntempe ne okazas sed mi ne parolos pri tio nun. Verŝajne en universitatoj antaŭe oni disciplinis ankaŭ al gelernantoj kvankam eble tio jam ne estis ĉefa celo. Eĉ se tio hodiaŭ ŝanĝiĝis, multaj homoj opinias ke instruitaj homoj estas edukitaj homoj. Tio ne nepre estas tiel sed ĉar tiu opinio estas en la homa menso jam de pluraj jarcentoj, malfacile ĝi ŝanĝiĝos.

Tiuj vortoj ne estas samsignifaj sed laŭ la kunteksto ili povus estis samsignifaj.

Ĝis, Novatago.

Hauxkins (Näita profiili) 5. august 2010 7:55.16

Kial ne kreu vian propran vorton?

Proponas mi na "gvidkreski", "viv-zorgi" aǔ simila. Preferas mi la unuan.

sergejm (Näita profiili) 5. august 2010 11:03.03

Haŭkins:Kial ne kreu vian propran vorton?

Proponas mi na "gvidkreski", "viv-zorgi" aǔ simila. Preferas mi la unuan.
Ĉi okaze, "gvidkreski" anstataŭos "esti edukata", "eduki" estos "gvidkreskIGi"

darkweasel (Näita profiili) 5. august 2010 11:06.06

Haŭkins:Kial ne kreu vian propran vorton?
Ĉar ne ekzistas kialo krei malkutiman kunmetaĵon, kiam patri bone esprimas, pri kio temas.

Tagasi üles