Al la enhavo

Kial vi ne skribas esperante?

de zan, 2010-aŭgusto-03

Mesaĝoj: 52

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 02:08:51

Mi ĉiam miras, ke la angla forumo estas ĉiam vigla nek pro komencanta demando nek pro anonco al anglaparolantoj sed pro tre interesa temo. Bedaŭrinde mi ne povas legi la anglan. Bonvolu skribi ankaŭ en Esperanto interesan diskuton. Mi supozas, ke esperantistoj plej interesiĝas pri Esperanto mem. Ekzemple, kiel esti Esperanto. Ĉu ne?

patrik (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 02:47:33

Mi mem komencis fadenojn en la anglalingva forumo, do mi mem kulpas pri tio. lango.gif

Nun, kiam vi mem tion rimarkis, mi ne scias, kiel respondi. Fari fadenojn en la anglalingva forumo estas kutimaĵo por mi. Tamen, oni povas rigardi tiujn kiel promociilojn por plibonsentigi la anglalingvajn komencantojn (ĉar notindas, ke la plejmulto el la komencantoj almenaŭ povas kompreni la anglan, kaj eĉ neEsperantistoj povas kompreni la enhavojn, ĉu ne?).

Multaj el la temoj temas pri la pensoj de komencantoj kaj spertaj anglalingvaj Esperantistoj, do ne estus surprize por ili esprimi tion en la angla, ĉu ne? okulumo.gif

Almenaŭ, de nun, mi provos krei faredojn en la aliaj forumoj por la gajno de neanglalingvemaj Esperantistoj.

fizikisto (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 07:12:35

Ho, ĉi tie mi skribas preskaŭ nur esperante. Mi uzas lernu! por lerni kaj plibonigi miajn esperantajn kapablojn, do kial mi skribu en la angla?
Kompreneble, de tempo al tempo mi ankaŭ skribas en iuj germanaj kaj anglaj fadenoj, sed mi plej ŝatas la esperantajn forumojn.

Leporino (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 07:46:18

Ankaŭ mi preferas skribi kaj legi en la esperantaj fadenoj.

Simple komencu fadenon kun aferoj kiuj interesas vin!
Multaj de la lernu-uzantoj estas babilemaj.
okulumo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 09:47:56

Jen la sama fadeno en la angla forumo: Post in it instead of about it.

Mi mem aktivas kaj en la angla, kaj en la germana kaj en la esperanta forumpartoj, kaj fojfoje mi skribas mesaĝon al la franca forumparto (sed tiun lingvon mi ne tre bone regas). Tio ne ŝajnas al mi problemo, ĉar en ĉiuj tiuj forumpartoj estas interesaj fadenoj, kaj por mi pli gravas ĉu la temo min interesas ol en kiu lingvo oni ĝin diskutas.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 09:48:26

Mi jam antaŭ longe plendis pro tio, kaj tiam mi demandis: kie estas la esperantistaro?

Mi komprenas ke iu uzu naciaj lingvoj por fari demandojn aŭ respondojn. Sed foje ni vidas grandajn paroladojn inter homoj kiuj ŝajne bone komprenas Esperanton! Do kial ŝteli de la aliaj la plezuron pri kompreniĝo aŭ partopreniĝo?

Amike
Belmiro

jeeks (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 10:29:51

Mi tre ŝatas legi interesajn esperantlingvajn fadenojn.
Kaj mi ofte volis skribi mesaĝojn, sed mi ne trovis ĝustajn vortojn por esprimi mian opinion malgajo.gif

vincas (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 11:01:29

44% da homoj respondis ke "Mi volas skribi esperante sed ne trovas interesan fadenon en Eo". Do kial tiaj 44 % da homoj mem ne kreas interesajn fadenojn?

Hispanio (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 11:15:05

Mi legas fadenojn en Esperanto, en la angla, en la franca, en la hispana, kaj kelkfoje en aliaj lingvoj (nur pro scivolemo okulumo.gif).

Mi ne multe partoprenas en la forumo, ĉar mi ŝatas legi la diskutojn kaj la babiladon de la partoprenantoj.

Tamen, lastatempe mi partoprenis pli rideto.gif. Mi nur partoprenas en la forumoj en Esperanto, en la hispana kaj en la angla.

Chainy (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 11:24:10

Kial ne eblas respondi en la enketo, ke mi ja skribas en Esperanto!? demando.gif

Por mi estas interesaj la lingvaj demandoj, kiuj aperas ĉe la forumo.

Mi ankaŭ skribas ĉe la angla forumo, ĉar mi estas el Anglujo...

Reen al la supro