הודעות: 52
שפה: Esperanto
zan (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2010, 02:08:51
patrik (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2010, 02:47:33
Nun, kiam vi mem tion rimarkis, mi ne scias, kiel respondi. Fari fadenojn en la anglalingva forumo estas kutimaĵo por mi. Tamen, oni povas rigardi tiujn kiel promociilojn por plibonsentigi la anglalingvajn komencantojn (ĉar notindas, ke la plejmulto el la komencantoj almenaŭ povas kompreni la anglan, kaj eĉ neEsperantistoj povas kompreni la enhavojn, ĉu ne?).
Multaj el la temoj temas pri la pensoj de komencantoj kaj spertaj anglalingvaj Esperantistoj, do ne estus surprize por ili esprimi tion en la angla, ĉu ne?
Almenaŭ, de nun, mi provos krei faredojn en la aliaj forumoj por la gajno de neanglalingvemaj Esperantistoj.
fizikisto (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2010, 07:12:35
Kompreneble, de tempo al tempo mi ankaŭ skribas en iuj germanaj kaj anglaj fadenoj, sed mi plej ŝatas la esperantajn forumojn.
Leporino (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2010, 07:46:18
Simple komencu fadenon kun aferoj kiuj interesas vin!
Multaj de la lernu-uzantoj estas babilemaj.
darkweasel (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2010, 09:47:56
Mi mem aktivas kaj en la angla, kaj en la germana kaj en la esperanta forumpartoj, kaj fojfoje mi skribas mesaĝon al la franca forumparto (sed tiun lingvon mi ne tre bone regas). Tio ne ŝajnas al mi problemo, ĉar en ĉiuj tiuj forumpartoj estas interesaj fadenoj, kaj por mi pli gravas ĉu la temo min interesas ol en kiu lingvo oni ĝin diskutas.
Belmiro (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2010, 09:48:26
Mi komprenas ke iu uzu naciaj lingvoj por fari demandojn aŭ respondojn. Sed foje ni vidas grandajn paroladojn inter homoj kiuj ŝajne bone komprenas Esperanton! Do kial ŝteli de la aliaj la plezuron pri kompreniĝo aŭ partopreniĝo?
Amike
Belmiro
jeeks (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2010, 10:29:51
Kaj mi ofte volis skribi mesaĝojn, sed mi ne trovis ĝustajn vortojn por esprimi mian opinion
vincas (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2010, 11:01:29
Hispanio (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2010, 11:15:05
Mi ne multe partoprenas en la forumo, ĉar mi ŝatas legi la diskutojn kaj la babiladon de la partoprenantoj.
Tamen, lastatempe mi partoprenis pli . Mi nur partoprenas en la forumoj en Esperanto, en la hispana kaj en la angla.
Chainy (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2010, 11:24:10
Por mi estas interesaj la lingvaj demandoj, kiuj aperas ĉe la forumo.
Mi ankaŭ skribas ĉe la angla forumo, ĉar mi estas el Anglujo...