إلى المحتويات

Sporto

من fizikisto, 5 أغسطس، 2010

المشاركات: 18

لغة: Esperanto

Mustelvulpo (عرض الملف الشخصي) 6 أغسطس، 2010 6:50:56 م

Antaŭe, kiam mi estis juna, mi ludadis teamsportojn- bazopilkludon kaj usonan futbalon. Nuntempe, mi ludas nur golfon kaj kegloludon (tamen, ili ja estas sportoj!). Mi ankaŭ ŝatas la bicikladon, kaj mi faras tion plurfoje ĉiu semajno.

qwertz (عرض الملف الشخصي) 6 أغسطس، 2010 7:05:39 م

Mi ŝatas vojaĝobiciklado (Trekking). Ankaŭ ekzistas biciklista esperantisto komuno.

Ĉu bicikli? Jes nature! rideto.gif

Leporino (عرض الملف الشخصي) 6 أغسطس، 2010 7:25:32 م

Belmiro:
Leporino:Mi praktikas bastonmarŝadon (Nordic Walking) 4-5 horojn semajne.
Ĉu vere vi bezonas bastonon?
Amike!
He he! Ne, mi ne jam estas tiom aĝa. rido.gif

Sed por trejnigi la tutan korpon estas pli bone kaj efektive. Se vi nur ĵogas (sen bastonoj), la supra parto de la korpo ne estas tiel trejnigita. Estas kiel skiado.

Elprovu ĝin!
sal.gif

biguglydave (عرض الملف الشخصي) 6 أغسطس، 2010 8:06:41 م

Getriatluloj ĉiam mirigas min ĉar ili tre tenemas kaj konkursemas! Mi konsentis ke vi ĉiuj certe admirindas!

Tio hazarde scivolemigas min ĉu la vorto “sportema” havas konkursema nuancon Esperante? Ĉu iu ajn povos helpi min?

Ne certas ke mi taŭge sportemas, ĉar mi nek freneze nek konkurse emas fari ion. Tamen, mi labortage faras 14-kilometran rondvojaĝon marŝante inter hejmon kaj laborejon. Ĉefe pritemas benzinŝparon kaj malŝtreciĝon. Ĉu eble “transporti” pli taŭgas ol “sporti”?

Belmiro (عرض الملف الشخصي) 6 أغسطس، 2010 8:34:04 م

Leporino: Elprovu ĝin!
Ne! Fakte estas mi tiu kiu preskaŭ bezonas bastonon...!

fizikisto (عرض الملف الشخصي) 6 أغسطس، 2010 8:49:31 م

biguglydave:Tio hazarde scivolemigas min ĉu la vorto “sportema” havas konkursema nuancon Esperante? Ĉu iu ajn povos helpi min?

Ne certas ke mi taŭge sportemas, ĉar mi nek freneze nek konkurse emas fari ion.
Laŭ mi, oni ne devas esti freneza aŭ konkursema por esti sportema. Plej multaj homoj sportas simple laŭplaĉe aŭ pro sanigaj kialoj.

fizikisto (عرض الملف الشخصي) 6 أغسطس، 2010 9:02:08 م

qwertz:Mi ŝatas vojaĝobiciklado (Trekking). Ankaŭ ekzistas biciklista esperantisto komuno.

Ĉu bicikli? Jes nature! rideto.gif
Jes, tio estas tre bona maniero vojaĝi. Antaŭ pli ol dek kvin jaroj ankaŭ mi faris kelkajn biciklovojaĝojn kun mia edzino, inter aliaj al francujo, al anglujo kaj al svedujo.
Nun mi havas gefilojn kaj mi ne plu faris tion. Tamen, la gefiloj nun estas sufiĉe aĝa (ili havas 13 kaj 15 jarojn), do eble mi povos vojaĝbicikli kun la tuta familio.

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 6 أغسطس، 2010 9:05:27 م

RiotNrrd:Mi pigregas, kvankam mi scias ke mi devus sporti.
+1

Mi tute ne faras sporton ekster la sportlecionoj en la lernejo. Nu, mi penas ofte uzi ŝtuparojn anstataŭ liftojn aŭ rulŝtuparojn, kaj tiel ne trodikiĝi.

Fojfoje mi promenas longdistance en mia libertempo, kio ankaŭ estas ia "sporto", ĉu ne?

عودة للاعلى