Sporto
від fizikisto, 5 серпня 2010 р.
Повідомлення: 18
Мова: Esperanto
Mustelvulpo (Переглянути профіль) 6 серпня 2010 р. 18:50:56
qwertz (Переглянути профіль) 6 серпня 2010 р. 19:05:39
Ĉu bicikli? Jes nature!
Leporino (Переглянути профіль) 6 серпня 2010 р. 19:25:32
Belmiro:He he! Ne, mi ne jam estas tiom aĝa.Leporino:Mi praktikas bastonmarŝadon (Nordic Walking) 4-5 horojn semajne.Ĉu vere vi bezonas bastonon?
Amike!
Sed por trejnigi la tutan korpon estas pli bone kaj efektive. Se vi nur ĵogas (sen bastonoj), la supra parto de la korpo ne estas tiel trejnigita. Estas kiel skiado.
Elprovu ĝin!
biguglydave (Переглянути профіль) 6 серпня 2010 р. 20:06:41
Tio hazarde scivolemigas min ĉu la vorto “sportema” havas konkursema nuancon Esperante? Ĉu iu ajn povos helpi min?
Ne certas ke mi taŭge sportemas, ĉar mi nek freneze nek konkurse emas fari ion. Tamen, mi labortage faras 14-kilometran rondvojaĝon marŝante inter hejmon kaj laborejon. Ĉefe pritemas benzinŝparon kaj malŝtreciĝon. Ĉu eble “transporti” pli taŭgas ol “sporti”?
Belmiro (Переглянути профіль) 6 серпня 2010 р. 20:34:04
Leporino: Elprovu ĝin!Ne! Fakte estas mi tiu kiu preskaŭ bezonas bastonon...!
fizikisto (Переглянути профіль) 6 серпня 2010 р. 20:49:31
biguglydave:Tio hazarde scivolemigas min ĉu la vorto “sportema” havas konkursema nuancon Esperante? Ĉu iu ajn povos helpi min?Laŭ mi, oni ne devas esti freneza aŭ konkursema por esti sportema. Plej multaj homoj sportas simple laŭplaĉe aŭ pro sanigaj kialoj.
Ne certas ke mi taŭge sportemas, ĉar mi nek freneze nek konkurse emas fari ion.
fizikisto (Переглянути профіль) 6 серпня 2010 р. 21:02:08
qwertz:Mi ŝatas vojaĝobiciklado (Trekking). Ankaŭ ekzistas biciklista esperantisto komuno.Jes, tio estas tre bona maniero vojaĝi. Antaŭ pli ol dek kvin jaroj ankaŭ mi faris kelkajn biciklovojaĝojn kun mia edzino, inter aliaj al francujo, al anglujo kaj al svedujo.
Ĉu bicikli? Jes nature!
Nun mi havas gefilojn kaj mi ne plu faris tion. Tamen, la gefiloj nun estas sufiĉe aĝa (ili havas 13 kaj 15 jarojn), do eble mi povos vojaĝbicikli kun la tuta familio.
darkweasel (Переглянути профіль) 6 серпня 2010 р. 21:05:27
RiotNrrd:Mi pigregas, kvankam mi scias ke mi devus sporti.+1
Mi tute ne faras sporton ekster la sportlecionoj en la lernejo. Nu, mi penas ofte uzi ŝtuparojn anstataŭ liftojn aŭ rulŝtuparojn, kaj tiel ne trodikiĝi.
Fojfoje mi promenas longdistance en mia libertempo, kio ankaŭ estas ia "sporto", ĉu ne?