У садржају

Kiun libron nun vi legas?

од vincas, 10. август 2010.

Поруке: 22

Језик: Esperanto

vincas (Погледати профил) 10. август 2010. 16.01.53

Nun mi legas la Zamenhof-strato. Aŭtoro Roman Dobrzyński .

Klarigoj: Interparoloj kun la nepo de la kreinto de la lingvo Esperanto.

Azulreal (Погледати профил) 11. август 2010. 08.31.08

ĉu ĉi tiu fadeno nur temas pri esperantlingvaj libroj?

glaciurso (Погледати профил) 11. август 2010. 11.06.18

El esperantlingvaj libroj mi nun legas Fabeloj de Andersen. Mi devas uzi la vortaron tre ofte, ĉar mi antaŭ ne longe eklernis la lingvon.

Cetere mi legas "Malsupra stacio" (Downbelow station), verko de C. J. Cherryh (bedaŭrinde ne en Eo).

jeckle (Погледати профил) 11. август 2010. 11.35.55

La Fratoj Leonkoro de Astrid(o) Lindgren(o). Unue mi legis tiun libron en Esperanta lingvo, tiam germanie. Kaj nun mi legas ĝin ankoraŭ foje Esperante.

vincas (Погледати профил) 11. август 2010. 11.43.22

Azulreal:ĉu ĉi tiu fadeno nur temas pri esperantlingvaj libroj?
Ĉi tiu fadeno ne nur temas pri esperantlingvaj libroj. Vi povas ankaŭ mencii librojn, skribitaj en diversaj lingvoj. Se vi skribas nomon de la libro en alia lingvo, bonvolu ĝin traduki en Esperanto.

zan (Погледати профил) 12. август 2010. 00.31.24

Mi nun legas "La Besto de Vakareso" tradukitan el la okcitana lingvo. Mi kutime legas maldikajn librojn, ĉar mi estas komencanto.
En tiu libro estas priskribita ĉevalo de Kamargo. Hazarde la lastan sabaton televide mi vidis tiun programon pri okcitanio, en kiu oni prezentis bildon de Kamargaj ĉevaloj, kiuj vivas sovaĝe kaj fiere. Se mi ne legus tiun libron, tiu bildo ne kaptus mian atenton. Ja mia ĝojo, ekhavi novan scion per Esperanto.

sinjoro (Погледати профил) 14. август 2010. 10.39.38

Mi legas nun en la pola The Greatest Show On Earth: The Evidence For Evolution (La plej belega spektaĵo en la mondo: la pruvoj de evoluo) de Richard Dawkins, kaj en Esperanto Metropoliteno de Vladimir Varankin.

LyzTyphone (Погледати профил) 14. август 2010. 11.51.05

Mi ĵus finis Outliers: a story of success (Eksterulo: rakonto de sukceso) de Malcom Gladwell, kaj nun eklegas 記號學導論 (Enkonduko al Signologion) de Ho Ŝjoŭhŭang.

Neniu en/pri Esperanto... Orz

astroly (Погледати профил) 14. август 2010. 13.32.36

Mi komencis legi la verkon "Esprimo de sentoj en Esperanto" de Edmond Privat.

Ĝi estas observa rigardo al la lingvo Esperanto en ĝia viva stato.

datura (Погледати профил) 14. август 2010. 17.33.58

Mi estas komencanto -- mi eklernis Esperanton nur antaŭ unu monato.

Do, mi legas facilajn librojn. Nun mi legas la libron "Robinsono Kruso". Aliaj fadenoj ĉi tie mencias aliajn librojn por komencantoj. Mi trovis kelkajn aliajn librojn kaj baldaŭ komencos legi ilin.

En mia denaska lingvo, mi nun legas librojn de George Orwell. Hieraŭ mi legis la libron "Road to Wigan Pier" ("Vojo al Ŭigan Varfo"). Ĝi estas tre interesa libro pri malriĉaj ministoj en Anglio. Orwell verkis ĉi tiun libron dum la granda depresio. Mi nun legas "Burmese Days" ("Birmaj Tagoj").

Вратите се горе