Sporočila: 9
Jezik: Esperanto
horsto (Prikaži profil) 14. avgust 2010 18:11:51
Estas planite, ke la nova vortaro ankaŭ havu eblon komenti unuopajn vortojn, atentigi pri eraroj aŭ plibonigoj.
Kion vi pensas pri tio?
Mi pensas ke tio estas bonega projekto, havi krom PMEG nun ankaŭ PIV sen kostoj en la interreto.
Kaj precipe la eblo atentigi pri eraroj kaj plibonigoj povus konduki al rapida plibonigo de tiu vortaro.
vincas (Prikaži profil) 15. avgust 2010 10:23:16
novatago (Prikaži profil) 17. avgust 2010 13:47:39
vincas:10 000 eŭroj estas tre granda sumo. Ĉu ni vere kolektos tiun sumon da mono.Edukado.net koletis trioble tiun monsumon.
Ĝis, Novatago.
qwertz (Prikaži profil) 08. september 2010 16:25:09
" Plena Ilustrita Vortaro, en PDF, eŝutebla. http://dlvr.it/4vbl5 "
vincas (Prikaži profil) 09. september 2010 18:23:53
Estas mi pirato.
maratonisto (Prikaži profil) 09. september 2010 19:00:26
novatago:Jes, tamen laŭ mia scio ne por PIV en Reto, sed por subteno de ilia paĝaro edeukado.net. Kaj laŭ Via ligilo tiu mono ne sufiĉas por la paĝaro kaj funkciado de edukado.net, edukado.net estas en danĝero.vincas:10 000 eŭroj estas tre granda sumo. Ĉu ni vere kolektos tiun sumon da mono.Edukado.net koletis trioble tiun monsumon.
novatago (Prikaži profil) 10. september 2010 12:40:46
maratonisto:...laŭ mia scio ne por PIV en Reto, sed por subteno de ilia paĝaro edeukado.net. Kaj laŭ Via ligilo tiu mono ne sufiĉas por la paĝaro kaj funkciado de edukado.net, edukado.net estas en danĝero.Mi nur donis ekzemplon por vidigi ke eblas atingi la monsumon. Kompreneble estas tre malsamaj kazoj ĉar edukado.net, kiu ja montriĝis esti tre utila, bezonis tiun monon por salviĝi, tamen la interreta PIV bezonas la monon por naskiĝi. La sukceso dependos de la ĉies opinio pri la bezono de tiu retpaĝo kaj de la emo por donaci monon.
Jes, la ligilo kiun mi sendis montris ke ne estis sufiĉa mono sed edukado.net ne estas en danĝero. Vidu ĝian ĉefpaĝon.
vincas:Mi tre volas ĝin elŝuti kaj samtempe ne volas esti pirato. Kion fari?Mi ne vidas malbone elŝuti PIV-on, aldone se vi mone subtenas la retan PIV, vi pagus vian "ŝuldon".
Ĝis, Novatago.
sev (Prikaži profil) 24. januar 2011 23:27:49
http://www.vortaro.net/donacintoj.phpMi volus doni 1€ sed antau, mi volus scii : chu kopileftas/rajtocedas la datumoj ?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Rajtocedo
novatago (Prikaži profil) 03. april 2011 23:01:12
novatago:Finfine estis sukceso. Vidu ĉe vortaro.netvincas:10 000 eŭroj estas tre granda sumo. Ĉu ni vere kolektos tiun sumon da mono.Edukado.net koletis trioble tiun monsumon.
Ĝis, Novatago.