До змісту

PIV en la reto

від horsto, 14 серпня 2010 р.

Повідомлення: 9

Мова: Esperanto

horsto (Переглянути профіль) 14 серпня 2010 р. 18:11:51

Laŭ Libera Folio oni nun planas enretigi la vortaron PIV (Plena Ilustrita Vortaro). La organizo E@I faros tion, sed ankoraŭ mankas mono. Estas bezonataj minimume 10000 eŭroj. La retadreso de PIV estos vortaro.net, jam nun la adreso ekzistas, vi povas legi informojn pri la projekto tie.
Estas planite, ke la nova vortaro ankaŭ havu eblon komenti unuopajn vortojn, atentigi pri eraroj aŭ plibonigoj.
Kion vi pensas pri tio?
Mi pensas ke tio estas bonega projekto, havi krom PMEG nun ankaŭ PIV sen kostoj en la interreto.
Kaj precipe la eblo atentigi pri eraroj kaj plibonigoj povus konduki al rapida plibonigo de tiu vortaro.

vincas (Переглянути профіль) 15 серпня 2010 р. 10:23:16

10 000 eŭroj estas tre granda sumo. Ĉu ni vere kolektos tiun sumon da mono.

novatago (Переглянути профіль) 17 серпня 2010 р. 13:47:39

vincas:10 000 eŭroj estas tre granda sumo. Ĉu ni vere kolektos tiun sumon da mono.
Edukado.net koletis trioble tiun monsumon.

Ĝis, Novatago.

qwertz (Переглянути профіль) 8 вересня 2010 р. 16:25:09

twitter.com/utilakajvanta reportis:

" Plena Ilustrita Vortaro, en PDF, eŝutebla. http://dlvr.it/4vbl5 "

vincas (Переглянути профіль) 9 вересня 2010 р. 18:23:53

Mi tre volas ĝin elŝuti kaj samtempe ne volas esti pirato. Kion fari? demando.gif

Estas mi pirato.

maratonisto (Переглянути профіль) 9 вересня 2010 р. 19:00:26

novatago:
vincas:10 000 eŭroj estas tre granda sumo. Ĉu ni vere kolektos tiun sumon da mono.
Edukado.net koletis trioble tiun monsumon.
Jes, tamen laŭ mia scio ne por PIV en Reto, sed por subteno de ilia paĝaro edeukado.net. Kaj laŭ Via ligilo tiu mono ne sufiĉas por la paĝaro kaj funkciado de edukado.net, edukado.net estas en danĝero.

novatago (Переглянути профіль) 10 вересня 2010 р. 12:40:46

maratonisto:...laŭ mia scio ne por PIV en Reto, sed por subteno de ilia paĝaro edeukado.net. Kaj laŭ Via ligilo tiu mono ne sufiĉas por la paĝaro kaj funkciado de edukado.net, edukado.net estas en danĝero.
Mi nur donis ekzemplon por vidigi ke eblas atingi la monsumon. Kompreneble estas tre malsamaj kazoj ĉar edukado.net, kiu ja montriĝis esti tre utila, bezonis tiun monon por salviĝi, tamen la interreta PIV bezonas la monon por naskiĝi. La sukceso dependos de la ĉies opinio pri la bezono de tiu retpaĝo kaj de la emo por donaci monon.

Jes, la ligilo kiun mi sendis montris ke ne estis sufiĉa mono sed edukado.net ne estas en danĝero. Vidu ĝian ĉefpaĝon.

vincas:Mi tre volas ĝin elŝuti kaj samtempe ne volas esti pirato. Kion fari?
Mi ne vidas malbone elŝuti PIV-on, aldone se vi mone subtenas la retan PIV, vi pagus vian "ŝuldon".

Ĝis, Novatago.

sev (Переглянути профіль) 24 січня 2011 р. 23:27:49

http://www.vortaro.net/donacintoj.php
Mi volus doni 1€ sed antau, mi volus scii : chu kopileftas/rajtocedas la datumoj ?

http://eo.wikipedia.org/wiki/Rajtocedo

novatago (Переглянути профіль) 3 квітня 2011 р. 23:01:12

novatago:
vincas:10 000 eŭroj estas tre granda sumo. Ĉu ni vere kolektos tiun sumon da mono.
Edukado.net koletis trioble tiun monsumon.
Finfine estis sukceso. Vidu ĉe vortaro.net

Ĝis, Novatago.

Назад до початку