Al la enhavo

"Das Ding an sich" (de filozofio)

de Roberto12, 2010-aŭgusto-18

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-18 13:21:39

Kiu estas le plej bona Eo-traduko de la termino "das Ding an sich" (angle: "the thing in itself"), difinita de Kant kaj Schopenhauer ? En Vikipedio, oni trovas ĉi-tiun:
Immanuel Kant uzis en siaj filozofiaj verkoj la vorton noumeno (germanlingve: noumenon) or la vera realo, por la aĵoj kiel ili vere estas en si mem, sendepende de nia scio kaj de ilia ŝajno al ni.
Mi legis ke "noumena" kaj "das Ding an sich" estas malsamaj.

La vortgrupo "en si mem" estas tie, sed mi havas dubojn pri ĝi.

Jen miaj ideoj:

La aĵo en si (mem)
La aĵo al si (mem)
La aĵo de si (mem)
La aĵo ĉe si (mem)
La aĵo por si (mem)
La aĵo je si (mem)

Helpu min!

lorna (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-18 14:57:14

Roberto12:Kiu estas le plej bona Eo-traduko de la termino "das Ding an sich" (angle: "the thing in itself"), difinita de Kant kaj Schopenhauer ? En Vikipedio, oni trovas ĉi-tiun:
Immanuel Kant uzis en siaj filozofiaj verkoj la vorton noumeno (germanlingve: noumenon) or la vera realo, por la aĵoj kiel ili vere estas en si mem, sendepende de nia scio kaj de ilia ŝajno al ni.
Mi legis ke "noumena" kaj "das Ding an sich" estas malsamaj.

La vortgrupo "en si mem" estas tie, sed mi havas dubojn pri ĝi.

Jen miaj ideoj:

La aĵo en si (mem)
La aĵo al si (mem)
La aĵo de si (mem)
La aĵo ĉe si (mem)
La aĵo por si (mem)
La aĵo je si (mem)

Helpu min!
Mi tre interesas pri tio. Mi estas instruisto en filosofio sed comencanto en esperanto. Mi ŝatas vian ideon 'La aĵo en si'

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-18 16:02:24

Mi ne parolas la germanan, sed se mi komprenas vian interpreton de la ideo de Kant ĝuste, jen mia sugesto: la aĵo mem.

jeckle (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-18 16:06:41

Mi dirus: La aĵo per sin
Sed mi certe trompas.
"La aĵo mem" ankoraŭ sonas bone.

horsto (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-18 16:14:41

Roberto12:
Mi legis ke "noumena" kaj "das Ding an sich" estas malsamaj.
Ne laŭ la germana vikipedio:
In der Philosophie von Immanuel Kant ist ein Noumenon oder Ding an sich eine unkenntliche, unbeschreibbare Realität, die auf irgendeine Weise den beobachteten Phänomenen zugrunde liegt.
Do laŭ Kant noumeno kaj "das Ding an sich" estas samaj. Ĝi signifas la veran realon de io, kio ne estas rekte perceptebla aŭ komprenebla kaj kiu iel kaŭzas tion, kion oni povas percepti kaj kompreni.
En vikipedio oni nomas ĝin vera realo.
Pli rekta traduko estas:
la aĵo mem

la reala aĵo

la afero mem

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-18 17:38:23

Dankon uloj (kaj bonvenu lorna!)

Mi certas ke "la aĵo mem" estas malĝusta, ĉar la adjektivo "mem" nur signifas intenson. Por la termino kiun mi volas, io plua estas bezonata.

La propono de jeckle - "la aĵo per si" - estas bona.

Hmm, mi estas opinianta ke eblas ke obĵeto povas ekzisti kiu oni ne povas percepti, sed kiu apartenas al la spactempa mondo. Ĉi-tiu estus noumeno, sed ne "das Ding". Pro ĉi-tio, mi kredas ke oni bezonas alian terminon. Ĝi povas esti unu kiun jam estas en ĉi-tiu fadeno, aŭ eble "La Noumeno" (kun majuskloj).

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-18 18:26:36

Roberto12:la adjektivo "mem" nur signifas intenson. Por la termino kiun mi volas, io plua estas bezonata..
Laŭ PMEG, "mem" signifas identeco. Ĝi ne estas nur intensigila vorto. Ĝi montras, ke oni parolas ĝuste pri tiu afero, ne pri alia. Tial, miaopinie la kampo de ĝiaj signifoj povas enhavi tiun de la aĵo mem sen ĝiaj aspektoj al observanto (t.e. ĝiaj 'fenomenaj' ecoj).

Parenteze, la radiko intens' estas adjektivo, do temas pri intenseco.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-18 18:41:14

Miland:
Roberto12:la adjektivo "mem" nur signifas intenson. Por la termino kiun mi volas, io plua estas bezonata..
Laŭ PMEG, "mem" signifas identeco. Ĝi ne estas nur intensigila vorto. Ĝi montras, ke oni parolas ĝuste pri tiu afero, ne pri alia. Tial, miaopinie la kampo de ĝiaj signifoj povas enhavi tiun de la aĵo mem sen ĝiaj aspektoj al observanto (t.e. ĝia 'fenomenaj' ecoj).
Mi ne sciis tion. Sed malgraŭ ĝi, mi pli ŝatus alian terminon, kiu montras ke tie estas pli multe ol intenseco.
Parenteze, la radiko intens' estas adjektivo, do temas pri intenseco.
Ho! Mi kredis ke la substantivo de adjektiva radiko havas la signifon de ĝia eco. Mi vidas nun ke "bono" (ekz.) signifas "io/iu bona" kaj ne "boneco". SED, mi vidas ankaŭ ke "feliĉo" signifas "feliĉeco" kaj ne "io/iu feliĉa".

Dum la estonttempo mi ĉiam uzos "eco" rideto.gif

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-18 18:48:11

lorna:
Bonvenon!
Jen sugesta korekto: Mi estas instruisto pri filozofio sed komencanto pri esperanto.

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-18 18:58:41

Roberto12:Mi kredis ke la substantivo de adjektiva radiko havas la signifon de ĝia eco. Mi vidas nun ke "bono" (ekz.) signifas "io/iu bona" kaj ne "boneco". SED, mi vidas ankaŭ ke "feliĉo" signifas "feliĉeco" kaj ne "io/iu feliĉa".
Mi ĵus rekontrolis la aferon, kaj ŝajne ni ambaŭ pravas; en Butler estas "-(ec)o" kiu indikas ke ambaŭ eblas, dum en PIV 2005, "intenso" signifas "grado de efiko" dum "intenseco" signifas "alta grado de efiko", kiu estas sufiĉe simila.
Eble vi volis diri ke "mem" emfazas la antaŭan vorton. Mi volis diri ke ĝi estas ne nur emfazilo.

Reen al la supro