შინაარსის ნახვა

ĈU ERARA FRAZO?

Francisko1-ისა და 18 აგვისტო, 2010-ის მიერ

შეტყობინებები: 64

ენა: Esperanto

Francisko1 (მომხმარებლის პროფილი) 18 აგვისტო, 2010 23:39:16

Persono diris al mi ke la frazo:

"Mi estas feliĉe" estas erara. Mi kredas ke ne, ĉar uzante adverbon mi volas indiki ke mi parolas pri stato ne pri kvalito. Kion ci pensas pri tio? Dankon

Francisko

remy_boligee (მომხმარებლის პროფილი) 18 აგვისტო, 2010 23:51:14

Interese.
Mi ne certas ĉu la frazo estas erara aŭ ne, sed certe ĝi estus bona solvo por tia problemo.

Hispanio (მომხმარებლის პროფილი) 18 აგვისტო, 2010 23:53:13

Mi pli bone dirus "Mi fartas feliĉe".

36lima (მომხმარებლის პროფილი) 19 აგვისტო, 2010 01:06:41

Mi estas komencanto sed, kial ne diras "Mi feliĉas" anstataŭ?

Kelly

sergejm (მომხმარებლის პროფილი) 19 აგვისტო, 2010 04:18:22

Francisko1:Persono diris al mi ke la frazo:

"Mi estas feliĉe" estas erara. Mi kredas ke ne, ĉar uzante adverbon mi volas indiki ke mi parolas pri stato ne pri kvalito. Kion ci pensas pri tio? Dankon

Francisko
Frazo "Mi estas feliĉe" certe estas erara. Se ekzistas subjekto, oni devas uzi adjektivon post esti; se ne, uzu adverbon. "Feliĉas" signifas "estas feliĉa" se ekzistas subjekto aŭ "estas feliĉe" se ne.
Do ĝustaj frazoj estas:
Mi estas feliĉa.
Mi feliĉas. = Mi estas feliĉa.
Mi fartas feliĉe.
Por mi estas feliĉe.
Por mi feliĉas. = Por mi estas feliĉe.

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 19 აგვისტო, 2010 06:53:37

36lima:Mi estas komencanto sed, kial oni ne diras "Mi feliĉas" anstataŭe?

Kelly
Tio ja eblus, sed ne endas.

Mi estas feliĉe signifus, ke mi estas (= ekzistas) en feliĉa maniero. Tio apenaŭ havas sencon.

novatago (მომხმარებლის პროფილი) 19 აგვისტო, 2010 09:36:43

Francisko1:uzante adverbon mi volas indiki ke mi parolas pri stato ne pri kvalito.
Post mallonge pensi pri la afero, mi komprenis tion, kion vi celas diri. En la hispana Mi fartas bone tradukiĝas kiel Mi estas bone kaj diri en la hispana Mi estas bona havas tute malsaman signifon ĉar en la hispana la verbo esti havas du malsamajn signifojn.

Nu, mi ne certas kion diri. Por mi, tio, kion vi diras ja sencas same, kiel sencus: Vi estas grande ĉar kiam mi vidis vin lastfoje vi estis malgranda infano kaj tio nun ne estas tiel.

Mi klopodos ekspliki: La manĝo estas bone kaj la manĝo estas bona. En la unua frazo, bone signifas ke la manĝo bongustas aŭ eble ke ĝi sufiĉas tamen, ĝi eble ne estas bona manĝo ĉar eble ĝi estas io, kio malsanigas nin aŭ ĉar la manĝaĵoj estas malaltkvalitaj. En la dua bona eble nur sugnifas ke ĝi estas io bona de nia vivo en la tero aŭ eble ke ĝi estas altkvalita sed ne nepre sufiĉas, aŭ sufiĉe bongustas.

Mi ne scias ĉu en Esperanto oni rajtas ĉiam uzi e-vorton tiel, kiel ni farus en la hispana sed fojfoje eblas.

TAMEN mi devas diri ke la frazo Mi estas feliĉe eĉ en la hispana povas esti stranga ĉar fakte ni kutime (nu, kiam tio okazas) diras Mi estas feliĉa (soy feliz) sed ni celas diri ke Mi estas feliĉe (estoy feliz) ĉar feliĉo ofte estas momenta stato kaj malofte eco.

Mmm interesa demando ridulo.gif.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 19 აგვისტო, 2010 10:57:51

novatago, mi pensas, ke vi konfuziĝis iom.

La hispana havas du verbojn, kiuj signifas "esti": ser kaj estar. Laŭ kion mi ĝis nun lernis, la unua estas por esencaj ecoj, dum la dua estas por lokoj kaj ecoj "eble iam ŝanĝiĝontaj".

Tiun ĉi distingon Esperanto ne havas. Ĝi ne estas la distingo inter E-vortoj kaj A-vortoj. La distingo inter E-vortoj kaj A-vortoj estas alia. Dum A-vortoj priskribas O-vortojn, E-vortoj priskribas aliajn vortspecojn, plej grave verbojn.

Do, la stranga frazo mi estas feliĉe signifus, ke mia estado (= ekzistado) estas feliĉa ("mi estas en feliĉa maniero"). Tio ne havas multan sencon.

horsto (მომხმარებლის პროფილი) 19 აგვისტო, 2010 11:10:28

Francisko1:Persono diris al mi ke la frazo:

"Mi estas feliĉe" estas erara. Mi kredas ke ne, ĉar uzante adverbon mi volas indiki ke mi parolas pri stato ne pri kvalito. Kion ci pensas pri tio? Dankon

Francisko
Mi pensas, ke vi aplikas la hispanan gramatikon al Esperanto. En Esperanto tute ne gravas ĉu temas pri stato aŭ pri kvalito, la feliĉa priskribas substantivon (aŭ pronomon, en tiu ĉi kazo), kaj tial estas bezonata adjektivo, legu pri tio en PMEG.

Ianna (მომხმარებლის პროფილი) 19 აგვისტო, 2010 11:47:02

Francisko1:Persono diris al mi ke la frazo:

"Mi estas feliĉe" estas erara. Mi kredas ke ne, ĉar uzante adverbon mi volas indiki ke mi parolas pri stato ne pri kvalito. Kion ci pensas pri tio? Dankon

Francisko
Saluton!
Mi estas komencanto kaj mi diras: Mi estas feliĉa!

ზემოთ დაბრუნება