შინაარსის ნახვა

TRE DANKON..

Francisko1-ისა და 20 აგვისტო, 2010-ის მიერ

შეტყობინებები: 10

ენა: Esperanto

Francisko1 (მომხმარებლის პროფილი) 20 აგვისტო, 2010 17:25:24

Kiam oni diras "Tre dankon", oni volas diri: "Mi tre donas (aŭ sentas, krp...) al ci dankon". Do, la vorto "tre" ne rilatas al substantivo, sed al verbo kiun oni ne esprimas sed oni supozas ke ekzistas. Kontraŭe, kiu senco havus uzi akuzativon en la vorto "dankon"?

Francisko

Roberto12 (მომხმარებლის პროფილი) 20 აგვისტო, 2010 17:37:05

Francisko1:Kiam oni diras "Tre dankon", oni volas diri: "Mi tre donas (aŭ sentas, krp...) al ci dankon". Do, la vorto "tre" ne rilatas al substantivo, sed al verbo kiun oni ne esprimas sed oni supozas ke ekzistas. Kontraŭe, kiu senco havus uzi akuzativon en la vorto "dankon"?

Francisko
Ŝajnas al mi ke "tre dankon" (aŭ "dankon tre") estas tute ĝusta. Se mi aliigus ion en via mesaĝo, ĝi estus la pronomo ci, al vi okulumo.gif

horsto (მომხმარებლის პროფილი) 20 აგვისტო, 2010 18:08:45

Francisko1:Kiam oni diras "Tre dankon", oni volas diri: "Mi tre donas (aŭ sentas, krp...) al ci dankon". Do, la vorto "tre" ne rilatas al substantivo, sed al verbo kiun oni ne esprimas sed oni supozas ke ekzistas. Kontraŭe, kiu senco havus uzi akuzativon en la vorto "dankon"?

Francisko
Oni ne diras tre dankon, kutime oni diras multan dankon. tre oni aplikas al adjektivoj, adverboj kaj verboj, sed ne al substantivoj.
Legu PMEG pri tio.

Francisko1 (მომხმარებლის პროფილი) 20 აგვისტო, 2010 18:11:56

Por ke ci havu absolutan klarecon pri la neceso uzi la oficialan pronomon "ci" por ĉiam, simple intencu fari, ne uzante la oficialan pronomon "ci", la sekvantan frazon:

"Mi diras al ci ke mi vidis vin"

Ci ne povas, ĉu certe? Aŭ ci bezonas uzi malfacilajn vojojn imitante ne logikajn lingvojn. Do, oficiala pronomo "ci" estas necesa.

Francisko

Roberto12:
Francisko1:Kiam oni diras "Tre dankon", oni volas diri: "Mi tre donas (aŭ sentas, krp...) al ci dankon". Do, la vorto "tre" ne rilatas al substantivo, sed al verbo kiun oni ne esprimas sed oni supozas ke ekzistas. Kontraŭe, kiu senco havus uzi akuzativon en la vorto "dankon"?

Francisko
Ŝajnas al mi ke "tre dankon" (aŭ "dankon tre") estas tute ĝusta. Se mi aliigus ion en via mesaĝo, ĝi estus la pronomo ci, al vi okulumo.gif

Roberto12 (მომხმარებლის პროფილი) 20 აგვისტო, 2010 18:25:27

Mi uzis Esperanton dum 3 jaroj, sen la pronomo "ci", kaj mi neniam havis problemojn kun "vi".

Pensu pri ĉi-tiu frazo:

"Mi diras al vi (= 2 uloj) ke mi vidis vin (= 3 uloj)"

Ĉu ni bezonas pli multajn pronomojn?

La fakto estas ke en ĉiuj lingvoj krom Lojban, oni povas krei ambiguajn per la personaj pronomoj. Se vi volas paroli lingvon kie ĉi-tia problemo ne ekzistas, vi devas iri al Lojban. okulumo.gif

AnFu (მომხმარებლის პროფილი) 20 აგვისტო, 2010 19:08:23

Francisko1:Kiam oni diras "Tre dankon", oni volas diri: "Mi tre donas (aŭ sentas, krp...) al ci dankon".... Kontraŭe, kiu senco havus uzi akuzativon en la vorto "dankon"?

Francisko
Estas ĉar "dankon" estas objekto, ĉu ne?

Ekzemple:

E-o: "Mi donas al ci dankon"

Hispane: "Yo doy a ti las gracias"

ci/ti = objekto nerekto, es: objeto indirecto

dankon/las gracias = objekto rekto, es: objeto directo

Mi deziras bonŝancon al CI okulumo.gif

Francisko1 (მომხმარებლის პროფილი) 20 აგვისტო, 2010 19:32:45

Certe, ci tute pravas.

Francisko

AnFu:
Francisko1:Kiam oni diras "Tre dankon", oni volas diri: "Mi tre donas (aŭ sentas, krp...) al ci dankon".... Kontraŭe, kiu senco havus uzi akuzativon en la vorto "dankon"?

Francisko
Estas pro ke "dankon" estas objekto, ĉu ne?

Ekzemple:

E-o: "Mi donas al ci dankon"

Hispane: "Yo doy a ti las gracias"

ci/ti = objekto nerekto, es: objeto indirecto

dankon/las gracias = objekto rekto, es: objeto directo

Mi deziras bonŝancon al CI okulumo.gif

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 20 აგვისტო, 2010 20:00:17

Francisko1, ĉu vi povus estontece eble afiŝi lingvajn demandojn al la por ili destinita loko? Dankon!

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 20 აგვისტო, 2010 20:11:37

Kutimaj esprimoj enhavas mi tre dankas vin, koran dankon, multan dankon, grandan dankon, mi tutkore dankas vin, mi multe dankas vin.

Nek tre dankon nek dankon multe estas en la tekstaro, kvankam ili troviĝas en interretaj forumoj.

La objekto povas esti aŭ vi (mi dankas vin) aŭ la danko, almenaŭ la rekta (mi donas dankon al vi).

La uzo de la sola tre ne ŝajnas tute logika, sed eble pasintece estis subkomprenata adjektivo, ekz mi tre forte dankas vin.

Francisko1 (მომხმარებლის პროფილი) 20 აგვისტო, 2010 21:29:29

Dankon, ekde nun mi sĉias ke ĝi ekzistas.

Francisko

darkweasel:Francisko1, ĉu vi povus estontece eble afiŝi lingvajn demandojn al la por ili destinita loko? Dankon!

ზემოთ დაბრუნება