Al la enhavo

MI PAROLAS PRI...

de Francisko1, 2010-aŭgusto-22

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Francisko1 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-22 16:25:49

"Mi parolas pri manĝi" estas por la plimulta da esperantistoj erara frazo, do, facile estas diri: "Mi parolas pri la fakto manĝi". Kion ci opinias?

Francisko

Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-22 16:34:59

Mi ne scias kial "mi parolas pri manĝi" estus erara. Mi tute komprenas kaj ŝatas ĝin.

Fakte, mi ŝategas ĝin pli multe ol "mi parolas pri la fakto manĝi"

Francisko1 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-22 17:02:29

Mi tute konsentas kun ci, sed kiam mi iam parolis pri ĉi tiu uzado de infinitivo post prepozicio pri, multaj estis kontraŭ mi.

Esperanto estu ekspansia lingvo, ne kuntiriĝa. Ci estas junulo, uzu Esperanton libere kiel oni uzas la anglan. Tial la angla sukcesas kaj Esperanto ne.

Francisko

CIT=Pk_JoA]Mi ne scias kial "mi parolas pri manĝi" estus erara. Mi tute komprenas kaj ŝatas ĝin.

Fakte, mi ŝategas ĝin pli multe ol "mi parolas pri la fakto manĝi"[/quote]

Francisko1 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-22 17:07:43

Legu ĉi tion kaj rapide ci komprenos pri kio mi parolas.

Francisko

As far as English goes, I wouldn't lose a lot of sleep over it. The great mass of people in the US and abroad tend to misuse our language in sundry and creative ways. A slip of the tongue here and there will probably be missed by most people.

I mention this because you simply can't be self-conscious when you learn a new language. The simple fact of the matter is that you are going to make mistakes. It is best to make friends with that fact, accept it, embrace it, and not shy away from it. Too many people are so afraid of making a mistake in their new language that they never use it. Because of this, they never improve. They fall into a vicious cycle which ends with them throwing their hands in the air in disgust.

In short, just start telling yourself that it really doesn't matter.

Rule 1) Don't sweat the small stuff.
Rule 2) Realize that it's all small stuff.

Pk_JoA:Mi ne scias kial "mi parolas pri manĝi" estus erara. Mi tute komprenas kaj ŝatas ĝin.

Fakte, mi ŝategas ĝin pli multe ol "mi parolas pri la fakto manĝi"

Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-22 17:13:13

Mi tute ne komprenas vin nun, pardonu min. malgajo.gif

Kial vi ekparolis pri angla lingvo? Pri kio ni parolas nun?

Chainy (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-22 19:38:09

Francisko1:
Esperanto estu ekspansia lingvo, ne kuntiriĝa. Ci estas junulo, uzu Esperanton libere kiel oni uzas la anglan. Tial la angla sukcesas kaj Esperanto ne.
[/quote]Laŭ mi, tio ne estas la kialo de la sukceso de la angla. Sed, tio ne gravas...

Mi konsentas kun vi, ke oni ne timu fari erarojn. Kredu min, mi jam antaŭ longe kutimiĝis al tio! Tre malofte oni renkontas ne-denaskan parolanton de la angla, kiu ne faras erarojn (ĝenerale ili faras multajn). Sed mi respektas ilin kaj mi ne korektas ilin dum konversacio - mi komprenas, ke ne estas facile, kaj mi respektas kiom da horoj ili pasigis por lerni la anglan!

Sed fari erarojn pro obstineco estas jam iom stulta, ĉu ne?

Koncerne la temo de ĉi-tiu fadeno, mi ne tre certas, se diri la veron. Unuflanke, mi ne tute komprenas, kial oni ne povus diri ion kiel vi sugestas (t.e. Mi parolas pri manĝi). Estas aliaj ekzemploj kiam la infinitivo estas ĝuste post prepozicio... Do, kial ne ĉi-kaze? Mi ne trovis informon pri tio ĉi en PMEG. Eble, tommjames scius kiel serĉi la Tekstaron por ekzemploj de ĉi tio? Mi nur scias, ke tradicie oni verŝajne dirus 'Mi parolas pri manĝado'.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-22 19:55:00

Laŭ mi, mi parolas pri manĝi estas tute bona frazo. Estas tute logike meti infinitivon post prepozicion, kvankam PMEG malrekomendas tion. Tio ne estas tre kutima maniero esprimi tion, sed oni ja rajtas, laŭ mi.

Krome, mi jam petis vin: Afiŝu lingvajn demandojn al la Konsultejo. Mi mem multe pli ofte rigardas la konsultejon ol la vidpunktoforumparton.

JesCed (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-22 19:58:09

Ankaŭ al mi ne plaĉas uzado de infinitivoj post prepozicio, kaj ne nur en Esperanto. Sed vian duan frazon (... pri la fakto manĝi) mi ankaŭ ne ŝatas.

Laŭ mia opinio, pli bona alternativo estas ŝanĝi la verbon en substantivon. Do, "Mi parolas pri manĝado."

Kion opinias vi ĉiuj?

tommjames (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-22 20:09:11

Chainy:Eble, tommjames scius kiel serĉi la Tekstaron por ekzemploj de ĉi tio?
Serĉu tra ĉiuj verkoj per \\bpri (?!(mal)?pli)[a-z]\\w{2,}i\\b kaj vi trovos kelkajn. Notu ke la serĉesprimo estas iomete komplika ĉar mi intence forfiltris falsaĵojn.

Mi mem ne dirus "parolas pri manĝi" sed dirus anstataŭe "parolas pri manĝado". Sed uzo de la infinitivo post prepozicio ne estas mallogika kaj ŝajnas iom plioftiĝi. Eble iam tio estos tute normala en Esperanto.

Miland (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-22 20:09:24

Francisko1:.."Mi parolas pri la fakto manĝi". Kion ci opinias?
Unue, "ci" estas preskaŭ neuzata. Due, miaopinie "manĝi" ne estas fakto. Substantivo, ekzemple ago aŭ agado, povas esti fakto. Do, estas ĝuste diri "Mi parolas pri manĝado".

Reen al la supro