去目錄頁

FAKTE LA ANGLA FARAS LA LABORON KIUN ESPERANTO NE VOLAS FARI

Francisko1, 2010年8月25日

讯息: 22

语言: Esperanto

Francisko1 (显示个人资料) 2010年8月26日下午10:18:48

Continuum:
Francisko1: Francio estas lando materiisma kaj malprogresa pri spiritualaj aferoj.
NE INSULTU mian landon, mi petas! La esperanta lingvo estas kaj devas resti nur ilo por la komuniko, ĝi estas neŭtrala lingvo kaj devas resti tiel. Vi estas miksanta la lingvon kunekun ideojn (viajn ideojn).
Mi insultis neniun, Esperanto ne nur estas ilo por komunikado sed ankaŭ idealo, kaj la ideoj pri kiuj ci parolas ne estas miaj, estas la ideoj de Zamenhof,

Francisko Garcia

Genjix (显示个人资料) 2010年8月27日上午3:24:14

esperanto estas neŭtrala- ĉinioj, khomeini de Irano, aliaj, ĉiuj ilij puŝis esperanton

warcana (显示个人资料) 2010年8月27日上午7:58:56

Kaj kio pri la angla?
Mi tute ne komprenas vian celon. En la antaŭaj mesaĝoj, vi iomete diris ke esperanto, laŭ vi, ne VOLAS fari "la laboron".
Sed mi volus aŭdi kial, laŭ vi, la angla faras la laboron.
Mi povus skribi longan mesaĝon por klarigi kion mi pensas pri la tutan aĵon.
Tamen, vi devas scii ke mi fluege parolas la anglan (eĉ pli flue ol la esperanta mi kredas), kaj ke mi multe instruis (kaj eble instruos) ĝin. Do mi scias pri kio mi parolas (pri la angla)... Eĉ tiel, mi ne povas kredi ke la angla anstataŭu esperanton, aŭ "faru ĝian laboron", neniam.
Se vi volas, mi klarigos. Sed mi ne certas ke tiel interveno estus teme.

Pri la gefrancoj... Eĉ se mi estas francino, mi konkordas ke la gefrancoj malhelpis esperanton, kaj nun ili pagas pro tio, ĉar ili estas "devigita" lerni la anglan - aŭ ili kredas tion.

Francisko1 (显示个人资料) 2010年8月28日上午12:59:40

Esperanto estas lingvo sen ideoj ĉar esperantistoj kredas ke rilatigi Esperanton kun ideoj estas malbona afero por Esperanto. Absurdaĵo, mi opinias. Esperanto naskiĝis pro la ideoj kaj idealoj de Zamenhof kaj devas kontaktigi kun institucioj (kiuj estas multaj) spiritualaj kiuj defendas la saman ideon ol Esperanto sed kun aliaj nomoj. Esperantistoj sentas sin tre "modernaj" neante la spiritualan parton de Esperanto, kiu estas la plej grava kaj profunda parto de Esperanto.

Sen ideoj Esperantistoj havos konfliktojn kun neniu, sed ili estos pli kaj pli en soleco.

Mi estas en alia afero. Mi estas spiritualisto (ne spiritisto!) kiu uzas Esperanton por disvastigi spiritualecon de la Nova Erao de Amforo.

Francisko Garcia

warcana:Kaj kio pri la angla?
Mi tute ne komprenas vian celon. En la antaŭaj mesaĝoj, vi iomete diris ke esperanto, laŭ vi, ne VOLAS fari "la laboron".
Sed mi volus aŭdi kial, laŭ vi, la angla faras la laboron.
Mi povus skribi longan mesaĝon por klarigi kion mi pensas pri la tutan aĵon.
Tamen, vi devas scii ke mi fluege parolas la anglan (eĉ pli flue ol la esperanta mi kredas), kaj ke mi multe instruis (kaj eble instruos) ĝin. Do mi scias pri kio mi parolas (pri la angla)... Eĉ tiel, mi ne povas kredi ke la angla anstataŭu esperanton, aŭ "faru ĝian laboron", neniam.
Se vi volas, mi klarigos. Sed mi ne certas ke tiel interveno estus teme.

Pri la gefrancoj... Eĉ se mi estas francino, mi konkordas ke la gefrancoj malhelpis esperanton, kaj nun ili pagas pro tio, ĉar ili estas "devigita" lerni la anglan - aŭ ili kredas tion.

warcana (显示个人资料) 2010年8月28日上午8:48:27

Kaj kio pri la angla?

jan aleksan (显示个人资料) 2010年8月28日上午8:53:00

Francisko1:Esperanto estas lingvo sen ideoj ĉar esperantistoj kredas ke rilatigi Esperanton kun ideoj estas malbona afero por Esperanto. Absurdaĵo, mi opinias. Esperanto naskiĝis pro la ideoj kaj idealoj de Zamenhof kaj devas kontaktigi kun institucioj (kiuj estas multaj) spiritualaj kiuj defendas la saman ideon ol Esperanto sed kun aliaj nomoj. Esperantistoj sentas sin tre "modernaj" neante la spiritualan parton de Esperanto, kiu estas la plej grava kaj profunda parto de Esperanto.
laŭ miaj okuloj, kion vi diras estas puraj absurdaĵoj. Nur ŝanĝas la vidpunkton...

Kial vi bezonas esperanton por disvastigi vian ideon? esperanto estas esence lingvo, do ilo por komuniki. simple.

qwertz (显示个人资料) 2010年8月28日上午11:08:18

Angla kunekzistas apud Esperanto kaj ĉiuj lingvojn en la mondo.

Kulturegigu e-on, ne (necesa) batalu por/pro e-on.

Francisko1 (显示个人资料) 2010年8月28日下午12:04:41

warcana:Kaj kio pri la angla?
Mi nun estas hispano en Pollando. Certe sen la angla lingvo mi ne povus esti ĉi tie. Ĉi tio estas klara ekzemplo ke la angla faras la laboron kiu estus pli logike ke farus Esperanto, ĉar Esperanto estis konstruata por ĉi tiu celo. Kaj la angla ne.

Francisko Garcia

warcana (显示个人资料) 2010年8月28日下午1:29:44

Mi estis en Portugalujo antaŭ unu monato. Mi povas diri ke la angla helpis min neniel. Mi devis klopodi paroli la portugala - eĉ se mi multe aŭdis antaŭ que la portugalanoj sufiĉe bone parolas la angla... Mi ankaŭ suspektas ke mi ne povus resti en hispanujo (kie me estis antaŭe) se mi ne sufiĉe bone parolus la hipanan...

Kelkaj homoj kredas ke la tuta mundo parolas la angla. Mi povas certigi ke tio ne veras.

Fuzzy (显示个人资料) 2010年8月28日下午3:03:37

Francisko1:
warcana:Kaj kio pri la angla?
Mi nun estas hispano en Pollando. Certe sen la angla lingvo mi ne povus esti ĉi tie. Ĉi tio estas klara ekzemplo ke la angla faras la laboron kiu estus pli logike ke farus Esperanto, ĉar Esperanto estis konstruata por ĉi tiu celo. Kaj la angla ne.

Francisko Garcia
Tio ja veras kaj estas tre bedaŭrinda. Sed kiun vi kulpigas je tio? Ĉu Esperanton mem?

回到上端