Al la enhavo

La plej bona kongreso

de JBen, 2010-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

JBen (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 14:08:06

Mi volas iri al kongreso, sed mi ne havas multe aŭ da mono, aŭ da tempo. Do, mi ne volas iri al kongreso, kie mi enuus. Mi volus iri al kongreso, kie gejunuloj babilados senĉese, aŭskultos laŭtan muzikon, dancos, kaj drinkos. Sed, ĉar mi ne estas junulo, mi ankaŭ volus, ke mi ĉeestu kongreson, kie mi povus plibonigi mian Esperanton per kursoj, kaj povus babili kviete, kun pli aĝaj samideanoj. Mi loĝas en Usono.

Ĉu iuj havas ideojn?

Belmiro (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 14:41:38

JBen:Mi volas iri al kongreso, sed mi ne havas multe aŭ da mono, aŭ da tempo. Do, mi ne volas iri al kongreso, kie mi enuus. Mi volus iri al kongreso, kie gejunuloj babilados senĉese, aŭskultos laŭtan muzikon, dancos, kaj drinkos. Sed, ĉar mi ne estas junulo, mi ankaŭ volus, ke mi ĉeestu kongreson, kie mi povus plibonigi mian Esperanton per kursoj, kaj povus babili kviete, kun pli aĝaj samideanoj. Mi loĝas en Usono.

Ĉu iuj havas ideojn?
Mankas scii ĉu vi havas multe da mono kaj ne havas multe da tempo aŭ, aliflanke, ĉu vi havas multe da tempo sed ne havas multe da mono.

Ankaŭ mi volus iri al kongreso “kie gejunuloj babilados ...” sed sesdek jaroj antaŭe mi ne parolis Esperanton. sal.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 20:53:08

VI povas partopreni 1 kongreson, riskante ke ĝi ne plenumas ĉion kion vi atendis. Do eble partoprenu plurajn.

Ekz, venontjare estos ebla partopreni IJK en Kievo kaj UK en Kopenhago. Probable SES okazos antaŭ IJK tiel ke eblos esperantumi dum 3 semajnoj.

JBen (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 21:19:03

Bolmiro:Mankas scii ĉu vi havas multe da mono kaj ne havas multe da tempo aŭ, aliflanke, ĉu vi havas multe da tempo sed ne havas multe da mono.

Ankaŭ mi volus iri al kongreso “kie gejunuloj babilados ...” sed sesdek jaroj antaŭe mi ne parolis Esperanton. sal.gif
Pardonu. Mi devu skribi: "Mi havas nek multe da mono, nek multe da tempo..."

JBen (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-26 21:23:47

jan aleksan:VI povas partopreni 1 kongreson, riskante ke ĝi ne plenumas ĉion kion vi atendis. Do eble partoprenu plurajn.

Ekz, venontjare estos ebla partopreni IJK en Kievo kaj UK en Kopenhago. Probable SES okazos antaŭ IJK tiel ke eblos esperantumi dum 3 semajnoj.
Ĉu vi elsendus al mi informojn pri tiuj kongresoj? Mi ege volas iri al unu aŭ pli.

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 03:16:36

Matthieu (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 09:15:20

IJK ja estas bona, sed JBen diris, ke li ne havas multe da mono, do eble li ne povos pagi flugon trans oceanon. Eble vi povas informiĝi je usona Esperanta asocio.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-27 10:17:21

Mutusen:IJK ja estas bona, sed JBen diris, ke li ne havas multe da mono, do eble li ne povos pagi flugon trans oceanon. Eble vi povas informiĝi ja usona Esperanta asocio.
Esperanto USA

IJK 2011 (Kievo)

[url= http://www.96uk-kopenhago.dk/knap-Generalaj-Informoj.html]UK 2011 (Kopenhago)[/url]

SES 2010

eventoj tra la mondo (klaku Internacia Kalendaro de Esperanto-aranĝoj)

Monda kalendaro

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-01 08:35:45

Mutusen:IJK ja estas bona, sed JBen diris, ke li ne havas multe da mono, do eble li ne povos pagi flugon trans oceanon. Eble vi povas informiĝi je usona Esperanta asocio.
Do uzu CouchSurfing.com! Vi ne bezonas multe da monoj por vojaĝi se vi estas ruza.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-septembro-01 16:14:19

Genjix:
Mutusen:IJK ja estas bona, sed JBen diris, ke li ne havas multe da mono, do eble li ne povos pagi flugon trans oceanon. Eble vi povas informiĝi je usona Esperanta asocio.
Do uzu CouchSurfing.com! Vi ne bezonas multe da monoj por vojaĝi se vi estas ruza.
Eĉ pli bonus uzi Pasportan Servon

Reen al la supro