前往目錄

La plej bona kongreso

貼文者: JBen, 2010年8月26日

訊息: 11

語言: Esperanto

JBen (顯示個人資料) 2010年8月26日下午2:08:06

Mi volas iri al kongreso, sed mi ne havas multe aŭ da mono, aŭ da tempo. Do, mi ne volas iri al kongreso, kie mi enuus. Mi volus iri al kongreso, kie gejunuloj babilados senĉese, aŭskultos laŭtan muzikon, dancos, kaj drinkos. Sed, ĉar mi ne estas junulo, mi ankaŭ volus, ke mi ĉeestu kongreson, kie mi povus plibonigi mian Esperanton per kursoj, kaj povus babili kviete, kun pli aĝaj samideanoj. Mi loĝas en Usono.

Ĉu iuj havas ideojn?

Belmiro (顯示個人資料) 2010年8月26日下午2:41:38

JBen:Mi volas iri al kongreso, sed mi ne havas multe aŭ da mono, aŭ da tempo. Do, mi ne volas iri al kongreso, kie mi enuus. Mi volus iri al kongreso, kie gejunuloj babilados senĉese, aŭskultos laŭtan muzikon, dancos, kaj drinkos. Sed, ĉar mi ne estas junulo, mi ankaŭ volus, ke mi ĉeestu kongreson, kie mi povus plibonigi mian Esperanton per kursoj, kaj povus babili kviete, kun pli aĝaj samideanoj. Mi loĝas en Usono.

Ĉu iuj havas ideojn?
Mankas scii ĉu vi havas multe da mono kaj ne havas multe da tempo aŭ, aliflanke, ĉu vi havas multe da tempo sed ne havas multe da mono.

Ankaŭ mi volus iri al kongreso “kie gejunuloj babilados ...” sed sesdek jaroj antaŭe mi ne parolis Esperanton. sal.gif

jan aleksan (顯示個人資料) 2010年8月26日下午8:53:08

VI povas partopreni 1 kongreson, riskante ke ĝi ne plenumas ĉion kion vi atendis. Do eble partoprenu plurajn.

Ekz, venontjare estos ebla partopreni IJK en Kievo kaj UK en Kopenhago. Probable SES okazos antaŭ IJK tiel ke eblos esperantumi dum 3 semajnoj.

JBen (顯示個人資料) 2010年8月26日下午9:19:03

Bolmiro:Mankas scii ĉu vi havas multe da mono kaj ne havas multe da tempo aŭ, aliflanke, ĉu vi havas multe da tempo sed ne havas multe da mono.

Ankaŭ mi volus iri al kongreso “kie gejunuloj babilados ...” sed sesdek jaroj antaŭe mi ne parolis Esperanton. sal.gif
Pardonu. Mi devu skribi: "Mi havas nek multe da mono, nek multe da tempo..."

JBen (顯示個人資料) 2010年8月26日下午9:23:47

jan aleksan:VI povas partopreni 1 kongreson, riskante ke ĝi ne plenumas ĉion kion vi atendis. Do eble partoprenu plurajn.

Ekz, venontjare estos ebla partopreni IJK en Kievo kaj UK en Kopenhago. Probable SES okazos antaŭ IJK tiel ke eblos esperantumi dum 3 semajnoj.
Ĉu vi elsendus al mi informojn pri tiuj kongresoj? Mi ege volas iri al unu aŭ pli.

Genjix (顯示個人資料) 2010年8月27日上午3:16:36

Matthieu (顯示個人資料) 2010年8月27日上午9:15:20

IJK ja estas bona, sed JBen diris, ke li ne havas multe da mono, do eble li ne povos pagi flugon trans oceanon. Eble vi povas informiĝi je usona Esperanta asocio.

jan aleksan (顯示個人資料) 2010年8月27日上午10:17:21

Mutusen:IJK ja estas bona, sed JBen diris, ke li ne havas multe da mono, do eble li ne povos pagi flugon trans oceanon. Eble vi povas informiĝi ja usona Esperanta asocio.
Esperanto USA

IJK 2011 (Kievo)

[url= http://www.96uk-kopenhago.dk/knap-Generalaj-Informoj.html]UK 2011 (Kopenhago)[/url]

SES 2010

eventoj tra la mondo (klaku Internacia Kalendaro de Esperanto-aranĝoj)

Monda kalendaro

Genjix (顯示個人資料) 2010年9月1日上午8:35:45

Mutusen:IJK ja estas bona, sed JBen diris, ke li ne havas multe da mono, do eble li ne povos pagi flugon trans oceanon. Eble vi povas informiĝi je usona Esperanta asocio.
Do uzu CouchSurfing.com! Vi ne bezonas multe da monoj por vojaĝi se vi estas ruza.

jan aleksan (顯示個人資料) 2010年9月1日下午4:14:19

Genjix:
Mutusen:IJK ja estas bona, sed JBen diris, ke li ne havas multe da mono, do eble li ne povos pagi flugon trans oceanon. Eble vi povas informiĝi je usona Esperanta asocio.
Do uzu CouchSurfing.com! Vi ne bezonas multe da monoj por vojaĝi se vi estas ruza.
Eĉ pli bonus uzi Pasportan Servon

回到上端