Demando pri gramatiko
од pianopimp27, 22. април 2007.
Поруке: 33
Језик: Esperanto
Terurĉjo (Погледати профил) 06. мај 2007. 13.46.48
Kiam mi demandis, ĉu la portugala ne ekzistas, mi estis prava!
Nun mi vidas, ke en Brazilo estas parolata la brazila lingvo.
Necesas disbati muzelojn de miaj Interret-aferistoj pro duoblaj aperoj de miaj mesaĝoj.
Amike kaj paceme.
Ciro (Погледати профил) 06. мај 2007. 14.28.43
Terurĉjo: Nun mi vidas, ke en Brazilo estas parolata la brazila lingvo.Jes, Frato,
Sed, mi ne konas la gramatikon de niajn portugalajn fratojn; verŝajne simila al brazila.
Oni scias, ke inter Brazilo kaj Portugalio, okazas pli-malpli kiel la lingvoj angla kaj usona.
horsto (Погледати профил) 06. мај 2007. 18.23.44
Terurĉjo:Mi havas kelkajn demandojn.1. Ankaŭ en la germana lingvo ne eblas.
1. Ĉu iu lingvo havas participojn kaj adverbajn participojn de venonta tempo? Ekzemple, venonta, laboronta, ironta, vendota, skribota, dirote kaj t.p.
La rusa lingvo ilin ne havas.
Por diri ruse "skribota letero" mi devas diri "letero, kiun mi skribos" aŭ "letero, kiun mi intencas (volas) skribi".
2. La rusa lingvo havas imperativon nur en dua gramatika persono. Ruse "faru" signifas "ci faru" aŭ "vi faru". Mi ne povas imagi ruse frazojn "mi faru", "li faru", "oni faru". Mi estas devigata paroli: "lasu min fari, mi devas fari", "lasu lin fari" aŭ ion similan (пусть он сделает, я должен сделать).
Ĉu iu lingvo havas normalan imperativon en 1 aŭ 3 personoj?
Anticipe dankema Terurĉjo.
2. La imperativo estas uzata nur por la dua persono en la germana. Sed mi kredas, ke la imperativo estas uzata en Esperanto, ĉar mankas la helpverbo germane: soll, angle: should. Tial "mi faru" signifas angle: I should do.