Al la enhavo

Demando pri gramatiko

de pianopimp27, 2007-aprilo-22

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

pianopimp27 (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 00:10:42

Kiam oni skribis frazeron (verŝanjne malkorekta vorto rido.gif ), kiu komencas kun demandvorto, ĉu vi devas uzi la montran pronomon antaŭ ĝi? Ekzemple:

Mi manĝas, kiam mi estas malsata.



Mi manĝas tiam, kiam mi estas malsata.

mi vidis tiun ĉi ambaŭ manieroj, kaj mi nur dezirus rektan difinon.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 04:44:48

Tio estas "subfrazo".
Fakte, uzi montran pronomon estas la origina maniero. Tamen ĝenerale oni povas ne uzi tion se ne okazos miskompreno.
Ekz.
Mi manĝas, kiam mi estas malsata.
Oni komprenas la "tiam".
Kaj ekzemple:
Ŝi demandos kiam ŝi venos.
Ŝi demandos tiam, kiam ŝi venos.
La unua frazo signifas ke ŝi demandos la demandon "Kiam mi venos." Do la "tiam" en la dua frazo estas necesa.
Se estas eraro, bonvolu montri por mi.

Ciro (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 11:58:09

pianopimp27: Mi manĝas, kiam mi estas malsata.
Frato,

Sufiĉas vian frazon, mi kredas.

Tamen, vi povas diri ankaŭ:

Mi manĝas nur, kiam mi malsatas.
(nur tiam vi manĝas).

pianopimp27 (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 17:51:35

Dankon al vi ambaŭ! Mi nun komprenas, korektu min se mi eraras, ke oni nur devas uzi la montran pronomon se la frazo estus kontraŭe.
Mi studis Esperanton ekde novembro kaj mi preskaŭ komprenas la tuta lingvo, sed mi havas kelkajn demandojn plu.

1. Mi ne scias, kiel diri tion ĉi esperante, sed se vi komprenas anglan, kiel oni diras la angla vorto "ago?" Ekzemple:
"I learned Esperanto 3 years ago." ("Mi lernis Esperanton 3 jaroj ago.")

Elbe mi uzus "antaŭe?" Mi ne scias.

2. Ĉu mi rajtas uzi "ĉi" antaŭ iu vorto? Aŭ ĉu mi devas uzi "ĉi tiu" Mi scias, ke oni dirus:
"Ĉi-nokton, mi iros al la biblioteko."

Sed ĉu mi rajtas diri:
"Ĉi-boato estas 40 da metroj longe."

3. Kion precize signifis la vorto "ĉirkaŭ." Ĉu ĝi signifas "iri aŭ esti ronda io(n)" Ekzemple:
"Mi kuras ĉirkaŭ la domo"

Aŭ ĉu ĝi signifas "proksimume" Ekzemple:
"Mi manĝis ĉirkaŭ 5 pomoj"

Aŭ eble tio antaŭa frazo havus "po?"

4. Kiel oni uzas la pronomon "si"? Ĉu nur tiel "mem," aŭ iam por priparoli la subjekton? Ekzemple:
Nur: "Ŝi manĝis ĝin kun si"

Aŭ ĉu oni ankaŭ povas diri: "Ŝi volas iri al vendejo, sed si devas fari unue sian hejmtaskon."

Dankon por iu helpo, kiu vi eblas doni al mi! rido.gif Eble mi baldaŭ komprenas tuta Esperante!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 17:53:57

pianopimp27:
1. Mi ne scias, kiel diri tion ĉi esperante, sed se vi komprenas anglan, kiel oni diras la angla vorto "ago?" Ekzemple:
"I learned Esperanto 3 years ago." ("Mi lernis Esperanton 3 jaroj ago.")

Elbe mi uzus "antaŭe?" Mi ne scias.
"Mi lernis esperanton antaŭ tri jaroj."

More (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 18:43:06

2. Ĉu mi rajtas uzi "ĉi" antaŭ iu vorto? Aŭ ĉu mi devas uzi "ĉi tiu" Mi scias, ke oni dirus:
"Ĉi-nokton, mi iros al la biblioteko."

Sed ĉu mi rajtas diri:
"Ĉi-boato estas 40 da metroj longe."
Amiko pianopimp27, ambaŭ ebloj estas korektaj okulumo.gif

More (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 20:27:16

pianopimp27:3. Kion precize signifis la vorto "ĉirkaŭ." Ĉu ĝi signifas "iri aŭ esti ronda io(n)" Ekzemple:
"Mi kuras ĉirkaŭ la domo"

Aŭ ĉu ĝi signifas "proksimume" Ekzemple:
"Mi manĝis ĉirkaŭ 5 pomoj"

Aŭ eble tio antaŭa frazo havus "po?"
Laŭ la vortaro el tie ĉi kaj vi estante anglaparolanto, la vorto "ĉirkaŭ" havas la sekvajn signifojn:
about, round, towards, around.

Tial mi pensas ke la ambaŭ frazoj estas korektaj.

More (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 20:41:19

pianopimp27:4. Kiel oni uzas la pronomon "si"? Ĉu nur tiel "mem," aŭ iam por priparoli la subjekton? Ekzemple:
Nur: "Ŝi manĝis ĝin kun si"

Aŭ ĉu oni ankaŭ povas diri: "Ŝi volas iri al vendejo, sed si devas fari unue sian hejmtaskon."
Fine jen ligilo pri ĉi-afero kaj iu ajn alia kiun povus esti tre utila por vi:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/si/i...

pianopimp27 (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 21:57:47

Bonega! Mi tuta komprenas nun! Mi estis tre incita, kiam mi vidis, ke iu jam respondis al mi! Ĉiu da miaj demandoj estis respondata tute. Dankon! La ttt-ejo perfekte klarigis "si." Nun, ke nenio en gramatiko de Esperanto konfuzas min, mi nur devas lerni multe da vortoj! Ĉu iu havas ideojn pri bonaj manieroj por fari tion? Dankon denove!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-22 22:11:46

pianopimp27:Mi studis Esperanton ekde novembro kaj mi preskaŭ komprenas la tutan lingvon, sed mi havas kelkajn demandojn plu.

1. Mi ne scias, kiel diri tion ĉi esperante, sed se vi komprenas la anglan, kiel oni diras la anglan vorton "ago?" Ekzemple:
"I learned Esperanto 3 years ago." ("Mi lernis Esperanton 3 jaroj ago.")

Elbe mi uzus "antaŭe?" Mi ne scias.

La angla vorto "ago" estas la esperanta vorto "antaŭ".
La vorto antaŭe estas ne prepozicio, sed adverbo kaj signifas "pli frue".
Antaŭe, kiam mi estis tri jarojn pli juna, mi eklernis Esperanton.

2. Ĉu mi rajtas uzi "ĉi" antaŭ iu vorto? Aŭ ĉu mi devas uzi "ĉi tiu"? Mi scias, ke oni dirus:
"Ĉi-nokton, mi iros al la biblioteko."

Sed ĉu mi rajtas diri:
"Ĉi-boato estas 40 da metroj longe."

Jes, vi rajtas kaj vi pravas. Nur ne "ĉi-nokton", sed "ĉi-nokte". "Ĉi-boato estas 40 metrojn alta" aŭ "Ĉi boato havas 40 metrojn". Kiam vi uzas numeralojn, "da" ne necesas.

3. Kion precize signifis la vorto "ĉirkaŭ." Ĉu ĝi signifas "iri aŭ esti ronda io(n)" Ekzemple:
"Mi kuras ĉirkaŭ la domo"

Aŭ ĉu ĝi signifas "proksimume" Ekzemple:
"Mi manĝis ĉirkaŭ 5 pomojn"

Vi denove pravas en ambaŭ kazoj.

Aŭ eble tia antaŭa frazo havus "po?"
Ne. Vi uzus "po" en tia kazo: "Mi manĝis po ĉirkaŭ 5 pomojn ĉiutage."

4. Kiel oni uzas la pronomon "si"? Ĉu nur tiel "mem," aŭ iam por priparoli la subjekton? Ekzemple:
Nur: "Ŝi manĝis ĝin kun si"

Aŭ ĉu oni ankaŭ povas diri: "Ŝi volas iri al vendejo, sed si devas fari unue sian hejmtaskon."

Si rilatas al "li", "ŝi", "ĝi" kaj "ili".
Mi eksplikas per ekzemploj:
"Ŝi volas iri al vendejo, sed ŝi devas fari unue sian hejmtaskon." Se ni dirus ne "sian", sed "ŝian", tio signifus, ke priparolita sinjorino devas fari ne propran, sed fremdan, de alia persono, hejmtaskon.

Alia ekzemplo:
Mia patrino petis min helpi al si.
Mia patrino petis min helpi al ŝi.

En unua okazo mi helpos al mia patrino.
En dua okazo mi helpos al iu alia virino, ne al mia patrino.

Dankon por iu helpo, kiun vi povas doni al mi! rido.gif Eble mi baldaŭ komprenas ĉion Esperante!
Mi iomete korektis. Se vi volas, komparu.

Reen al la supro