ورود به محتوا

Demando pri gramatiko

از pianopimp27, 22 آوریل 2007

پست‌ها: 21

زبان: Esperanto

pianopimp27 (نمایش مشخصات) 22 آوریل 2007،‏ 0:10:42

Kiam oni skribis frazeron (verŝanjne malkorekta vorto rido.gif ), kiu komencas kun demandvorto, ĉu vi devas uzi la montran pronomon antaŭ ĝi? Ekzemple:

Mi manĝas, kiam mi estas malsata.



Mi manĝas tiam, kiam mi estas malsata.

mi vidis tiun ĉi ambaŭ manieroj, kaj mi nur dezirus rektan difinon.

Ciro (نمایش مشخصات) 22 آوریل 2007،‏ 11:58:09

pianopimp27: Mi manĝas, kiam mi estas malsata.
Frato,

Sufiĉas vian frazon, mi kredas.

Tamen, vi povas diri ankaŭ:

Mi manĝas nur, kiam mi malsatas.
(nur tiam vi manĝas).

pianopimp27 (نمایش مشخصات) 22 آوریل 2007،‏ 17:51:35

Dankon al vi ambaŭ! Mi nun komprenas, korektu min se mi eraras, ke oni nur devas uzi la montran pronomon se la frazo estus kontraŭe.
Mi studis Esperanton ekde novembro kaj mi preskaŭ komprenas la tuta lingvo, sed mi havas kelkajn demandojn plu.

1. Mi ne scias, kiel diri tion ĉi esperante, sed se vi komprenas anglan, kiel oni diras la angla vorto "ago?" Ekzemple:
"I learned Esperanto 3 years ago." ("Mi lernis Esperanton 3 jaroj ago.")

Elbe mi uzus "antaŭe?" Mi ne scias.

2. Ĉu mi rajtas uzi "ĉi" antaŭ iu vorto? Aŭ ĉu mi devas uzi "ĉi tiu" Mi scias, ke oni dirus:
"Ĉi-nokton, mi iros al la biblioteko."

Sed ĉu mi rajtas diri:
"Ĉi-boato estas 40 da metroj longe."

3. Kion precize signifis la vorto "ĉirkaŭ." Ĉu ĝi signifas "iri aŭ esti ronda io(n)" Ekzemple:
"Mi kuras ĉirkaŭ la domo"

Aŭ ĉu ĝi signifas "proksimume" Ekzemple:
"Mi manĝis ĉirkaŭ 5 pomoj"

Aŭ eble tio antaŭa frazo havus "po?"

4. Kiel oni uzas la pronomon "si"? Ĉu nur tiel "mem," aŭ iam por priparoli la subjekton? Ekzemple:
Nur: "Ŝi manĝis ĝin kun si"

Aŭ ĉu oni ankaŭ povas diri: "Ŝi volas iri al vendejo, sed si devas fari unue sian hejmtaskon."

Dankon por iu helpo, kiu vi eblas doni al mi! rido.gif Eble mi baldaŭ komprenas tuta Esperante!

RiotNrrd (نمایش مشخصات) 22 آوریل 2007،‏ 17:53:57

pianopimp27:
1. Mi ne scias, kiel diri tion ĉi esperante, sed se vi komprenas anglan, kiel oni diras la angla vorto "ago?" Ekzemple:
"I learned Esperanto 3 years ago." ("Mi lernis Esperanton 3 jaroj ago.")

Elbe mi uzus "antaŭe?" Mi ne scias.
"Mi lernis esperanton antaŭ tri jaroj."

More (نمایش مشخصات) 22 آوریل 2007،‏ 18:43:06

2. Ĉu mi rajtas uzi "ĉi" antaŭ iu vorto? Aŭ ĉu mi devas uzi "ĉi tiu" Mi scias, ke oni dirus:
"Ĉi-nokton, mi iros al la biblioteko."

Sed ĉu mi rajtas diri:
"Ĉi-boato estas 40 da metroj longe."
Amiko pianopimp27, ambaŭ ebloj estas korektaj okulumo.gif

More (نمایش مشخصات) 22 آوریل 2007،‏ 20:27:16

pianopimp27:3. Kion precize signifis la vorto "ĉirkaŭ." Ĉu ĝi signifas "iri aŭ esti ronda io(n)" Ekzemple:
"Mi kuras ĉirkaŭ la domo"

Aŭ ĉu ĝi signifas "proksimume" Ekzemple:
"Mi manĝis ĉirkaŭ 5 pomoj"

Aŭ eble tio antaŭa frazo havus "po?"
Laŭ la vortaro el tie ĉi kaj vi estante anglaparolanto, la vorto "ĉirkaŭ" havas la sekvajn signifojn:
about, round, towards, around.

Tial mi pensas ke la ambaŭ frazoj estas korektaj.

More (نمایش مشخصات) 22 آوریل 2007،‏ 20:41:19

pianopimp27:4. Kiel oni uzas la pronomon "si"? Ĉu nur tiel "mem," aŭ iam por priparoli la subjekton? Ekzemple:
Nur: "Ŝi manĝis ĝin kun si"

Aŭ ĉu oni ankaŭ povas diri: "Ŝi volas iri al vendejo, sed si devas fari unue sian hejmtaskon."
Fine jen ligilo pri ĉi-afero kaj iu ajn alia kiun povus esti tre utila por vi:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/si/i...

pianopimp27 (نمایش مشخصات) 22 آوریل 2007،‏ 21:57:47

Bonega! Mi tuta komprenas nun! Mi estis tre incita, kiam mi vidis, ke iu jam respondis al mi! Ĉiu da miaj demandoj estis respondata tute. Dankon! La ttt-ejo perfekte klarigis "si." Nun, ke nenio en gramatiko de Esperanto konfuzas min, mi nur devas lerni multe da vortoj! Ĉu iu havas ideojn pri bonaj manieroj por fari tion? Dankon denove!

pianopimp27 (نمایش مشخصات) 22 آوریل 2007،‏ 23:42:47

Dankon denove! Mi havas nur kelkajn demandojn pri viaj korektaĵoj, Terurĉjo. Unue,
"Ŝi volas iri al vendejo, sed ŝi devas fari unue sian hejmtaskon."
Kial oni ne rajtas uzi "si" anstataŭ la kursiva "ŝi?" Ĝi ankoraŭ priparolas la subjekton. Ĉu estas ĉar la "ŝi" estas en alia subfrazo?

Ankaŭ,
Jes, vi rajtas kaj vi pravas. Nur ne "ĉi-nokton", sed "ĉi-nokte".
Mi opiniis, ke se oni parolas pri unu nokto, aŭ ĉi tiu nokto, oni dirus "-n," kaj se oni parolas pri ĉiu nokto, oni uzus "-e." Mi supozas, ke mia demando estas la sekvanta. Kiel oni scius, ĉu uzi "-e" aŭ "-n," kiam oni parolas pri tempo?

(Mi opinias, ke mi uzis malbonan gramatikon dum la lasta paragrafo, ĉu ne?)

Mi tre feliĉas, ke mi legis la forumon pri "kial esperantistoj ne skribas en la forumoj." Mi eksciis, ke mi, tiel komencanto, povas enskribi kaj krei forumojn. Nun, mi scias multe plu pri gramatiko!

Ciro (نمایش مشخصات) 23 آوریل 2007،‏ 4:19:48

pianopimp27: Ĉu mi rajtas uzi "ĉi" antaŭ iu vorto? Aŭ ĉu mi devas uzi "ĉi tiu" Mi scias, ke oni dirus:
"Ĉi-nokton, mi iros al la biblioteko."

Sed ĉu mi rajtas diri:
"Ĉi-boato estas 40 da metroj longe."
Frato,

Pri la uzo de "ĉi", kaj, precipe, kiam skribata kune "substantivo", vidu:

reta-vortaro.

بازگشت به بالا