Skip to the content

Unuiĝonta Eŭropo

by qwertz, August 28, 2010

Messages: 49

Language: Esperanto

qwertz (User's profile) August 28, 2010, 10:23:31 AM

Hej,

kio vi opinas pri "Unuiĝonta Eŭropo"? Ĉu vi konas aliajn "Unuiĝonta Eŭropo"-ecajn kantojn?

alia Ĉu Eŭropa Unio estas bona afero? lernu.net fadeno de Eddycgn uzanto.

DG interpreto - vivalingvointerpreto de EŬ (youtube)

Ne dormu via voĉdonforton 2014

Ĉu vi parolas eŭrope? - video pri ĉina interpreto en EŬ parlamento

Observu la MEP-oj | Pepkantu/Tŭiteru al via MEP. (Kun lingvoŝaltilo surdekstre)

Chilly Gonzales: Mi estas Eŭropo (angle, muzikovideo)

MEP tŭiteroj resumo

Eŭropo - Dividiĝis kaj Unuiĝis WeAreProEU

Milito en Bosnio 1992-95 (mapo)

Unite Unite Europe! de Raspeani Skopjani

Homa Rajto 13: La libereco moviĝi (kaj resti) | filmoj.net/homaj-rajtoj

Mad Maks - ĉefurboj de eŭropo rapucation.de projekto - edukado per repomuziko (germana)

kanto por eŭropo - stratomuziko

Globus - Europa

Europe United - Franky Rizardo: Funky Noise

Djelem djelem - Cigana himno en e-o. Homoj por kiuj naciolimoj ne havas gravecego.

Transeuropa Festivalo (angle, france, italie, rumane)

One Europe Song -- United Europe

Unuiĝonta Eŭropo de Juneŭropa Federaciistoj | vive

ĝp,

Miland (User's profile) August 28, 2010, 4:46:36 PM

Mi ne favoras la ideon, pro tio, ke mi ne volas ke Eŭropaj burokratoj regu Brition el Bruselo!

Grand_Wazoo (User's profile) August 28, 2010, 6:38:45 PM

tiu kanto estas iom ridinda.

sed, me favoras la ideon.

LyzTyphone (User's profile) August 29, 2010, 7:48:14 AM

@Senegaùlo
Do, Unuiĝonta Sud-Ameriko. Ĉu estas tia kanto? lango.gif

qwertz (User's profile) August 29, 2010, 11:26:48 AM

Miland:Mi ne favoras la ideon, pro tio, ke mi ne volas ke Eŭropaj burokratoj regu Brition el Bruselo!
Kiu burokratoj? Eŭropa Parlamento aŭ Eŭropa Komisiono? Mi legis, ke aktuale Eŭropa Komisiono havas pli multa forto ol Eŭropa Parlamento. Sed tion estas ŝangigeble, kaj tio estas celo de malpolitika federaciistoj kaj aliaj. Ne forgesu, Eŭropa Unio ne estas jam finkonstruiĝis. Ŝangoj esteblos.

Grand_Wazoo:tiu kanto estas iom ridinda.

sed, me favoras la ideon.
Lirikon skribis de maldenastanglaj svedioulojn. Eble por vi, liriko estas iom ridinda. Ankaŭ ekzistas videon, kie JEF-uloj (Juneŭropa Federaciistoj) amaskantis Unuiĝonta Eŭropo. Verŝajne estas sama situacio kiel Nova Kanto kontraŭ(?) La Espero.

Senegaùlo:Enuiĝanta Eŭropo...

Feliĉe mi loĝas en Brazilo! (kaj en 'Unasudo': Unio de nacioj sudamerikaj)
Kio detale estas enuiĝanta kun Eŭropo? Eŭropa kulturon? Mi ne konsentas.

antoniomoya (User's profile) August 29, 2010, 12:27:31 PM

Mi ŝategas la ideon de Unuiĝinta Eŭropo.

Historio lernas al ni tion: prafamilioj unuiĝis en triboj, triboj en regionoj, regionoj en nacioj, kaj nacioj en supernacioj.

Tiu estas la normala evoluo de la homa socio. Ju pli da supernacioj, des malpli da militoj inter tiuj nacioj. Vidu ekzemple Usonon kaj la nunan Eŭropon. La registaro de supernacio zorgas pri la bonstato de sia loĝantaro, kie ajn ili loĝos. La leĝoj estas egalaj por ĉiuj, same kiel la vivnivelo. Estas profite aparteni al iu granda supernacio. Kontraŭe, vidu la vivnivelo de tiuj personoj kiuj vivas en izolitaj landoj regitaj per reĝoj aŭ diktuloj.

Estontece, unu sola registaro regos la tutan Teron, kaj la homoj havos ĉie la samajn rajtojn kaj la saman vivnivelon. Estos la normala evoluo de la planedo.

Anstataŭ "samideanoj", ni ĉiuj estas vere kaj fakte sammondanoj.

Amike.

Greedn (User's profile) August 29, 2010, 4:24:43 PM

Oni devas dividi foreston de lemoj intereŭropaj kaj la novan superstrukturan burokration. La unua - sendube estas beno, dua - ŝajnas ne. Regionoj ne bezonas egalajn leĝojn, nur rajton kaj eventualecojn.

antoniomoya, Mi revas, kiam estontece ĉiuj homoj vivos fratece sur la unuiĝita tero - estos neniu registaro

LyzTyphone (User's profile) August 30, 2010, 4:41:51 AM

Greedn:Regionoj ne bezonas egalajn leĝojn
Mi konsentas ĉi parton.

Efektive mia ideo pri ideala estonto estas, ke ĉiu homo libere transloĝadu, sen registara limago. Tiel, la plej bona ŝtato ĉiam ricevos plej multe da subteno, kaj malbonaj registaroj eventuale regos malplenan landon. Same kiel konsumantoj elektas plaĉajn firmojn.

Do, ŝtatoj ne bezonas imiti unu la alian. Sed popolo elektos la vivadonton, t.e. bonan ŝtaton.

antoniomoya (User's profile) August 30, 2010, 5:49:08 AM

LyzTyphone:malbonaj registaroj eventuale regos malplenan landon.
popolo elektos bonan ŝtaton.
Tio jam okazas nuntempe. Vidu la kvanton de enmigrantoj, ekzemple, al Eŭropo, venanta el malriĉaj nacioj.

Kaj pro tio, por ne regi malplenajn landojn, la diktuloj ĉiam malpermesis/sas al sia loĝantaro ellandiĝi. Ili kutimas regi sian landon kiel sian privatan bienon.

Unuiĝinta supernacio ĉiam estas pli bona por la loĝantoj ol izolitaj nacioj.

Amike.

dobri (User's profile) August 30, 2010, 5:13:23 PM

Ankaŭ mi konsentas kun antoniomoya. Se mi ĝisvivus la plene unuiĝitan mondon, tiam mi volonte studus la regantan lingvon, eĉ la anglan.

Back to the top