Unuiĝonta Eŭropo
door qwertz, 28 augustus 2010
Berichten: 49
Taal: Esperanto
qwertz (Profiel tonen) 28 augustus 2010 10:23:31
kio vi opinas pri "Unuiĝonta Eŭropo"? Ĉu vi konas aliajn "Unuiĝonta Eŭropo"-ecajn kantojn?
alia Ĉu Eŭropa Unio estas bona afero? lernu.net fadeno de Eddycgn uzanto.
DG interpreto - vivalingvointerpreto de EŬ (youtube)
Ne dormu via voĉdonforton 2014
Ĉu vi parolas eŭrope? - video pri ĉina interpreto en EŬ parlamento
Observu la MEP-oj | Pepkantu/Tŭiteru al via MEP. (Kun lingvoŝaltilo surdekstre)
Chilly Gonzales: Mi estas Eŭropo (angle, muzikovideo)
MEP tŭiteroj resumo
Eŭropo - Dividiĝis kaj Unuiĝis WeAreProEU
Milito en Bosnio 1992-95 (mapo)
Unite Unite Europe! de Raspeani Skopjani
Homa Rajto 13: La libereco moviĝi (kaj resti) | filmoj.net/homaj-rajtoj
Mad Maks - ĉefurboj de eŭropo rapucation.de projekto - edukado per repomuziko (germana)
kanto por eŭropo - stratomuziko
Globus - Europa
Europe United - Franky Rizardo: Funky Noise
Djelem djelem - Cigana himno en e-o. Homoj por kiuj naciolimoj ne havas gravecego.
Transeuropa Festivalo (angle, france, italie, rumane)
One Europe Song -- United Europe
Unuiĝonta Eŭropo de Juneŭropa Federaciistoj | vive
ĝp,
Miland (Profiel tonen) 28 augustus 2010 16:46:36
Grand_Wazoo (Profiel tonen) 28 augustus 2010 18:38:45
sed, me favoras la ideon.
LyzTyphone (Profiel tonen) 29 augustus 2010 07:48:14
Do, Unuiĝonta Sud-Ameriko. Ĉu estas tia kanto?
qwertz (Profiel tonen) 29 augustus 2010 11:26:48
Miland:Mi ne favoras la ideon, pro tio, ke mi ne volas ke Eŭropaj burokratoj regu Brition el Bruselo!Kiu burokratoj? Eŭropa Parlamento aŭ Eŭropa Komisiono? Mi legis, ke aktuale Eŭropa Komisiono havas pli multa forto ol Eŭropa Parlamento. Sed tion estas ŝangigeble, kaj tio estas celo de malpolitika federaciistoj kaj aliaj. Ne forgesu, Eŭropa Unio ne estas jam finkonstruiĝis. Ŝangoj esteblos.
Grand_Wazoo:tiu kanto estas iom ridinda.Lirikon skribis de maldenastanglaj svedioulojn. Eble por vi, liriko estas iom ridinda. Ankaŭ ekzistas videon, kie JEF-uloj (Juneŭropa Federaciistoj) amaskantis Unuiĝonta Eŭropo. Verŝajne estas sama situacio kiel Nova Kanto kontraŭ(?) La Espero.
sed, me favoras la ideon.
Senegaùlo:Enuiĝanta Eŭropo...Kio detale estas enuiĝanta kun Eŭropo? Eŭropa kulturon? Mi ne konsentas.
Feliĉe mi loĝas en Brazilo! (kaj en 'Unasudo': Unio de nacioj sudamerikaj)
antoniomoya (Profiel tonen) 29 augustus 2010 12:27:31
Historio lernas al ni tion: prafamilioj unuiĝis en triboj, triboj en regionoj, regionoj en nacioj, kaj nacioj en supernacioj.
Tiu estas la normala evoluo de la homa socio. Ju pli da supernacioj, des malpli da militoj inter tiuj nacioj. Vidu ekzemple Usonon kaj la nunan Eŭropon. La registaro de supernacio zorgas pri la bonstato de sia loĝantaro, kie ajn ili loĝos. La leĝoj estas egalaj por ĉiuj, same kiel la vivnivelo. Estas profite aparteni al iu granda supernacio. Kontraŭe, vidu la vivnivelo de tiuj personoj kiuj vivas en izolitaj landoj regitaj per reĝoj aŭ diktuloj.
Estontece, unu sola registaro regos la tutan Teron, kaj la homoj havos ĉie la samajn rajtojn kaj la saman vivnivelon. Estos la normala evoluo de la planedo.
Anstataŭ "samideanoj", ni ĉiuj estas vere kaj fakte sammondanoj.
Amike.
Greedn (Profiel tonen) 29 augustus 2010 16:24:43
antoniomoya, Mi revas, kiam estontece ĉiuj homoj vivos fratece sur la unuiĝita tero - estos neniu registaro
LyzTyphone (Profiel tonen) 30 augustus 2010 04:41:51
Greedn:Regionoj ne bezonas egalajn leĝojnMi konsentas ĉi parton.
Efektive mia ideo pri ideala estonto estas, ke ĉiu homo libere transloĝadu, sen registara limago. Tiel, la plej bona ŝtato ĉiam ricevos plej multe da subteno, kaj malbonaj registaroj eventuale regos malplenan landon. Same kiel konsumantoj elektas plaĉajn firmojn.
Do, ŝtatoj ne bezonas imiti unu la alian. Sed popolo elektos la vivadonton, t.e. bonan ŝtaton.
antoniomoya (Profiel tonen) 30 augustus 2010 05:49:08
LyzTyphone:malbonaj registaroj eventuale regos malplenan landon.Tio jam okazas nuntempe. Vidu la kvanton de enmigrantoj, ekzemple, al Eŭropo, venanta el malriĉaj nacioj.
popolo elektos bonan ŝtaton.
Kaj pro tio, por ne regi malplenajn landojn, la diktuloj ĉiam malpermesis/sas al sia loĝantaro ellandiĝi. Ili kutimas regi sian landon kiel sian privatan bienon.
Unuiĝinta supernacio ĉiam estas pli bona por la loĝantoj ol izolitaj nacioj.
Amike.
dobri (Profiel tonen) 30 augustus 2010 17:13:23