Al la enhavo

Freneza kilogramoj.

de philodice, 2010-aŭgusto-30

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2010-septembro-01 05:04:05

RiotNrrd:
[1] "Komputero" estas maljuna vorto. Ne malĝustas, sed nuntempe ni plejparte uzas "komputilo"
"Komputero" estas malnova vorto.
En la angla lingvo estas unu vorto - 'old', en Esperanto du - 'malnova' kaj 'maljuna'.

Oni proponas novan sufikson 'or' antataŭ 'il' por komplikaj aĵoj, do 'komputoro'; sed evitu uzi ĝin, ĉar ĝi estas ne oficiala.

philodice:Mi nun skribas Esperanto plibone ol mi skribas Germano
Mi nun skribas Esperante pli bone ol mi skribas germane.
'Esperanto' estas skibita de majusklo(grandlitero) ĉar ĝi estas nomo; oni skribas 'Esperanta' kaj 'Esperante' por distingi ilin de patricipo de verbo 'esperi'; sed 'esperantisto' estas skribita de minusklo(etlitero); 'germana' estas ordinara adjektivo kaj estas skribita de minusklo; 'germano' estas loĝanto de Germanio (nomojn de landoj oni skribas de majusklo).
'pli' oni skribas aparte de adjektivo kaj adverbo; sed se vi faros verbon el pli+adjektivo, skribu kune:
'Mi plibonigas mian Esperanton'

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-septembro-01 18:57:49

sergejm:
RiotNrrd:
[1] "Komputero" estas maljuna vorto.
"Komputero" estas malnova vorto.
Jes, vi tute pravas. La horo estis malfrua, kaj mi dormemis, kaj ne rimarkis ke mi elektis la malĝustan vorton.

Dankon.

Reen al la supro