Đi đến phần nội dung

Diskutu mian tekston!

viết bởi palaman, Ngày 01 tháng 9 năm 2010

Tin nhắn: 28

Nội dung: Esperanto

palaman (Xem thông tin cá nhân) 08:13:55 Ngày 01 tháng 9 năm 2010

http://e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?p=82133...

Mi petas ĉiun, kio havas liberan tempon, komenti mian unuan tradukaĵon (de la rusa)

Mi petas komenti en la temo mem http://e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?p=82133...

Temas pri
1) kiom komprenebla estas la tradukaĵo?
2) kiom interesa kaj neordinara estas la temo?
3) kion vi opinias pri ĝi?

Vera titolo de la libro, la tradukita patro de kiu jam estas prezentita, estas:

Higumeno Jefrem.

"En montaro Kaŭkaza"

(Laŭ memuaro de monaĥo-dezertulo Merkurio)

palaman (Xem thông tin cá nhân) 16:50:09 Ngày 02 tháng 9 năm 2010

Ĉu tute neniu interesiĝas pri la temo?
Eble, mia tradukado estas sencela, senutila okupo, malplena perdo de la tempo?

Greedn (Xem thông tin cá nhân) 17:21:27 Ngày 02 tháng 9 năm 2010

tro multe da literojn okulumo.gif

Belmiro (Xem thông tin cá nhân) 18:37:05 Ngày 02 tháng 9 năm 2010

palaman:Ĉu tute neniu interesiĝas pri la temo?
Eble, mia tradukado estas sencela, senutila okupo, malplena perdo de la tempo?
Mi kredas ke vi atendas tro multe de tiu ĉi forumo. Fakte, la plimulto de ni estas komencantoj. Aliaj estas mastrumantoj kiuj serĉas tie kaj tie ĉi okazon por helpi kaj ne havas multe da tempo. Ili estas volontuloj. Aliaj ne kuraĝas fari grandajn komentojn pro manko de memfido pri ilia ŝcio.

Mi kopiis vian tekston kaj mi provos ĝin legi kaj komenti. Sed ne estas certe ke mi havos tempon aŭ ke mi kapablas. Povas esti ke ambaŭ kialoj! Estu pacienca!

Miland (Xem thông tin cá nhân) 19:35:20 Ngày 02 tháng 9 năm 2010

palaman:Ĉu tute neniu interesiĝas pri la temo? Eble, mia tradukado estas sencela, senutila okupo, malplena perdo de la tempo?
Tute ne, kara amiko, tute ne! Mi estas certa ke via verko estas geniaĵo, inda de akademianoj, kaj eble vi gajnos la Nobel-premion pri literaturo iutage. Efektive, eble ankaŭ mi mem legos ĝin iam!

Nu, ĉu vi estas kontenta nun? lango.gif

Greedn (Xem thông tin cá nhân) 19:50:28 Ngày 02 tháng 9 năm 2010

ŝercaĵo!

Miland (Xem thông tin cá nhân) 21:13:41 Ngày 02 tháng 9 năm 2010

palaman:
Mi petas komenti en la temo mem ..
1) kiom komprenebla estas la tradukaĵo?
2) kiom interesa kaj neordinara estas la temo?
3) kion vi opinias pri ĝi?
Mi ĵus legis vian tekston. Ĝi bezonas iom da korektoj, tamen estas sufiĉe komprenebla. Dankon por kundividi interesan religian rakonton el la Soveta epoko! Ĝi memorigas min pri simila rakonto el la Cara epoko, La vojo de la pilgrimanto, tradukita al la angla.

Mi demandu vin, kiun libron vi tradukis? Ĉu estas anglalingva traduko?

palaman (Xem thông tin cá nhân) 13:03:10 Ngày 03 tháng 9 năm 2010

Karaj amikoj!

Vi kortuŝis min, tiom rapide respondinte mian malgajan suspekton! Mi jam sciis, kaj nun mi denove konvinkiĝis, ke miaj esperantaj samlingvuloj estas popolo bonkora kaj rapida je helpo. Dankon! Tio ne malgrava konsolo por mi!

Certe, mi estas sufiĉe pacienca por atendi pli-malpli vastajn komentojn. Mia malpacienca reakcio povas esti klarigita nure de mia necerteco pri mia kapablo en la lingvo. Ja mi estas komencanto, kaj ĉi-tradukaĵo estas mia unua esperant-literatura eksperimento.
Konsideru ankaŭ, ke mi jam estas verkisto, ruslingva verkisto (http://pereplet.sai.msu.ru/text/solohin25nov07.htm...) - tamen ja verkistoj (onidire) estas popolo vuandema, fierema, ofendiĝema. Ĉu nur mi ne estas tia?! ridulo.gif

Mi revas iĝi iam esperanta verkisto, ĝuste tial mi provas traduki por komenco.

Pardonu al mi mian malpaciencon!

palaman (Xem thông tin cá nhân) 13:21:14 Ngày 03 tháng 9 năm 2010

Mi kredas ke vi atendas tro multe de tiu ĉi forumo. Fakte, la plimulto de ni estas komencantoj. Aliaj estas mastrumantoj kiuj serĉas tie kaj tie ĉi okazon por helpi kaj ne havas multe da tempo. Ili estas volontuloj.
Tamen forumanaro estas ja ne malvasta! Eble, iu tamen povos doni sian komenton - mi esperas, kaj atendas!
Aliaj ne kuraĝas fari grandajn komentojn pro manko de memfido pri ilia ŝcio.
Unue, ĉiu ĉiuokaze povas komenti komprenebleco/nekomprenibleco de la tradukaĵo, ĉar ĝi devas esti komprenebla por ĉiuj, ne nur por speregtuloj, ĉu ne? Due, ĉiuj povas komenti la mem senco de la teksto - sendepende de ĝia traduka kvalito!
Mi kopiis vian tekston kaj mi provos ĝin legi kaj komenti. Sed ne estas certe ke mi havos tempon aŭ ke mi kapablas. Povas esti ke ambaŭ kialoj! Estu pacienca!
Dankon pro la intenco mem!
Mi esperas kaj atendas!

palaman (Xem thông tin cá nhân) 13:34:03 Ngày 03 tháng 9 năm 2010

Mi estas certa ke via verko estas geniaĵo, inda de akademianoj, kaj eble vi gajnos la Nobel-premion pri literaturo iutage. Efektive, eble ankaŭ mi mem legos ĝin iam!
Nu, ĉu vi estas kontenta nun?
Dankon, amiko!

Mi tre gajas kaj ridas pri via ŝerco.
Memkompreneble, mi estas eta VERKISTO, verkisteto (nur unu mia fabel-novelo ankoraŭ estis paper-presita http://www.lepta-kniga.ru/ncd-0-10-136/cafe.html ).
Des pli ridinda por mi fariĝi iam tiam fama TRADUKISTO, ke oni eĉ premiu min!

Nu, mi ĉiuokaze konsentas akcepti!

Quay lại