Ku rupapuro rw'ibirimwo

Forumaj kodoj

ca, kivuye

Ubutumwa 14

ururimi: Esperanto

Chainy (Kwerekana umwidondoro) 11 Ndamukiza 2012 19:55:09

darkweasel:Novaj forumaj kodoj!
Dankon al Jev pro la nova redaktilo - ĝi estas tre bona. Mi nun havas nur unu problemon - la tekstujo estas tro larĝa. Darkweasel sugestis solvon por tio en alia fadeno.

Chainy (Kwerekana umwidondoro) 11 Ndamukiza 2012 20:09:27

Ankoraŭ unu afero - en la nova redaktilo, la teksto aperas tre helgriza, kio iom ĝenas. Estus pli bone en kutima nigra koloro. En mia retumilo, nur la ĉapelitaj literoj aperas nigraj en la redaktilo, kaj ili aperas iom pli grandaj ol la aliaj literoj.

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 11 Ndamukiza 2012 21:36:46

Krom tio, kion mi jam skribis en la alia fadeno en la Testejo, mi volas diri ankoraŭ unu tre malgravan aferon. Ne estas nepre necese korekti tion, sed lasi tion nekorektita eble kaŭzus nenecesajn fadenojn kun demandoj pri tio.

Ĝis nun, por tajpi Linux, oni devis tajpi Linu'x, por ke tio konvertiĝu. Nun estas evidente pli bona sistemo tie ĉi (enmetita "Linux" fariĝas aŭtomate Linŭ, kaj kiam oni volas tajpi "Linux", oni devas fakte entajpi "Linuxx"), ← kio okazis tie ĉi? demando.gif sed tio rompis antaŭajn mesaĝojn, kiuj uzis la apostrofan solvon.

Ekzemple en la fadeno "Kiel oni konvertas onia standarda angla klavaron al Eo?" mi afiŝis ligilon (http://zz9pza.ath.c'x/tajpi/en/Index.html) al Tajpi, kiu nun ne plu funkcias. Tiun solan afiŝon mi povus evidente redakti, sed certe estas pli da tiaj afiŝoj, do estus bonege, se vi kurigus ian programon anstataŭigantan jene en la Esperantlingvaj forumpartoj:
s/c'x/cx
s/g'x/gx
s/h'x/hx
s/j'x/jx
s/s'x/sx
s/u'x/ux

en ĉiuj afiŝoj ĝis 2012-04-10 (aŭ kia ajn estis la servila tempo, kiam vi ŝanĝis tion).

Krome, ne forgesu ŝanĝi tion en la oftaj demandoj - mi jam antaŭvidas fadenojn kun plendoj, ke tio ne funkcias. rideto.gif

Ĉiuokaze dankegon por tiuj ĉi bonegaj ŝanĝoj, kiujn vi faris en la forumo!

Jev (Kwerekana umwidondoro) 12 Ndamukiza 2012 08:30:19

Dankon al ĉiuj pro la komentoj. Mi traktos ilin laŭvice.

Subira ku ntango