Al la enhavo

Forumaj kodoj

de darkweasel, 2010-septembro-02

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-02 20:42:38

Saluton!

En tiu ĉi forumo ekzistas la kodoj [ g ], [ k ], ktp., sed en plej multaj aliaj forumoj ili estas [ b ], [ i ] ktp, do laŭ la angla lingvo.

Mi bone scias, ke tio ĉi estas Esperantlingva paĝaro, kaj iuj certe argumentos, ke ĝi uzu Esperantobazajn kodojn. Sed oni atentu la praktikajn sekvojn de la kontraŭnormaj kodoj de tiu ĉi forumo. Mi estas aktiva ankaŭ en aliaj forumoj, sed tiuj uzas la anglalingve bazitajn kodojn.

Tio rezultigas, ke mi fojfoje ekskribas [ k ], [ g ] en aliaj forumoj pro la lernu!-aj kutimoj, kaj inverse mi jam fojfoje tajpis [ b ], [ i ], ktp en la lernu!-forumo antaŭ rimarki mian eraron.

Do, kvankam mi tute ne volas, ke lernu! fariĝu bazita sur la angla lingvo, mi petegas vin funkciigi ankaŭ la laŭnormajn kodojn, por ke mi - kaj certe multaj aliaj - ne konfuziĝadu tajpante.

Chainy (Montri la profilon) 2010-septembro-02 23:59:49

Mi tute konsentas. Estas ege strange, ke ni devas uzi tiajn Esperantigitajn kodojn, kiam jam ekzistas internacie rekonata sistemo, nome "BBCode".

Chainy (Montri la profilon) 2010-septembro-03 00:26:58

-----

novatago (Montri la profilon) 2010-septembro-03 20:21:08

darkweasel:Do, kvankam mi tute ne volas, ke lernu! fariĝu bazita sur la angla lingvo, mi petegas vin funkciigi ankaŭ la laŭnormajn kodojn, por ke mi - kaj certe multaj aliaj - ne konfuziĝadu tajpante.
Mi ne kontraŭas la peton sed ankaŭ ne vidas ian problemon. Tiuj kodoj estas pensitaj por skribi ilin per la butonoj kaj eblas ne nur antaŭvidi la tekston sed ankaŭ korekti ĝin post sendado. Se ne eblus fari korektadon, mi tute apogus la proponon.

Ĝis, Novatago.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-07 19:14:23

novatago:
darkweasel:Do, kvankam mi tute ne volas, ke lernu! fariĝu bazita sur la angla lingvo, mi petegas vin funkciigi ankaŭ la laŭnormajn kodojn, por ke mi - kaj certe multaj aliaj - ne konfuziĝadu tajpante.
Mi ne kontraŭas la peton sed ankaŭ ne vidas ian problemon. Tiuj kodoj estas pensitaj por skribi ilin per la butonoj kaj eblas ne nur antaŭvidi la tekston sed ankaŭ korekti ĝin post sendado. Se ne eblus fari korektadon, mi tute apogus la proponon.

Ĝis, Novatago.
Kiu vere uzas tiujn butonojn ĉiam, kiam ĝi volas grasigi aŭ kursivigi vorton? senkulpa.gif Mi ne, tio estas multe pli malfacila, ĉar mi emas restigi miajn manojn sur la klavaro dum tajpado.

Certe eblas korekti, sed estas ĝene, ke oni ĉiam konfuziĝas pri tio.

Pharoah (Montri la profilon) 2010-septembro-11 01:55:21

La kialo estas la sekureco de la retejo, ĉar estas pli facila malfunkciigi htmlon en la forumo ol provi elredakti htmla kodo kiu celas malfunkciigi la retejo aŭ doni virusojn al ĝia uzantoj. Ankaŭ, estus ĝene bezoni diri kaj ĉiam.

Perdonu mian malbonan esperanton.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-15 05:39:50

Pharoah:La kialo estas la sekureco de la retejo, ĉar estas pli facila malfunkciigi htmlon en la forumo ol provi elredakti htmla kodo kiu celas malfunkciigi la retejo aŭ doni virusojn al ĝia uzantoj. Ankaŭ, estus ĝene bezoni diri kaj ĉiam.

Perdonu mian malbonan esperanton.
Ne temas pri HTML.

Temas pri tio, ke la ekzistantaj forumaj kodoj estas aliaj ol ĉe preskaŭ ĉiuj aliaj forumoj. Ĉe aliaj forumoj ili estas similaj al HTML, sed anstataŭ < kaj > ili havas [ kaj ]. Do tute ne ekekzistus sekurecproblemoj, se plenumiĝus mia propono.

Fajro (Montri la profilon) 2010-oktobro-08 13:01:54

Mi preferus BBCode kaj HTML.

Fakte mi uzas la kromprogrameto BBCodeXtra en Fajrovulpo, estas tre utila.
rido.gif

Eble devus esti opcio.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 19:52:49

darkweasel:Saluton!

En tiu ĉi forumo ekzistas la kodoj [ g ], [ k ], ktp.,
La angla lingvo denove etendas siajn tentaklojn....

darkweasel (Montri la profilon) 2012-aprilo-11 12:24:43

Reen al la supro