Forumaj kodoj
글쓴이: darkweasel, 2010년 9월 2일
글: 14
언어: Esperanto
darkweasel (프로필 보기) 2010년 9월 2일 오후 8:42:38
En tiu ĉi forumo ekzistas la kodoj [ g ], [ k ], ktp., sed en plej multaj aliaj forumoj ili estas [ b ], [ i ] ktp, do laŭ la angla lingvo.
Mi bone scias, ke tio ĉi estas Esperantlingva paĝaro, kaj iuj certe argumentos, ke ĝi uzu Esperantobazajn kodojn. Sed oni atentu la praktikajn sekvojn de la kontraŭnormaj kodoj de tiu ĉi forumo. Mi estas aktiva ankaŭ en aliaj forumoj, sed tiuj uzas la anglalingve bazitajn kodojn.
Tio rezultigas, ke mi fojfoje ekskribas [ k ], [ g ] en aliaj forumoj pro la lernu!-aj kutimoj, kaj inverse mi jam fojfoje tajpis [ b ], [ i ], ktp en la lernu!-forumo antaŭ rimarki mian eraron.
Do, kvankam mi tute ne volas, ke lernu! fariĝu bazita sur la angla lingvo, mi petegas vin funkciigi ankaŭ la laŭnormajn kodojn, por ke mi - kaj certe multaj aliaj - ne konfuziĝadu tajpante.
Chainy (프로필 보기) 2010년 9월 2일 오후 11:59:49
Chainy (프로필 보기) 2010년 9월 3일 오전 12:26:58
novatago (프로필 보기) 2010년 9월 3일 오후 8:21:08
darkweasel:Do, kvankam mi tute ne volas, ke lernu! fariĝu bazita sur la angla lingvo, mi petegas vin funkciigi ankaŭ la laŭnormajn kodojn, por ke mi - kaj certe multaj aliaj - ne konfuziĝadu tajpante.Mi ne kontraŭas la peton sed ankaŭ ne vidas ian problemon. Tiuj kodoj estas pensitaj por skribi ilin per la butonoj kaj eblas ne nur antaŭvidi la tekston sed ankaŭ korekti ĝin post sendado. Se ne eblus fari korektadon, mi tute apogus la proponon.
Ĝis, Novatago.
darkweasel (프로필 보기) 2010년 9월 7일 오후 7:14:23
novatago:Kiu vere uzas tiujn butonojn ĉiam, kiam ĝi volas grasigi aŭ kursivigi vorton? Mi ne, tio estas multe pli malfacila, ĉar mi emas restigi miajn manojn sur la klavaro dum tajpado.darkweasel:Do, kvankam mi tute ne volas, ke lernu! fariĝu bazita sur la angla lingvo, mi petegas vin funkciigi ankaŭ la laŭnormajn kodojn, por ke mi - kaj certe multaj aliaj - ne konfuziĝadu tajpante.Mi ne kontraŭas la peton sed ankaŭ ne vidas ian problemon. Tiuj kodoj estas pensitaj por skribi ilin per la butonoj kaj eblas ne nur antaŭvidi la tekston sed ankaŭ korekti ĝin post sendado. Se ne eblus fari korektadon, mi tute apogus la proponon.
Ĝis, Novatago.
Certe eblas korekti, sed estas ĝene, ke oni ĉiam konfuziĝas pri tio.
Pharoah (프로필 보기) 2010년 9월 11일 오전 1:55:21
Perdonu mian malbonan esperanton.
darkweasel (프로필 보기) 2010년 9월 15일 오전 5:39:50
Pharoah:La kialo estas la sekureco de la retejo, ĉar estas pli facila malfunkciigi htmlon en la forumo ol provi elredakti htmla kodo kiu celas malfunkciigi la retejo aŭ doni virusojn al ĝia uzantoj. Ankaŭ, estus ĝene bezoni diri kaj ĉiam.Ne temas pri HTML.
Perdonu mian malbonan esperanton.
Temas pri tio, ke la ekzistantaj forumaj kodoj estas aliaj ol ĉe preskaŭ ĉiuj aliaj forumoj. Ĉe aliaj forumoj ili estas similaj al HTML, sed anstataŭ < kaj > ili havas [ kaj ]. Do tute ne ekekzistus sekurecproblemoj, se plenumiĝus mia propono.
Fajro (프로필 보기) 2010년 10월 8일 오후 1:01:54
Fakte mi uzas la kromprogrameto BBCodeXtra en Fajrovulpo, estas tre utila.
Eble devus esti opcio.
Eddycgn (프로필 보기) 2010년 10월 16일 오후 7:52:49
darkweasel:Saluton!La angla lingvo denove etendas siajn tentaklojn....
En tiu ĉi forumo ekzistas la kodoj [ g ], [ k ], ktp.,
darkweasel (프로필 보기) 2012년 4월 11일 오후 12:24:43