Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kiam mi dirus aŭ voli aŭ deziri

ca, kivuye

Ubutumwa 6

ururimi: Esperanto

Genjix (Kwerekana umwidondoro) 3 Nyakanga 2010 08:03:46

Do, kiam?

Dankon

FrankoVoglero (Kwerekana umwidondoro) 3 Nyakanga 2010 09:12:45

Genjix:Do, kiam?
Dankon
Miaopinie kiam mi deziras ion mi ege volas havi ĝin.

Kaj pri voli - Nun mi volas multon sed se mi ne ekhavos ĝin - ne tiom gravas.

Aliaflange mi pensas ke la du vortoj ege similas kaj la diferencoj estas tro malgrandaj por distingi en ordinara interparolo.

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 3 Nyakanga 2010 09:49:14

Se volo ligiĝas al ago, tiam deziro ligiĝas al sento. Certe estas afero de nuanco.

En la filozofio oni parolas pri la ekzisto de libera volo (free will). Homaj deziroj estus alia afero.

Genjix (Kwerekana umwidondoro) 3 Nyakanga 2010 12:37:31

Dankojn al ambaŭ uloj. sudanglo, Mi praktikas vere ridulo.gif

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 3 Nyakanga 2010 16:21:29

voli = angle: "want"
deziri = angle: "wish"

Uzu tiujn du verbojn precize kiel tiujn ĉi anglalingvajn verbojn.

Genjix (Kwerekana umwidondoro) 3 Nyakanga 2010 17:22:17

Dankon darkweasel. Mi sentas tiun.

Subira ku ntango