Į turinį

Lumturoj

Eddycgn, 2010 m. rugsėjis 4 d.

Žinutės: 6

Kalba: Esperanto

Eddycgn (Rodyti profilį) 2010 m. rugsėjis 4 d. 21:01:04

Grandaj manovroj sur atlantika okeano.
Admirala ŝipo recevis ĉi tiun mesaĝon:
- Atentu, vi direktiĝas direkte al ni, moviĝu je 20 gradusoj orienten!

Tuj la respondo:
- Tie ĉi la ŝipadmiralo, ni havas kursrajton, moviĝu je 20 gradusoj okcidenten!
Tiu estas komando!

- Pardonu min admiralo, ĉu vi povas diri al ni kiel ni faru por movi lumturon?

jeckle (Rodyti profilį) 2010 m. rugsėjis 5 d. 13:11:42

Tiu ŝerco estis rakontita al mi jam antaŭe. Ĝi ĝuste devis okazi.

jeeks (Rodyti profilį) 2010 m. rugsėjis 5 d. 14:09:51

Ekzistas protokolon(?) pri simila situacio. Mi ne scias ĉu ĝi estas artefarita aŭ reala, sed jen ligilon por vidi la "protokolon" (bedaŭrinde estas en la angla, ĉu iu ajn povas traduki ĝin?):
Lumturo kontraŭ ŝipo

novatago (Rodyti profilį) 2010 m. rugsėjis 6 d. 07:56:13

Korekteto
Eddycgn:Grandaj manovroj sur atlantika oceano.
Ŝipadmiralo ricevis ĉi tiun mesaĝon:
- Atentu, vi direktiĝas direkte al ni, moviĝu je 20 gradusoj orienten!

Tuj la respondo:
- Tie ĉi la ŝipadmiralo, ni havas kursrajton, moviĝu je 20 gradusoj okcidenten!
Tiu estas komando!

- Pardonu min admiralo, ĉu vi povas diri al ni kiel ni faros por movigi lumturon?
Amuza ŝerco! rido.gif

Ĝis, Novatago.

fizikisto (Rodyti profilį) 2010 m. rugsėjis 6 d. 08:08:36

novatago:Korekteto
Eddycgn:Grandaj manovroj sur atlantika oceano.
Ŝipadmiralo ricevis ĉi tiun mesaĝon:
- Atentu, vi direktiĝas direkte al ni, moviĝu je 20 gradusoj orienten!

Tuj la respondo:
- Tie ĉi la ŝipadmiralo, ni havas kursrajton, moviĝu je 20 gradusoj okcidenten!
Tiu estas komando!

- Pardonu min admiralo, ĉu vi povas diri al ni kiel ni faros por movigi lumturon?
Amuza ŝerco! rido.gif
... kiel ni faru por movi lumturon?

Eddycgn (Rodyti profilį) 2010 m. rugsėjis 7 d. 16:19:59

@@

Dankon por la korektado..!

Atgal į pradžią