Al la enhavo

Planita moskeon proskime al Ground Zero

de Miland, 2010-septembro-09

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2010-septembro-09 14:39:28

En Novjorko estas konstruotaj novaj turoj apud la loko kie detruiĝis la ĝemelturoj de la eksa internacia komerca centro (WTC). Grupo de islamanoj intencas konstrui moskeon proksime al la loko. Kion vi opinias pri la afero?

(Korekto: la fadena titolo devus esti "Planita moskeo proksime al Ground Zero". Simile, la demando devus esti "Ĉu konstruiĝu moskeo proksime al Ground Zero"?)

jeeks (Montri la profilon) 2010-septembro-09 15:25:21

Laŭ mia opinio, tiu moskeo ne estas problema. Estis planita antaŭ kelkaj jaroj, kaj neniu kontraŭas. Nun multaj homoj traktas ĝin kiel terorisma centro.
Mi kontraŭus se la moskeo estus kontruita SUR Ground Zero. Tio estus sentakta. Sed ĝi staros kelkajn blokojn for de Ground Zero.
Mi ne komprenas kial amerikaj politikistoj kaj homoj treege malamas la projekton. Eble mi komprenus se mi mem estus amerikano.

mihxil (Montri la profilon) 2010-septembro-09 16:20:03

Miland:En Novjorko estas konstruotaj novaj turoj apud la loko kie detruiĝis la ĝemelturoj de la eksa internacia komerca centro (WTC). Grupo de islamanoj intencas konstrui moskeon proksime al la loko. Kion vi opinias pri la afero?

(Korekto: la fadena titolo devus esti "Planita moskeo proksime al Ground Zero". Simile, la demando devus esti "Ĉu konstruiĝu moskeo proksime al Ground Zero"?)
Laŭ mi apenaŭ temas pri 'moskeo'. Laŭ mia kompreno temus pri islama centro en kiu ankaŭ preĝa ĉambro troviĝos.

La diskuto estas iom ŝoka, ĉar la homoj eĉ ne plu fieras pri onia libereco...

Frankouche (Montri la profilon) 2010-septembro-09 17:09:25

WTC estis detruita pro teroristoj, kiuj diras ke ili estas islamistaj, sed mi ne vidas la rilaton inter islamo kaj terorismo, ĉar ne estas (eĉ ĉu multaj uloj volus kredigi tion al ni).

Tio estas batalo por la povo. Religio estas preteksto.

Nediri al moskeo estas kiel pretendi ke islamo detruis WTC, ke ĉiuj islamanoj estas teroristoj.

Kial ne ia ĉiujreligia ejo, aŭ neniu religia ejo, apude ?
Tio estas unue la afero de Usono, sed ĝi ne povas diri ke ĝi estas la lando de la libereco kaj malpermesi tion kio ĝi permesas al aliaj.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-septembro-09 17:18:49

Mi konsentas kun Frankouche, kaj pensas ke tiu debato montras ion malbonan. Oni pensas ke Islamo detruis la turojn, sed ne estas Islamo, estas frenezuloj.

Estas kiel debati pri starigo de germana ambasadejo apudo tombejo de usonaj militistoj el la 2a mondmilito. Ne estas la nuntempa Germanio sed nazioj kiu militis.

kaj ĉar oni estas en la temo de misksaĵoj: Mi estas vere ŝokita rilate al la pritakto de la ciganoj en la francaj elsendoj. Ili ne traktas bone la informojn, kaj en la menso de la homoj, oni aŭtomate finsupozas ke Rom = Rumanoj. Rom=homo en la cigana lingvo, kaj neniel rilatas al Romo aŭ Rumanio. Sed ĉiuj pensas ke ili havas patrion, kaj ke ĝi estas Rumanio...

AnFu (Montri la profilon) 2010-septembro-09 22:24:49

miĥil: La diskuto estas iom ŝoka, ĉar la homoj eĉ ne plu fieras pri onia libereco...
Frankouche: Tio estas unue la afero de Usono, sed ĝi ne povas diri ke ĝi estas la lando de la libereco kaj malpermesi tion kio ĝi permesas al aliaj.
Mi eble ne komprenis bone tiujn vidpunktojn, sed mi opinias ke eble oni ne komprenis kiel funkcias la libereco ĉe usono. Do mi volus klarigi la liberecon ĉe usono. Mi petpardonas al ĉiuj se mi miskomprenis la temon.

Eble, en kelkaj landoj oni havas liberecon por konstrui centro kultura kaj oni ankaŭ havas plenan liberecon kontraŭ la kritiko por la popoloj pri onia centro kultura. Sed en usono estas malsame: en usono oni havas liberecon por konstrui centro kultura SED la popoloj ankaŭ havas la liberecon por diskuti, kritiki, marŝi, protesti, kaj manifestacii kontraŭ la centro kultura.

Eble, en kelkaj landoj grupo religia havas liberecon por konstrui centro kultura SED la populoj ne havas la liberecon por diskuti, kritiki, marŝi, protesti, kaj manifestacii kontraŭ la grupo religia pro ke la landoj havas leĝojn kiu malpermisas kritiki ĉiujn grupojn religiajn.

Tamen, en usono kritiki grupon religian ne estas krimo.

Do, en usono, la homoj de la centro kultura posedas la posedaĵo kaj pro tio ili havas la senduben plenan rajton kaj la liberecon de konstrui lia centro kultura. Kaj la usona popolo havas la liberecon de kritiki al la centro kultura. Ankaŭ la usona popolo havas la liberecon por peti al la politikistoj ke farus io. Kaj la usonaj politikistoj havas la liberecon de paroli, paroli plu, paroli ankoraŭ plu, fari paroladojn, kaj, tre malverŝajna, fari (kontraŭleĝajn) leĝaĉojn kontraŭ la centro kultura. Kaj, do, la centro kultura havas la rajton kaj la liberecon de procesi per juĝejo kontraŭ la politikoj kaj la reĝo.

Do, la 'batalo' pri la Centro Kultura ne temas pri la malaperas de la usona libereco, sed la 'batalo' montras la ekzercado de la usona libereco.

------------------------------------------------------------------
Bonvolu, NE korektu miajn erarojn.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-septembro-10 00:21:18

Mi opinias ke tiu ĉi afero nur ŝanigas usonanojn maltoleremaj. Verŝajne, la Kultura Centro estos konstruita kaj patriotaĉoj difektos la konstruaĵon. malgajo.gif Mi esperas, ke miaj samlandanoj estos pli tolerema ol tio, kaj montros, ke usonanoj estas fieraj pri sian diversecon.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-septembro-10 01:08:10

La "Nultera Moskeo" ne estas ĉe Nultero, kaj ne estas moskeo. La tuta afero estas politika stulteco, incitita de homoj kiuj volas profiti de ĝeno, kaj akceptita de homoj kiuj ne plene komprenas nian konstitucion.

mihxil (Montri la profilon) 2010-septembro-10 04:12:24

AnFu: Do, la 'batalo' pri la Centro Kultura ne temas pri la malaperas de la usona libereco, sed la 'batalo' montras la ekzercado de la usona libereco.
Mi samopinias. Manifesti kontraŭ la centro same estu rajto. Malpermeso pri tio estus same maldezirinda.

Tamen 'ŝokas', ĉar la protesto estas kontraŭ libero. Do tiuj protestantoj ŝajne ne subskribas tiun bazan valoron de okcidento; eble ili preferus loĝi en kristana versio de Saŭd-Arabujo. Tia blindo, tia hipokrito, tia stulto aŭ kio ajn ĝi estas, estas ŝoka.

dobri (Montri la profilon) 2010-septembro-12 19:48:20

Miland:Grupo de islamanoj intencas konstrui moskeon proksime al la loko. Kion vi opinias pri la afero?
Laŭ mia opinio tio estas bona ideo por montri al la tuta mondo faman amerikan toleremon. Eble islamaj landoj poste ne tiom akre prijuĝos usonan politikon. Kaj la protestoj de najbaraj loĝantoj apartenas al la afero, ĉar en Usono regas libereco!

Reen al la supro