Al la enhavo

Planita moskeon proskime al Ground Zero

de Miland, 2010-septembro-09

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-septembro-12 20:45:21

Mi havas demandon. Ĉie en islamaj landoj oni protestis kontraŭ la projekto bruligi la koranon. kompreneble tio estis stultega ideo.

Tamen en interreta gazeto, mi vidis foton, kiu nun estas kutima: usona bruligita flago. Ĉu Usono ne rajtus protesti kontraŭ tian kutimaĵon? La flago ankaŭ estas grava simbolo, des pli por Usono.

formiĉjo (Montri la profilon) 2010-septembro-12 23:32:00

Mi loĝas en NovJork Urbo, kaj mi ĉeestis ĉe la Mondokomerca Centro (nu, ĉirkaŭ la strato) kaj la tuta situacio ne estas pri la rajto, sed la loko. Estas pli moskeoj en la urbo de NovJorko ol kristanaj preĝejoj tamen 9/11 ankoraŭ estas malferma vundo kaj ni ankoraŭ estas ofendiĝemaj

zan (Montri la profilon) 2010-septembro-13 00:28:49

Mia opinio eble estas tro naiva, sed mi diru, ke malamo grandiĝos malamon. Normalaj islamanoj ne estas teroristoj. Gravas, ke ili pli kunsentu al viktimoj ol al teroristoj. Se oni malamas nekoncernajn islamanojn, ankaŭ ili fariĝos malamikoj.

mihxil (Montri la profilon) 2010-septembro-13 22:14:09

jan aleksan:Mi havas demandon. Ĉie en islamaj landoj oni protestis kontraŭ la projekto bruligi la koranon. kompreneble tio estis stultega ideo.

Tamen en interreta gazeto, mi vidis foton, kiu nun estas kutima: usona bruligita flago. Ĉu Usono ne rajtus protesti kontraŭ tian kutimaĵon? La flago ankaŭ estas grava simbolo, des pli por Usono.
Mi kredas ke plej saĝe estas ignori tian infanecan kutimon. Estas nur tuko kiu brulas, ne indas sin maltrankviligi per tio.

Kio ja estas maltrankvilige estas la fakto ke se iu frenezulo minacas bruligi stakon da papero, ke tiam (eĉ aliaj) homoj devas ektimi pri sia vivo. Tio estas absurda, kaj mi preskaŭ proponus ke ni ĉiutage bruligu koranon por ke tiaj kretenoj kiuj respondecas pri tiu timigo iom ekhavu pli dikan haŭton kaj ekkondutus sin normale.

Koracio (Montri la profilon) 2010-septembro-17 19:17:06

Kial ne konstruu la moskeon? Kelkaj viktimoj estis islamanaj. Tiu moskeo povus esti memento pri la islamanaj viktimoj.

mihxil (Montri la profilon) 2010-septembro-17 22:15:27

Koracio:Kial ne konstruu la moskeon? Kelkaj viktimoj estis islamanaj. Tiu moskeo povus esti memento pri la islamanaj viktimoj.
La respondo ŝajnas esti klara: Kialo por ne konstrui la 'moskeon' estas ke la kulpuloj pri la proksimaj okazintaĵoj estis islamaj. Tio iom agacas. Oni povus argumenti ke ili ne faris pro sia islameco, sed tamen ŝajnas ekzisti ia rilato. Imagu ekz. pri iliaj lastaj vortoj...

Alia kialo povus esti la polemiko mem, kiu ne vere donas bonvenigan etoson.

Per tio mi ne diras ke mi trovas tiujn kialojn sufiĉaj, sed ne eblas negi ke ili videblas.

Al mi ne ŝajnas esti bona ideo havi specialajn memorilojn por diversaj religianoj. Polarizado laŭ religio certe ne helpas pri pli pacama mondo. La islama centro simple neniel rilatu al okazoj. Ĝia loko estas koincido.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-septembro-18 20:02:42

miĥil:
La islama centro simple neniel rilatu al okazoj. Ĝia loko estas koincido.
Tiam la islamanoj mem devus diri: "Ni ne volas ofendi la viktimojn de 11/09, por tio ni konstruos moskeon pli malproksime de du turoj ruinigitaj de islamaj teroristoj".

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-26 09:23:42

Brulu islamon. Ĝi detruis iranon. Fiaĉuloj kiu ĵetas junajn virinojn el fenestroj por 'krimo kontraŭ ĉasteco'. Kaj pafas iliajn homojn kiu demonstracias por demokratio.

Mi malamegas tion stultegan ideon kaj ĉiujn aliajn religiojn. Religio estas cerb-viruso.

LVX (Montri la profilon) 2010-septembro-27 14:51:42

Mi malamegas tion stultegan ideon kaj ĉiujn aliajn religiojn. Religio estas cerb-viruso.

Mi tute konsentas kun vi, mi respektas ĉiu religio, sed agnoskas ke ĝin estas plej parte, malantaŭan movadojn kiu nur ekspluatas naivulojn.

Estas jam tro multe da monkeojn en la mondo, ke la islamanoj trovu alia loko por preĝi, se ili fakte preĝas.

Plej grava ol konstruaĵo por ventkapulojn, estas montri ke vi estas vere religia peronono per vian agon ĉiutage. Por kio krei pli da konstruaĵoj, ili ne faras personoj plej bona. Estas la sola decido po ŝanĝi kiu faras tion.

Miland (Montri la profilon) 2010-septembro-27 16:20:50

LVX:Plej grava ol konstruaĵo por ventkapuloj, estas montri ke vi estas vere religia persono per via agado ĉiutage..
Bone. Se via nereligia vidpunkto estas supera al tio de la homoj kiuj konstruas preĝejojn, ĉu sekve vi estas multe pli bona ol ili? Kion vi mem faras pri tiu inda celo fariĝi plej bona homo?

Reen al la supro