訊息: 19
語言: Esperanto
jan aleksan (顯示個人資料) 2010年9月12日下午8:45:21
Tamen en interreta gazeto, mi vidis foton, kiu nun estas kutima: usona bruligita flago. Ĉu Usono ne rajtus protesti kontraŭ tian kutimaĵon? La flago ankaŭ estas grava simbolo, des pli por Usono.
zan (顯示個人資料) 2010年9月13日上午12:28:49
mihxil (顯示個人資料) 2010年9月13日下午10:14:09
jan aleksan:Mi havas demandon. Ĉie en islamaj landoj oni protestis kontraŭ la projekto bruligi la koranon. kompreneble tio estis stultega ideo.Mi kredas ke plej saĝe estas ignori tian infanecan kutimon. Estas nur tuko kiu brulas, ne indas sin maltrankviligi per tio.
Tamen en interreta gazeto, mi vidis foton, kiu nun estas kutima: usona bruligita flago. Ĉu Usono ne rajtus protesti kontraŭ tian kutimaĵon? La flago ankaŭ estas grava simbolo, des pli por Usono.
Kio ja estas maltrankvilige estas la fakto ke se iu frenezulo minacas bruligi stakon da papero, ke tiam (eĉ aliaj) homoj devas ektimi pri sia vivo. Tio estas absurda, kaj mi preskaŭ proponus ke ni ĉiutage bruligu koranon por ke tiaj kretenoj kiuj respondecas pri tiu timigo iom ekhavu pli dikan haŭton kaj ekkondutus sin normale.
Koracio (顯示個人資料) 2010年9月17日下午7:17:06
mihxil (顯示個人資料) 2010年9月17日下午10:15:27
Koracio:Kial ne konstruu la moskeon? Kelkaj viktimoj estis islamanaj. Tiu moskeo povus esti memento pri la islamanaj viktimoj.La respondo ŝajnas esti klara: Kialo por ne konstrui la 'moskeon' estas ke la kulpuloj pri la proksimaj okazintaĵoj estis islamaj. Tio iom agacas. Oni povus argumenti ke ili ne faris pro sia islameco, sed tamen ŝajnas ekzisti ia rilato. Imagu ekz. pri iliaj lastaj vortoj...
Alia kialo povus esti la polemiko mem, kiu ne vere donas bonvenigan etoson.
Per tio mi ne diras ke mi trovas tiujn kialojn sufiĉaj, sed ne eblas negi ke ili videblas.
Al mi ne ŝajnas esti bona ideo havi specialajn memorilojn por diversaj religianoj. Polarizado laŭ religio certe ne helpas pri pli pacama mondo. La islama centro simple neniel rilatu al okazoj. Ĝia loko estas koincido.
maratonisto (顯示個人資料) 2010年9月18日下午8:02:42
miĥil:Tiam la islamanoj mem devus diri: "Ni ne volas ofendi la viktimojn de 11/09, por tio ni konstruos moskeon pli malproksime de du turoj ruinigitaj de islamaj teroristoj".
La islama centro simple neniel rilatu al okazoj. Ĝia loko estas koincido.
Genjix (顯示個人資料) 2010年9月26日上午9:23:42
Mi malamegas tion stultegan ideon kaj ĉiujn aliajn religiojn. Religio estas cerb-viruso.
LVX (顯示個人資料) 2010年9月27日下午2:51:42
Mi tute konsentas kun vi, mi respektas ĉiu religio, sed agnoskas ke ĝin estas plej parte, malantaŭan movadojn kiu nur ekspluatas naivulojn.
Estas jam tro multe da monkeojn en la mondo, ke la islamanoj trovu alia loko por preĝi, se ili fakte preĝas.
Plej grava ol konstruaĵo por ventkapulojn, estas montri ke vi estas vere religia peronono per vian agon ĉiutage. Por kio krei pli da konstruaĵoj, ili ne faras personoj plej bona. Estas la sola decido po ŝanĝi kiu faras tion.
Miland (顯示個人資料) 2010年9月27日下午4:20:50
LVX:Plej grava ol konstruaĵo por ventkapuloj, estas montri ke vi estas vere religia persono per via agado ĉiutage..Bone. Se via nereligia vidpunkto estas supera al tio de la homoj kiuj konstruas preĝejojn, ĉu sekve vi estas multe pli bona ol ili? Kion vi mem faras pri tiu inda celo fariĝi plej bona homo?