Al la enhavo

Ciganoj

de Eddycgn, 2010-septembro-09

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

sinjoro (Montri la profilon) 2010-septembro-19 16:51:46

Eddycgn:La problemo pri la ciganoj ĉeestas ne nur en Francio, sed ankaŭ en Hispanio, Italio kaj aliaj eŭropaj landoj.
Kion vi intencas diri per "la problemo pri la ciganoj"? Ĉu temas pri tiu artefarita, populisma ŝajn-problemo, kiun Sarkozy inventis por montri, ke li strebas ion ajn rektigi en Francujo kaj gajni voĉdonojn? Francujo, Italujo kaj Hispanujo ja ne estas eĉ inter la landoj kun la plej granda cigana loĝantar-procentaĵo en Eŭropo, kaj certe Francujo havas pli signifan problemon kun ekz. kontraŭleĝaj magrebaj enmigrintoj ol kun ciganoj. Jen oni trovis popoleton, kiu ne povas sin defendi pro malgrando, kaj kreis el ĝi universalan eŭropan problemegon.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-septembro-19 17:52:47

sinjoro:Kion vi intencas diri per "la problemo pri la ciganoj"?...
Mi antaŭdiras ke mi NE estas kontraŭ la ciganoj, me pensas ke ili estas eŭropaj civitanoj, kaj havas la rajton de cirkuli en la tuta Eŭropo.

Per „problemo“ mi intencas ke ili venas al Italio, Francio, Hispanio ktp. kaj vivas en budoj ĉe la bordo de la urboj, sen akvo, sen kurento, sen necesejoj, sen labori. La infanoj ne iras al la lernejo.
Ekzemple, ĉe la bordo de Romo estas dekduoj da tendaroj, aŭ improvizitaj kampoj, kie vivas la ciganoj. Nur kelkaj el ili atingas normalajn vivkondiciojn.

Kelkaj urbaj komunumoj daras al ili simplajn domojn, kaj farigas ke la infanoj iras al la lernejo, tamen tio ne okazas kaj ne eblas ĉiuloke.

Por tio mi diris ke necesas eŭropa solvo, kaj ke ĉiuj landoj partoprenas.
Forpeli ilin el la lando ne estas la solvo.

Ladek (Montri la profilon) 2010-novembro-28 01:11:00

Mi volas nur diri,ke problemo estas,kiam multe da homoj venos al alia lando,kie ne havas eblecon labori kaj vivi.Tio ne devas esti ciganoj.
En Ĉeĥio nun vivas proksime 200 000 ciganojn kiuj venis ĉefe el Slovakio,ĉar post dua milito restis en nia lando nur 700ciganoj.Sed la nacio vivas en nia lando de 14 jarcento.Nun ili vivas ĉefe en urboj kaj ne migras.Ankau estas necesa diri,ke ili estas dividita inter tri triboj(Sinti,Rumungr,Olah).Ĉiam ili havis grandajn familiojn,sed nun tio ŝanĝiĝis kaj junaj ne havas multe da infanoj.Kaj ĉi tie mi vidas problemo,ĉar junaj jam ne volas vivi nur inter ciganoj.Frue,kiam cigano laboris,devis subteni ĉiujn el lia familio,kiuj ne laboris(ne nur propra familio,sed familioj de kuzoj.
Ankaŭ en nia lando ili estas katolikoj aŭ protestantoj.

Reen al la supro