Al la enhavo

Ciganoj

de Eddycgn, 2010-septembro-09

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-septembro-11 19:49:42

Migrado estas nepridiskutebla rajto.
Tiuj ŝtatoj kiuj malfermas siajn landlimojn ne hezitis, kaj foje ankoraŭ ne hezitas, perforte invadi aliajn malplifortaj landoj. Sed tio ne malhelpos ke ili estos siavice invaditaj ĝis perdo de sia povo kaj idento...

Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-septembro-11 19:49:45

Migrado estas nepridiskutebla rajto.
Tiuj ŝtatoj kiuj fermas siajn landlimojn ne hezitis, kaj foje ankoraŭ ne hezitas, perforte invadi aliajn malplifortaj landoj. Sed tio ne malhelpos ke ili estos siavice invaditaj ĝis perdo de sia povo kaj idento...

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-septembro-12 15:00:12

maratonisto:izlamanoj aŭ islamanoj?

Sed Vi ne menciis la islamanojn en Via unua posteno. Tiel la problemo kiun Vi pridiskutas laste, estas tute alia.
Vi rajtas, por tio mi skribis ke ciganoj estas ortodoksoj, aludante ke tio estas pli malgranda dangero por nia "civilizado".

Ankaŭ vi rajtas: islamanoj.

sinjoro (Montri la profilon) 2010-septembro-13 01:08:45

palaman:
maratonisto:La personoj, ke rezonas pri egaleco, devas provi loĝi proksime al ciganoj aŭ almenaŭ demandi la konatulojn, kiuj havas ciganajn najbarojn.
Jes, ciganoj estas ne tre plezuraj najbaroj, fakte.
Mi povas certigi la opinion.
Kaj mi ĝin povas malcertigi. Mi loĝas en urbocentro en apartamentaro kaj najbaras min cigana familio. Temas pri tre afablaj, kulturaj homoj, ĉiam tre (eĉ foje tro!) elegantaj kaj bone integriĝintaj en la kvartalo. Kelkajn domojn for loĝas aliaj ciganaj familioj kaj mi neniam aŭdis pri problemoj kaŭzitaj de ili. Maltrankviligas min foje nur tio, ke ili inter si krias unu al la alia anstataŭ mallaŭte diri, sed jen eble familia kutimo. Ili krias tion pollingve kaj Pollando estas por ili hejmo. Ĉiuj loĝas en ordinaraj domegoj kun poloj kaj vivas simile.

Sed mi memoras ke dum mia infanaĝo en la sama bazlernejo lernis kelkaj cigan-infanoj, tre ruzaj kaj timigaj. Ili anstataŭ kolegiĝi preferis rabi sandviĉojn de siaj samaĝuloj, sed mi scias, ke ili loĝis en teruraj kondiĉoj kaj infanaĝis en patologia familio. Tiutempa socio preferis eviti la problemon anstataŭ enmiksiĝi en ĝin.

Jen du tute kontraŭaj bildoj. Ambaŭ montras ciganojn. Ambaŭ okazis en la sama urbo, Bjalistoko. Sed tute diferencis la vivkondiĉoj kaj iom la epoko - sociala progreso kaj integriĝo kaŭzas grandan ŝanĝon, sendepende de raso, nacieco kaj aliaj diferencoj.

qwertz (Montri la profilon) 2010-septembro-14 15:38:05

Pro via intereso mi faros karaokeo de Djelem djelem - Esperanto (kun subteksto) (Cigana himno en e-o lingvo) kaj aldonos al eobo arkivejo.

qwertz (Montri la profilon) 2010-septembro-15 21:20:40

Viktória Mohácsi - 2004 ĝis 2009 membro de eŭropa parlamento reprezentas cigana kulturo (hungara).

MEP datumbazo

Antaŭe MEP en arkivejo

===

Ĉu vi konas gipsy.cz muzikogrupo?

maratonisto (Montri la profilon) 2010-septembro-16 17:06:02

qwertz:Viktória Mohácsi - 2004 ĝis 2009 membro de eŭropa parlamento reprezentas cigana kulturo (hungara).
Dankon por Via ligilo. En tiu ĉi filmeto Viktória Mohácsi NE prezentas ciganan kulturon. Ŝi diris en Europa Parlamento, ke la Eŭropa Unio elspezis en 5 jaroj 750 (!!!) milionojn da eŭroj por plibonigi la staton de ciganoj. Ŝi diris ankaŭ, ke malgraŭ la stato de ciganoj ne pliboniĝis, sed eĉ malpliboniĝis - plialtiĝis la senokupado en ĉiuj landoj. Por mi tio signifas, ka la cigana problemo estas netraktebla kaj nesolvebla. Mi ne estas tiom saĝa, ke povus proponi ion solvon.
Tiu ligilo montras fragmenton de sama parolado en Eŭropa Parlamento - kun titolo "Mohácsi Viktória estas tre stulta en EU" http://www.youtube.com/watch?v=tenxzoqP2dM&fea...

maratonisto (Montri la profilon) 2010-septembro-16 17:14:17

qwertz:Ĉu vi konas gipsy.cz muzikogrupo?
Mi scias, ke ciganoj estas bonaj muzikistoj. Tamen bedaŭrinde ne ĉiu cigano povas esti muzikisto.

qwertz (Montri la profilon) 2010-septembro-16 18:38:21

maratonisto:
qwertz:Viktória Mohácsi - 2004 ĝis 2009 membro de eŭropa parlamento reprezentas cigana kulturo (hungara).
Dankon por Via ligilo. En tiu ĉi filmeto Viktória Mohácsi NE prezentas ciganan kulturon. Ŝi diris en Europa Parlamento, ke la Eŭropa Unio elspezis en 5 jaroj 750 (!!!) milionojn da eŭroj por plibonigi la staton de ciganoj. Ŝi diris ankaŭ, ke malgraŭ la stato de ciganoj ne pliboniĝis, sed eĉ malpliboniĝis - plialtiĝis la senokupado en ĉiuj landoj. Por mi tio signifas, ka la cigana problemo estas netraktebla kaj nesolvebla.
Mi egŝatas MEP datumbazo, ĉar oni serĉas ĉioj(?) agado de membroj de parliamento.

Viktória MOHÁCSI

Oni povos trovi parolado teksto de pri jutubo-videon. Vi ankaŭ povos uzi lingvoŝaltilo surdekstre pri aliajn tradukadoj.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-septembro-16 18:55:58

maratonisto:
qwertz:Viktória Mohácsi - 2004 ĝis 2009 membro de eŭropa parlamento reprezentas cigana kulturo (hungara).
Dankon por Via ligilo. En tiu ĉi filmeto Viktória Mohácsi NE prezentas ciganan kulturon. Ŝi diris en Europa Parlamento, ke la Eŭropa Unio elspezis en 5 jaroj 750 (!!!) milionojn da eŭroj por plibonigi la staton de ciganoj. Ŝi diris ankaŭ, ke malgraŭ la stato de ciganoj ne pliboniĝis, sed eĉ malpliboniĝis - plialtiĝis la senokupado en ĉiuj landoj. Por mi tio signifas, ka la cigana problemo estas netraktebla kaj nesolvebla. Mi ne estas tiom saĝa, ke povus proponi ion solvon.
Tiu ligilo montras fragmenton de sama parolado en Eŭropa Parlamento - kun titolo "Mohácsi Viktória estas tre stulta en EU" http://www.youtube.com/watch?v=tenxzoqP2dM&fea...
Maratonisto, mi volas atentigi vin pri viaj diraĵoj. Mi ne volas kontraŭi vin pri viaj diraĵoj, sed ĉu oni scias kiom da el la ciganoj estas krimuloj. Vi taksas tutan popolon kiel krimuloj surbaze de la malbona konduko de kelkaj. Kaj tio estas esence malbona pensmaniero.

Mi estas franco, kaj mi jam skribis supre. Mi ĝis nun ne vere (mal)subtenis la francan registaron, sed nun mi pensas ke ĝi danĝere preteriras faŝismon, ĉar ili taksas la aferon tiele: ili prenas popolon kiel unuopulo kaj pensas ke ĉiuj estas malbonuloj surbaze de agadoj de kelkaj (kiom? oni ne scias!). Hodiaŭ la ciganoj, morgaŭ kiuj estos? araboj? nigruloj?

Plie, kiam vi skribas ke ciganoj estas ne solvebla problemo, unue bezonas defini kio estas la problemo kaj kio estas ĝiaj radikoj. Estas multaj ekzemploj de popoloj kiuj havis problemojn por integrigi kaj post tempo ĝi solviĝis. Do, kiam vi diras ke ĝi ne solveblas, mi preferas anstataŭ pensi ke ĝi ne solveblos tuje kaj rapide.

Fine, laŭ statistikojn kiujn mi vidis, fakte multaj Rom ne plu estas vojaĝuloj kaj vivas kaj laboras kiel aliaj loĝantoj. Nur 2% estas nomadoj.

ridulo.gif,

Reen al la supro