Späť na obsah

Ciganoj

od Eddycgn, 9. septembra 2010

Príspevky: 33

Jazyk: Esperanto

qwertz (Zobraziť profil) 14. septembra 2010 15:38:05

Pro via intereso mi faros karaokeo de Djelem djelem - Esperanto (kun subteksto) (Cigana himno en e-o lingvo) kaj aldonos al eobo arkivejo.

qwertz (Zobraziť profil) 15. septembra 2010 21:20:40

Viktória Mohácsi - 2004 ĝis 2009 membro de eŭropa parlamento reprezentas cigana kulturo (hungara).

MEP datumbazo

Antaŭe MEP en arkivejo

===

Ĉu vi konas gipsy.cz muzikogrupo?

maratonisto (Zobraziť profil) 16. septembra 2010 17:06:02

qwertz:Viktória Mohácsi - 2004 ĝis 2009 membro de eŭropa parlamento reprezentas cigana kulturo (hungara).
Dankon por Via ligilo. En tiu ĉi filmeto Viktória Mohácsi NE prezentas ciganan kulturon. Ŝi diris en Europa Parlamento, ke la Eŭropa Unio elspezis en 5 jaroj 750 (!!!) milionojn da eŭroj por plibonigi la staton de ciganoj. Ŝi diris ankaŭ, ke malgraŭ la stato de ciganoj ne pliboniĝis, sed eĉ malpliboniĝis - plialtiĝis la senokupado en ĉiuj landoj. Por mi tio signifas, ka la cigana problemo estas netraktebla kaj nesolvebla. Mi ne estas tiom saĝa, ke povus proponi ion solvon.
Tiu ligilo montras fragmenton de sama parolado en Eŭropa Parlamento - kun titolo "Mohácsi Viktória estas tre stulta en EU" http://www.youtube.com/watch?v=tenxzoqP2dM&fea...

maratonisto (Zobraziť profil) 16. septembra 2010 17:14:17

qwertz:Ĉu vi konas gipsy.cz muzikogrupo?
Mi scias, ke ciganoj estas bonaj muzikistoj. Tamen bedaŭrinde ne ĉiu cigano povas esti muzikisto.

qwertz (Zobraziť profil) 16. septembra 2010 18:38:21

maratonisto:
qwertz:Viktória Mohácsi - 2004 ĝis 2009 membro de eŭropa parlamento reprezentas cigana kulturo (hungara).
Dankon por Via ligilo. En tiu ĉi filmeto Viktória Mohácsi NE prezentas ciganan kulturon. Ŝi diris en Europa Parlamento, ke la Eŭropa Unio elspezis en 5 jaroj 750 (!!!) milionojn da eŭroj por plibonigi la staton de ciganoj. Ŝi diris ankaŭ, ke malgraŭ la stato de ciganoj ne pliboniĝis, sed eĉ malpliboniĝis - plialtiĝis la senokupado en ĉiuj landoj. Por mi tio signifas, ka la cigana problemo estas netraktebla kaj nesolvebla.
Mi egŝatas MEP datumbazo, ĉar oni serĉas ĉioj(?) agado de membroj de parliamento.

Viktória MOHÁCSI

Oni povos trovi parolado teksto de pri jutubo-videon. Vi ankaŭ povos uzi lingvoŝaltilo surdekstre pri aliajn tradukadoj.

jan aleksan (Zobraziť profil) 16. septembra 2010 18:55:58

maratonisto:
qwertz:Viktória Mohácsi - 2004 ĝis 2009 membro de eŭropa parlamento reprezentas cigana kulturo (hungara).
Dankon por Via ligilo. En tiu ĉi filmeto Viktória Mohácsi NE prezentas ciganan kulturon. Ŝi diris en Europa Parlamento, ke la Eŭropa Unio elspezis en 5 jaroj 750 (!!!) milionojn da eŭroj por plibonigi la staton de ciganoj. Ŝi diris ankaŭ, ke malgraŭ la stato de ciganoj ne pliboniĝis, sed eĉ malpliboniĝis - plialtiĝis la senokupado en ĉiuj landoj. Por mi tio signifas, ka la cigana problemo estas netraktebla kaj nesolvebla. Mi ne estas tiom saĝa, ke povus proponi ion solvon.
Tiu ligilo montras fragmenton de sama parolado en Eŭropa Parlamento - kun titolo "Mohácsi Viktória estas tre stulta en EU" http://www.youtube.com/watch?v=tenxzoqP2dM&fea...
Maratonisto, mi volas atentigi vin pri viaj diraĵoj. Mi ne volas kontraŭi vin pri viaj diraĵoj, sed ĉu oni scias kiom da el la ciganoj estas krimuloj. Vi taksas tutan popolon kiel krimuloj surbaze de la malbona konduko de kelkaj. Kaj tio estas esence malbona pensmaniero.

Mi estas franco, kaj mi jam skribis supre. Mi ĝis nun ne vere (mal)subtenis la francan registaron, sed nun mi pensas ke ĝi danĝere preteriras faŝismon, ĉar ili taksas la aferon tiele: ili prenas popolon kiel unuopulo kaj pensas ke ĉiuj estas malbonuloj surbaze de agadoj de kelkaj (kiom? oni ne scias!). Hodiaŭ la ciganoj, morgaŭ kiuj estos? araboj? nigruloj?

Plie, kiam vi skribas ke ciganoj estas ne solvebla problemo, unue bezonas defini kio estas la problemo kaj kio estas ĝiaj radikoj. Estas multaj ekzemploj de popoloj kiuj havis problemojn por integrigi kaj post tempo ĝi solviĝis. Do, kiam vi diras ke ĝi ne solveblas, mi preferas anstataŭ pensi ke ĝi ne solveblos tuje kaj rapide.

Fine, laŭ statistikojn kiujn mi vidis, fakte multaj Rom ne plu estas vojaĝuloj kaj vivas kaj laboras kiel aliaj loĝantoj. Nur 2% estas nomadoj.

ridulo.gif,

maratonisto (Zobraziť profil) 17. septembra 2010 14:24:41

jan aleksan:
Maratonisto, mi volas atentigi vin pri viaj diraĵoj.
Kial tiel rigore? Ĉu vi estas mia patro?
jan aleksan:
Mi ne volas kontraŭi vin pri viaj diraĵoj, sed ĉu oni scias kiom da el la ciganoj estas krimuloj.
Ni neniam scios tion. La politikistoj ne permesos tiun esploradon. La eron de krimuloj povas pritaksi neformale najbaroj, estroj kaj policistoj laŭ ilia sperto.

jan aleksan:
Vi taksas tutan popolon kiel krimuloj surbaze de la malbona konduko de kelkaj. Kaj tio estas esence malbona pensmaniero.
Kie mi skribis, ke mi taksas tutan popolon? Vi pensas, ke mi estas primitivulo.
jan aleksan:
Mi estas franco, kaj mi jam skribis supre. Mi ĝis nun ne vere (mal)subtenis la francan registaron, sed nun mi pensas ke ĝi danĝere preteriras faŝismon, ĉar ili taksas la aferon tiele: ili prenas popolon kiel unuopulo kaj pensas ke ĉiuj estas malbonuloj surbaze de agadoj de kelkaj (kiom? oni ne scias!).
Perdo de realeco ne estas danĝera en tiu ĉi forumo. Tamen povas havi malbonajn konsekvencojn en propra vivo.

jan aleksan:
Hodiaŭ la ciganoj, morgaŭ kiuj estos? araboj? nigruloj?
Mi konas malmultajn nigrulojn, sed ĉiuj el ili estas inteligentaj kaj respektindaj.
jan aleksan:
Plie, kiam vi skribas ke ciganoj estas ne solvebla problemo, unue bezonas defini kio estas la problemo kaj kio estas ĝiaj radikoj. Estas multaj ekzemploj de popoloj kiuj havis problemojn por integrigi kaj post tempo ĝi solviĝis. Do, kiam vi diras ke ĝi ne solveblas, mi preferas anstataŭ pensi ke ĝi ne solveblos tuje kaj rapide.
Mi konsentas.
jan aleksan:
Fine, laŭ statistikojn kiujn mi vidis, fakte multaj Rom ne plu estas vojaĝuloj kaj vivas kaj laboras kiel aliaj loĝantoj. Nur 2% estas nomadoj.
ridulo.gif,
Nomadi ne estas problemo.
Mi ĝojas, ke multaj forumanoj estas toleremaj. Tio estas bona rezulto de klerigado. Klerigo devas instrui toleremon, ĉar la homoj estas tre perceptemaj al rasismo, naciismo, malamo. Tamen oni bezonas rekoni kaj solvi problemojn.

Koracio (Zobraziť profil) 17. septembra 2010 19:08:23

Ne parolu pri ciganoj, ĉar ne ĉiu cigano estas tia. Parolu pri malbone kondutaj homoj, kiuj ne atendas la regulojn, eĉ la moralajn. Ili estas malbonegaj najbaroj, kaj denkas, ke ili povas fari ĉion, ĉar ili estas naskitaj ciganoj. Ili ne denkas, ke la plimulto ne havas tiujn rajtojn; ili denkas, ke si estus punigita pri tiu konduto, ili estus punigita pri esti ciganoj. Pro tiu ili ne estas punigita pri tiu konduto, pri tiu la plimulto estus punigita. Neniu savas la plimulton de tiuj homoj, kaj (en Hungario) la plimulto ne rajtas sin savi. De tiu la malamikeco.

En Hungario estas helpaj monoj helpi la grandfamiliojn, ĉar la Hungaroj malplimultigas. Tiuj homoj havas tiujn monojn, ĉar ili havas grandan familion; ili amas siajn gefilojn, sed ili ne lasas la gefiliojn en lernejo pro lerni. Ili ne volas labori; ili volas vivi el tiuj monojn. La plimulto povas fari neniun, ĉar tiuj homoj konas iliajn rajtojn. De tiu la malamikeco.

Tiuj homoj ofte volas eksterlanden pro pli da mono sen laboro. Ili venis en Francio. Sed la Francianoj ankaŭ malamas tiujn homojn pro iliaj konduto, ne pro iliaj deveno. Sed la rajtasavanda orgaznizacioj ne vidas la konduton de tiuj homoj; ili vidas nure, ke tiuj homoj estas ciganoj. De tiu la malamikeco.

Eddycgn (Zobraziť profil) 19. septembra 2010 12:39:51

La problemo pri la ciganoj ĉeestas ne nur en Francio, sed ankaŭ en Hispanio, Italio kaj aliaj eŭropaj landoj.

Oni bezonas solvon kaj regulojn je eŭropa bazo. Ĝi estas malbone ke ĉiu eŭropa lando klopodas solvi la problemon je diversaj manieroj.
Alimaniere oni kreas malamikecon apud la eŭropa loĝantaro.

ereere (Zobraziť profil) 19. septembra 2010 15:41:04

La ciganoj estas unu el la popoloj kiuj neniam militis, okupis aŭ invadis aliajn popolojn. Ŝajnas nekredeble al mi ke iuj povu demandi sin se ili apartenas aŭ ne apartenas al nia civilizado. Jes, pro ĝia pacifismo ŝajnus ke vere tiu popolo ne apartenu al nia "civilizado"

Nahor