Al la enhavo

Chu vi ne pensas ke la genitivo kelkafoje mankas en esperanto ?

de sev, 2010-septembro-10

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

sev (Montri la profilon) 2010-septembro-10 23:12:17

darkweasel:[...]Kvankam mi mem penas en la germana ja uzi la genitivon
Dankon darkweasel pro tiu tre interesa klarigo.

Frankouche:Mi ne konsentas : la franca kato estas iu kato el Francio kaj ne kato de France (iu franca antaŭnomo). Rikarda kato estontus ia kato de tipo "Rikardo".
Mi konsentas. Sed shajnis al mi ke mia esperanta instruisto (li nomighas Rikardo) diris al ni la kontraŭan malgajo.gif

Frankouche:La prepozicio "de" bone indikas la posedon. Kio ŝokas ?
Nenio, nenio ridulo.gif verdire... laŭ mi, ne-elegantas ke la vorto "de" havas iomete tro da signifoj. Tial mi ŝatas la inventon de la vorto "far". Krom, principe, mi ŝatas la belan sonon "es" de la genitivo en arkaika esperanto senkulpa.gif

Mi estas ankoraŭ komencento en esperanto, do mi ŝatus legi la respondojn de la aliaj esperant-lingvanoj, mi ŝatus lerni la lingvon per la debato, kaj eble mi malkovros belajn frazojn por eksprimi posedaĵon....

Jakovo (Montri la profilon) 2010-septembro-10 23:12:22

oxymor:Tio similas (laŭ mi) genitivo [aŭ genitivon? Necesas akuzativo post simili?].

Ekz : La Rikarda kato estas nigra.

Ĉu homoj, kiuj havas genitivon en sia lingvo, vidas sencan malsamecon inter genitivo kaj adjektivo ?
La reta-vortaro.de diras tion: "simili iun, ion, je, al iu, io", do jes mi ĝin uzus per "al" kiel germana "jemandeM ähneln" aŭ angla "be similar TO" (mi divenus) sed kiel preskaŭ ĉiam vi ankaŭ povas uzi je aŭ -n.

utku (Montri la profilon) 2010-septembro-10 23:58:52

En Esperanto ekzistas 9 finaĵoj:

-a, -e, -i, -o, -u
-as, -, -is, -os, -us

Ni vidas, ke nur -es mankas en tiu ĉi listo. Eble eĉ Zamenhofo pensis uzi -es kiel genetivan sufikson, ni ne povas scii. Sed estus kelkaj problemoj:

Se unua vorto estas plurala:

Richards' cat = Rikardojes kato ??

Se dua estas:

Rikard's cats = Rikardes?? katoj

Ĉar Rikardes rolas kiel adjektivo, laŭ mi ĝi devus uzati plurale kun plurala vorto. Tiu ankaŭ validus por -n finaĵo. Eble lastaj problemoj povus solviĝi uzante 'Rikardejs' kaj 'Rikardens', sed -j kaj -n ne estas infiksoj.

Mia denaska lingvo ankaŭ havas genetivon eĉ duoble markantan, sed male ne havas aldonan vorton kiel 'de' de Esperanto, por inverse esprimi la posedon, t.e. unu vojo por unu lingvo estas sufiĉa.

Krome, almenaŭ en la angla, genetivo plej multe uzatas kun propraj nomoj kaj tiaj nomoj jam kaŭzas problemojn pri finaĵoj. Do uzi genetivo estus problemoble.

Mi konsentas, ke 'de' havas tro da signifoj. Precipe tuj kompreni la anglan: 'by' signifo de 'de' en unua fojo estas malfacile al mi, ĉar tiu signifo estas pli malofta do malpli atendata. Plue, mi neniam komprenis (eble ĉar mi ne provis legi kaj kompreni) la diferencon inter 'el' kaj el-eca signifo (angla: 'from') de 'de' kaj kial oni ne ĉiam uzas 'el' anstataŭe.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-septembro-11 18:09:27

Iam mi deziras ke Esperanto havus genitivon. Sed, mi kredas ke tio estas plejparte ĉar la angla havas ĝin, do ĝi estas (por mi) nur menskutimo.

"De" funkcias bone.

Kristal (Montri la profilon) 2010-septembro-11 18:47:06

utku:.. Sed estus kelkaj problemoj:
Se unua vorto estas plurala:
Richards' cat = Rikardojes kato ??
Se dua estas:
Rikard's cats = Rikardes?? katoj
...
Ekzemplo "Richards' cat" estas interesa ekzemplo. "La kato de la familio ke nomiĝas Richard" havas tro multajn vortojn.

(Mi volas amendi mian eraron. "La kato de la familio kiu nomiĝas Richard" havas tro multajn vortojn.)

sev (Montri la profilon) 2010-septembro-11 19:59:51

Ĉar Rikardes rolas kiel adjektivo, laŭ mi ĝi devus uzati plurale kun plurala vorto. Tiu ankaŭ validus por -n finaĵo. Eble lastaj problemoj povus solviĝi uzante 'Rikardejs' kaj 'Rikardens', sed -j kaj -n ne estas infiksoj.
Mi konsentas ke la plurala estus problemo (la "eys" de la arkaïka esperanto tute ne taŭgus), sed ne bezonus meti akuzativon sur genitivon... Unu kazo sufichas ridulo.gif

Fakte la uzo de la genitivo teorie povas funkci en vera esperanto, sed nur por persona noma, kaj sen plurala.
"De" funkcias bone.
Jes. Ne forgesu tion ridulo.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2010-septembro-11 20:20:59

Mi redemandas, kion vi ne ŝatas?

La pozicio de la posedita aĵo ?

- La kato de rikardo
- Rikardes kato

La prepozicio "de", tute sola :

- La kato de rikardo
- La libro de mia patro

Nu, imagu :
- La katode rikardo
- La librode mia patro

La prepozico "de", ene?
Ajajaj, provu :
- La kato el rikardo
- La kato al rikardo, rikardo al kato (?)
- La kato je rikardo, rikardo je kato (?)
- Derikarda kato
- Rikardo es kato, Rikardoes kato, Rikardo eskato... rideto.gif rideto.gif

utku (Montri la profilon) 2010-septembro-11 22:55:50

Frankouche:Mi redemandas, kion vi ne ŝatas?

La pozicio de la posedita aĵo ?

- La kato de rikardo
- Rikardes kato

La prepozicio "de", tute sola :

- La kato de rikardo
- La libro de mia patro

Nu, imagu :
- La katode rikardo
- La librode mia patro

La prepozico "de", ene?
Ajajaj, provu :
- La kato el rikardo
- La kato al rikardo, rikardo al kato (?)
- La kato je rikardo, rikardo je kato (?)
- Derikarda kato
- Rikardo es kato, Rikardoes kato, Rikardo eskato... rideto.gif rideto.gif
Sence -an estas la plej proksima sufikso je genetivo. Ĝi ne estas multe uzata kaj uze vastigebla.

Rikardano kato.
Mia patrano libro. rido.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2010-septembro-12 10:47:15

- ano estas membro de aro, ejo, ujo, ismo.
Oni ne povas dividi rikardo aŭ la kato aŭ diri ke ili estas grupoj.

Eble, bonege, Rikardkato aŭ katrikardo ? rideto.gif

MikeDee (Montri la profilon) 2010-septembro-12 10:58:10

Kial nur genetivo? ekzistas pli multajn kazojn. okulumo.gif
Ekzemplon: Er gab das MIR = Li donis tion AL MI

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kazo_%28gramatiko%29

Reen al la supro