Al la enhavo

Chu vi ne pensas ke la genitivo kelkafoje mankas en esperanto ?

de sev, 2010-septembro-10

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

sev (Montri la profilon) 2010-septembro-10 08:35:18

Estas nur demando por la plezuro de la debato, ne freneza reform-projekto ridulo.gif Kaj mia demando estas nur por la posedema genitivo...

http://eo.wikipedia.org/wiki/Genitivo
Genitivo estas gramatika kazo de substantivoj kaj adjektivoj en pluraj lingvoj [...]. Esperanto ne havas genitivan kazon, ĝi uzas la prepozicion "de" kiel en la franca lingvo.
http://epo.wikitrans.net/Genitivo?eng=Genitive+cas...
Multaj lingvoj havas genitivon, albanan, la araban, la armenan, eŭskon, la ĉeĥan, la estonan, naĝilon, kartvelon, la germanan, la grekan, islanden, irlandanon, la latinan, la latvan, la polan, la rumanan, la rusan, sanskriton, bosnianon, serbon, kroaton, slovenon, turkon kaj ukrainan. La angla ne havas bonordan genitivon, sed posedema fino, ' 's' "s" (vidas malsupre), kvankam pronomoj havas genitivon.
Richard's cat is black.
La Rikardes kato estas nigra.

Le chat de Richard est noire.
La kato de Rikardo estas nigra.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Arcaicam_Esperantom
de x-o iĝas x-es (genitivo; ekzemple: de domo iĝas domes)
http://eo.wikilingue.com/es/Arcaicam_Esperantom
La esperanto konservas ĉi tiun finaĵon en la vortoj kiel "nenies" de neniu.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-10 10:41:44

Kvankam mia denaska lingvo havas genitivon, mi neniam pensis, ke Esperanto bezonas tion.

Ankaŭ en la germana lingvo multaj homoj nun anstataŭigas la genitivon jen per la prepozicio von ("de") aŭ per (tre malformala kaj komunlingva) poseda dativo: dem Vater sein Auto = laŭvorte "al la patro lia aŭto" = "la aŭto de la patro". La genitivo estas tamen la plej bonstila maniero montri posedon en la germana, sekvata de la prepozicio von, kaj la poseda dativo estas uzata preskaŭ nur en la parola lingvo kaj ĉefe inter ne tre instruitaj homoj.

Kvankam mi mem penas en la germana ja uzi la genitivon, ĉar tio estas plej bonstila, mi opinias, ke Esperanto tion ne bezonas. Latino havis genitivon, sed ĝi malaperis en la latinidaj lingvoj. Tio bone montras, ke multaj homoj ne tre ŝatas ĝin.

oxymor (Montri la profilon) 2010-septembro-10 12:27:24

Vi povas adjektivigi nomon. Tio similas (laŭ mi) genitivo [aŭ genitivon? Necesas akuzativo post simili?].

Ekz : La Rikarda kato estas nigra.

Ĉu homoj, kiuj havas genitivon en sia lingvo, vidas sencan malsamecon inter genitivo kaj adjektivo ?

Frankouche (Montri la profilon) 2010-septembro-10 12:43:10

oxymor:Vi povas adjektivigi nomon. Tio similas (laŭ mi) genitivo [aŭ genitivon? Necesas akuzativo post simili?].

Ekz : La Rikarda kato estas nigra.
Mi ne konsentas : la franca kato estas iu kato el Francio kaj ne kato de France (iu franca antaŭnomo).

Rikarda kato estontus ia kato de tipo "Rikardo".

darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-10 12:44:38

oxymor:Vi povas adjektivigi nomon. Tio similas (laŭ mi) genitivo [aŭ genitivon? Necesas akuzativo post simili?].

Ekz : La Rikarda kato estas nigra.

Ĉu homoj, kiuj havas genitivon en sia lingvo, vidas sencan malsamecon inter genitivo kaj adjektivo ?
Genitivo nepre montras posedon, dum adjektivo montras nur rilaton.

oxymor (Montri la profilon) 2010-septembro-10 12:57:44

Efektive, vi pravas...

orthohawk (Montri la profilon) 2010-septembro-10 13:00:19

darkweasel:

Kvankam mi mem penas en la germana ja uzi la genitivon, ĉar tio estas plej bonstila, mi opinias, ke Esperanto tion ne bezonas. Latino havis genitivon, sed ĝi malaperis en la latinidaj lingvoj. Tio bone montras, ke multaj homoj ne tre ŝatas ĝin.
fakte, la romana (en Romanio) havas la genitivon

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-septembro-10 13:51:56

Saluton!

orthohawk:
darkweasel:

Kvankam mi mem penas en la germana ja uzi la genitivon, ĉar tio estas plej bonstila, mi opinias, ke Esperanto tion ne bezonas. Latino havis genitivon, sed ĝi malaperis en la latinidaj lingvoj. Tio bone montras, ke multaj homoj ne tre ŝatas ĝin.
fakte, la roumana (en Roumanio) havas la genitivon
Ĉu eble pro slavlingva influo?

Kolonjano

galvis (Montri la profilon) 2010-septembro-10 14:35:47

Leginte la diversajn mesaĝojn mi pensas ke la demando de Sev estas necesa.
Richard's cat is black. La Rikardes kato estas nigra.

Le chat de Richard est noire. La kato de Rikardo estas nigra.
La demando kaj la diskutado ŝajnas al mi interesa.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-septembro-10 15:04:56

La prepozicio "de" bone indikas la posedon.

Kio ŝokas ?

Ke la posedita aĵo estas en la unua pozicio ? Kial ne ?

Ke ne estas sufikso, letero, kiel la "n" por la akuzativo ?

Prepozicio pli simplas je uzi ol kazo (en la eo).

Reen al la supro